|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2004-03-09 20:09:11
|
![](/images/shim.gif) |
Enhavo de amenda projekto de Konstitucio pri protekto de laŭleĝaj privataj posedaĵoj estas historia impeto
cri
La 9-an de marto en Pekino, iuj komitatanoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco esprimis, ke la enhavo en ĉifoja amenda projekto de la Konstitucio pri protekto al la laŭleĝaj privataj posedaĵoj de civitanoj kontraŭ atenco signifas, ke en la kono de la ĉina socio pri ne-publikposedanteca ekonomio aperis historia impeto. En la gazetara konferenco okazinta samtage, 5 komitatanoj de la konferenco esprimis, ke Ĉinio estas socialisma lando, kaj en sufiĉe longa periodo, oni opiniis, ke la ne-publikposedanteca ekonomio estas la kapitalisma. Sed nun oni ne nur rigardas ĝin grava konsistiga parto de la socialisma merkata ekonomio, sed ankaŭ metis en la amendan projekton de la Konstitucio la enhavon kuraĝigi, subteni tian ekonomion kaj gvidi ĝian disvolvadon. Tiu amendo utilas por impulsi la socialisman merkatan ekonomion disvolviĝi antaŭen. Laŭ informo, en la pasintaj pli ol 20 jaroj de post efektivigo de la reformado kaj malfermo, la ne-publikposedanteca ekonomio rapide disvolviĝis, kaj nun ĝia produktvaloro jam okupas trionon de la totala enlanda produktvaloro kaj ĝi jam varbis pli ol 200 milionojn da laborantoj.
|
|
|