Antaŭ nelonge, ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la nomo de la centra registaro faris raporton pri la registaraj laboroj al la Tutlanla Popola Kongreso. La raporto eksplikis la registarajn planon kaj rimedon por plifortigi memkonstruadon.
Nun la Raporto pri la Registaraj Laboroj estas en ekzamendiskuto de la kongreso. Raportisto de ĈRI intervjuis kelkajn erudiciulojn kaj reprezentantojn de la Tutlanda Popola Kongreso. Ili estas okupitaj sur la kampo de administrado. Ili faris komenton kaj analizon pri la registaraj plano kaj rimedo.
La unua laboro bone farota de la registaro estas akcelo de la funkcia turniĝo de la registaro, kiu emfazis, ke oni devas ankoraŭ pli atenti pri praktikado de la funkcioj en socia administrado kaj publika servado. Pri tio, specialisto pri la leĝo de administrado, profesoro de Ĉina Popola Universitato sinjoro Hu Jinguang opinias, ke tio estas konkreta enkorpiĝo de tio, ke la registaro konformas al la socia bezonado kaj laŭleĝe agadas. Li samtempe elmetis sian proponon:
"En sia raporto, ĉefministro Wen Jiabao elmetis, ke la registaro devas ellabori kontraŭurĝecajn rimedojn por respondi specialan staton. Miaopinie, la plej baza estas tio, ke oni enmetu tiujn rimedojn en la trakon de leĝa sistemo. De la sarso en la pasinta jaro ĝis birda gripo en la kuranta jaro, diversaj abruptaĵojn kaj urĝajn statojn, la registaro havas devon trakti por teni la normalan socian ordon kaj garantii la sekurecon de popolanoj."
La dua laboro por plifortigo de memkonstruado de la registaro estas persisto en demokratia decido, pluapaŝa plibonigo de la decida meĥanismo kombinata de partoprenado de popolanoj, argumentado de specialistoj kaj la registaraj decidoj. La raporto elmetis ankaŭ iujn konkretajn rimedojn. Profesoro de la Publikadministra Falkultato sub la Ŝtata Administrada Instituto, sinjoro Du Gangjian komentis pri tio:
"La reformado de ĉina administra sistemo kaj la turniĝo de la registaraj funkcioj tute ŝanĝiĝas al la direkto de serveca registaro. Dum la procezo, necesas pluapaŝe praktiki demokratiigon, publikecon, travideblecon kaj necesas altigi la forton de demokratia partopreno de popolanoj. Konstruado de scienca kaj demokratia decida organo helpas al gajno de konfido de popolanoj, kaj helpas al efektivigo de diversaj politikoj vere laŭ la popolana volo.
Ankoraŭ pli memkonscie akcepti la popolanan kontrolon estas alia klopoda direkto de la registaro por plifortigi la memkonstruadon. Parolante pri ĉirilataj laboroj, iuj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj erudiciuloj opinias, ke la ŝtato devas reamendi la leĝojn pri kontrolo super la registaro, inkluzive de la nune praktikataj "Leĝo pri Administrada Proceso", "Leĝo pri Administra Rekonsidero", "Leĝo pri la Ŝtata Kompenso" kaj aliaj por sekvi la paŝojn de la socia evoluado.
En la raporto pri la registaraj laboroj, la centra registaro promesas starigi koncepton de scienca evoluado kaj koncepton pri merito. Necesas alte atenti ne nur pri la ekonomia disvolviĝo, sed ankaŭ pri la akordiga evoluado de aliaj kampoj, necesas ne nur atenti pri la nuna disvolviĝo sed ankaŭ konsideri la longtempan evoluadon en la estonteco. La raporto postulas ankaŭ, ke diversnivelaj registaraj oficistoj devas alte atenti pri la popolana forto, kaj ne ĉasi la rapidan sukceson kaj profiton sed laŭ la kapablo kaj forto por fari la decidon. Reprezentanto sinjoro Zhao Xiaoding el Ŝanhajo plie elmetis proponon. Li diris:
"Necesas ĉiuflanke fari la reformadon en indica sistemo pri ekzamenado al kadroj. La nova ekzamena sistemo ne nur juĝu kiom da enlanda produktovaloro oni gajnas en ies regata tereno, sed bezonas sintezan juĝan normon."
Laŭ konigo, la ŝtata Evoluada kaj Reformada Komisiono nun ellaboras normojn pri ekzameno kaj juĝado."
|