Laŭ informo de Xinhua Novaĵ-agentejo, vic-estro de ĉina centra banko---Ĉina Popola Banko sinjoro Guo Shuqing esprimis partoprenante en jara regula kunveno de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Pekino, ke diro koncerne al tio, ke subtakso de renminbi influas usonan enokupiĝon estas nesubtenebla.
Guo Shuqing diris, ke la ĉina pokapa salajro de produkta industrio estas 3% de tiu de Usono, kaj se valoro de renminbi altiĝos unuoble, tio ne ŝanĝos realon, ke kompare kun usona kondiĉo, kosto de ĉina labor-forto estas ege malalta.
Li diris, ke lastatempe aliaj landoj mildigis riproĉon kontraŭ kurzo de renminbi, tio manifestas, ke tiuj landoj jam trovis, ke kurzo ne forte influas tiean ekonomion. Multaj landoj, inkluzive de Usono kaj Japanio efektive gajnis profiton pro tio.
|