• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-09 14:51:33    
Komitatanoj atentas pri la enlaborigado kaj reenoficiĝo

cri

En sia raporto pri la registaraj laboroj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris, ke pliigo de enlaborigo estas grava devo de la registaro, la kurantjara anticipa celo por enlaborigo estas, ke en urboj nove enlaboriĝos 9 milionoj da personoj, kaj reenoficiĝos 5 milionoj da deoficiĝintoj. La ciferoj superas la indicon de tiuj en la pasinta jaro. Ankaŭ la financa aranĝo de la registaro por reenoficiĝo duoble pliiĝos. Pri tio, forte eĥis la membroj de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Bonvole aŭskultu la raporton:

Komitatano Huang Guancong veninta el Ŝanhajo estas delonge okupata pri profesia edukado. Li maltrankviliĝas pri la enlaborigo de Ĉinio. Li diris, ke kiel la lando kun 1,3 miliardoj da loĝantoj, Ĉinio havas ankoraŭ ege elstaran malfacilon pri enlaborigo. Laŭ kalkulado de koncerna fako, en la estontaj 10--20 jaroj, multiĝos la nombro de ĉinaj laboruloj. Li ĉiam atentas pri enlaborigo de urbanoj. En la ĉifoja regula kunveno, Huang Guancong prezentis la projekton titolitan: Kulturado de vicaro pri liberaj profesioj por akceli la enlaborigon. Li eksplikis la celon de la projekto:

"En eksteraj landoj furoras liberaj profesioj apartenantaj al kampo de servado, ekzemple, kreado en amaskomunikiloj, planado de reklamoj kaj planado de presado kaj aliaj. Aliekzemple, esplorante softvaron, oni povas fari en hejmo. Tiuj estas novaj kaj liberaj profesioj."

Komitatano Huang Guancong diris, ke enlaborigo estas granda defio vizaĝata de Ĉinio. En 2003, en la tuta lando la registrita senlaboriĝeco realigis la celon sub 4,5%; ĉi-jare, Ĉinio regos la registritan senlaboriĝecon ĉirkaŭ 4,7%, tio bezonas komunan klopodon de diversnivelaj registaroj kaj diversaj rondoj de la socio.

Komitatano Guo Songhai venis el la provinco Shandong kun relative evoluinta ekonomio. En la kunveno, li pli atentas pri la enlaborigo de kamparanoj. Shandong estas provinco potenca en legoma produktado, pro la aplikado de skala produktado kaj sciencteknikoj, pli kaj pli multaj kamparanoj liberiĝis el agroj kaj deziras al laboron en urboj. Laŭ statistiko, nun troviĝas ĉirkaŭ 90 milionoj da kamparan-laborantoj en la tuta lando. Guo Songhai opinias, ke bone fari la teknikan trejnadon al kamparan-laborantoj estas grava vojo por solvi la problemon.

"En nia lando, estas relative malalta la kvalito de agrikulturaj laborfortuloj. Ili estas malalte klerigitaj. Oni devas preni plurajn kanalojn por solvi la problemon de ilia enlaborigo. Necesas plenforte disvolvi la trian industrion precipe familian servadon kaj loĝkvartalan servadon, kaj per kelk-monata trejnado lernigi la kamparanojn pri teknika kapableco."

Kiel loĝantara potenco, Ĉinio havas elstaran problemon pri enlaboriĝo de handikapuloj. Komitatano Hu Zhibin, veninte el Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, mem estas handikapulo. Li diris, ke lia regiono faris multajn laborojn por solvi enlaborigon de handikapuloj.

"En Xinjiang publikiĝis Regularo pri la enlaboriga garantio por handikapuloj. Laŭ la regularo, ĉiuj organoj devas akcepti handikapulojn aŭ doni garantian monon por handikapula enlaborigo laŭ la proporcio de 2%."

Komitatano Liu Zhongli estas eksa financa ministro de Ĉinio. Li tre zorgas pri la konstruado de la socigarantia sistemo. Li diris al raportistoj, ke nun jam unuapaŝe formiĝis la socigarantia sistemo en ĉinaj urboj kaj la kamparo:

"Ĉina socia garantio havas sian apartecon. Pasintjare, ni investis 4,7 miliardojn da juanoj por la plej malalta vivgarantio kaj ĉijare 9,4 miliardojn, duoble plimulte. Mi tre laŭdas la registaron pro ĝia investo ĉirilata."

Li kredas, ke dank` al klopodado de diversnivelaj registaroj kaj diversaj rondoj de la socio, Ĉinio konstruos socigarantian sistemon konforman al la ŝtata stato kaj la ekonomia disvolviĝo.