En ĉijara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio estas 13 reprezentantoj kun origina deveno el Taiwan. En la ĉifoja secio, ilia plej atentata temo estas la rilatoj inter ambaŭ bordoj de la markolo.
Parolante pri la rilatoj inter ambaŭ bordoj de la taiwan-a markolo, vicestro de medicina fako de la Medicina Kolegio sub la Pekina Universitato sinjorino Wei Lihui, kies hejmloko estas gubernio Zhanghua de Taiwan estas lande fama ginekologo. Tamen ŝia elstara atingo en la ginekologia kampo ne faciligas ŝian viziton al familianoj en Taiwan. Ĉirilate, Ŝi profunde perceptas:
"Mia unua vizito al Taiwan trafis la Feston de Klara Tago (la 5-a de aprilo, tago por remomeri forpasintojn en Ĉinio), tamen tiutempe pro rigora ekzameno super vizitanto el la ĉeftero fare de taiwan-a instanco, ni ne povis ŝanĝi nian itineron por viziti la tombejon de forpasintaj familianoj en la hejmoloko. Decembre de la antaŭlasta jaro, helpata de multaj parencoj kaj amikoj de taiwan, mi kaj mia edzo povis fari la viziton ĉe la tombejoj de miaj geavoj kaj bogeavoj en Zhanghua. Ĉinoj plej atentas pri serĉo de radiko, multaj taiwan-anoj venas al la ĉeftero de la partolando por serĉi sian radikon. Ankaŭ ni, taiwan-anoj vivantaj en la ĉeftero certe faras la serĉadon en Taiwan, tamen estas tiom malfacile. Mi sentas, ke ĝi ne estas normala.
Sinjorino Hu Yafang estas reprezentanto el la Gaoshan-nacieco de Taiwan. Ŝia hejmloko estas gubernio Taidong de Taiwan. frutempe , la patro de Hu Yafang soldatiĝis kaj venis al la ĉeftero kaj restis en la ĉeftero. Tamen neniam ĉesis sia sopiro al Taiwan. Sinjorino Hu rememoris:
"De infanece ni profunde perceptas la nostalgion de la patro. En 1990, li revenis al Taiwn. Tamen la nova ĉagreno venis al li, ĉar ni vivas en la ĉeftero. Dum dek-kelkaj jaroj, li la flugadis super ambaŭ bordoj de la markolo ĝis sia forpaso. Profunda estas la markolo, kiu apartigas ĉinojn. Tial mi elkore deziras, ke samlandanoj de ambaŭ bordoj povu manenmane ŝanĝi la staton. Ne estu tiom longa, tiom malfacila kaj tiom malproksima la vojo al la hejmloko."
1979, la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio publikigis la Dokumenton al Taiwan-aj Samlandanoj, kiu apelacias, ke ambaŭ bordoj frue realigu la rektajn aviadon, poŝtadon kaj komercadon. De la lastaj 20 jaroj, kvankam ambaŭ bordoj ne povas fari rektan aviadon, tamen jam pli ol 32 milionoj da homoj venis al la patrolando por viziti familianojn, fari turismon, interfluojn kaj komercadon ĉirkaŭvoje de Hongongo kaj Aomeno. Pli ol 6000 studentoj lernas en la ĉeftero.
Sed, kompare kun tio, lastajn jarojn taiwan-a instanco senĉese faras baron en la interfluo de ambaŭ bordoj. Ĝi foje refoje prokrastas la "tri rektojn" kaj pli kaj pli malproksime iras sur la vojo apartigi la partolandon. Karaj amikoj, nuntempe, Taiwan preparas por la elektado de loka gvidanto en la 20-a de marto, la instanco persistas en "referendumo" samtempe kun la elektado. Pri tio, reprezentanto de Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo, unu el la 8 demokratiaj partioj de Ĉinio, sinjoro Chen Weiwen esprimis:
"Kompare kun la taiwana isntanco, la ĉeftera registaro esprimas la sincerecon de paca reunuigo. Dum la taiwan-a instanco faras "defensivan referendumon" , tio intencas leĝigi taiwan-an sendependigon."
Li esprimis, ke li kredas, ke la vastaj taiwanaj samlandanoj havas la saĝecon por juĝi, kiu havas la sincerecon por plibonigi la rilatojn inter ambaŭ bordoj de la markolo. Li esperas, ke la taiwan-a instanco kiel eble plej frue revenos al la principa starpunkto de unu Ĉinio, kaj alprenos efektivajn rimedojn por plibonigi la rilatojn de ambaŭ bordoj kaj frue realigos la "tri rektojn".
|