La 14-an de marto fermiĝis la jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso -- la plej alta ŝtata regpotenca organo de Ĉinio, post de la fermiĝo de la jara sesio de la Popola Politika Interkonsilĝa Konferenco de Ĉinio. Kiel antaŭe, la du sesioj estas monde atentataj. Do pri kio atentas proksimume 500 eksterlandaj raportistoj kaj kiajn informojn ili havis el la sesioj? Bonvole aŭskultu la raporton:
"Pro tio, ke la sesioj estas la unuaj okazigitaj de la nova registaro post sia unujara funkcio, raportistoj volas scii kiel la registaro taksas siajn laborojn kaj la registaran planon pri la estonteco. Interesas min mem la ĉina politiko."
Tion diris raportisto de Dana Radio sinjoro Gert Holmgaard Nielsen. Laŭ li, oni povas vidi el la du sesioj la ĉinajn nunan staton kaj politikan direkton. Preskaŭ ĉiuj eksteraj raportistoj tenas la vidpunkton, ke la du sesioj estas bona ŝanco por rapide koni la ĉinajn fokusajn problemojn kaj koncernajn politikojn kaj la ĉinan disvolvan direkton en la estonteco.
La problemo pri agrikulturo, la kamparo kaj komparanoj estas unu la varmaj fokusoj de la du sesioj. Ĵurnalisto de Japana novaĵa agentejo Kyodo News Kato Yasushi esprimis, ke la diskutado pri la kampara problemo en la du sesioj pluapaŝe konigas al eksteraj raportistoj pri tio, ke Ĉinio ankoraŭ estas evolulando.
"Pro tio, ke la ĉina ekonomio disvolviĝas tre rapide, multaj japanoj opinias, ke Ĉinio jam ne estas evolulando, sed komencas enviciĝi inter evoluintaj landoj. Tamen konsiderante ĝian kamparon, klare estas, ke sen la disvolviĝo de la kamparo, ne estas disvolviĝo de Ĉinio."
Liaopinie, en sia raporto pri la registaraj laboroj, ĉefministro Wen Jiabao emfazis, ke la kampara problemo estas plej grava, kaj la registaro eksplicite elmetis la celon por pliigi enspezon de kamparanoj, tio montras la volon de la ĉina registaro por solvi la problemon pri agrikulturo, la kamparo kaj kamparanoj.
Raportisto Enric Merer el Svislando jam vivas en Ĉinio 18 jarojn. Li laboras samtempe por la amaskomunikiloj de Francio kaj Svislando. Li ege atentas pri la problemo de la koncepto pri scienca disvolvo, diskutata dum la du sesioj.
"Mi opinias, ke nun la ĉina ekonomio disvolviĝas el pura ĉasado de produktiveco kaj profiteco al la akorda disvolvo kun perfektigo de socia garantio, garantio de socia justeco kaj plibonigo de la vivstato de malriĉuloj. La ĉina registaro alprenas fortajn rimedojn por praktiki la novan ekonomian disvolvon." Enric diris, ke la gravito de la ĉina ekonomia disvolvo estas enmetata en ĉiuflankan, akordigan kaj kontinuigeblan disvolvon, tio estas respondeca kaj avangarda disvolva koncepto kaj helpas al forigo de dubo de aliaj landoj pri tio, ke Ĉinio akcelas la ekonomian kreskon je ĉiu ajn kosto.
La plej grava enhavo de ĉijara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso estas amendo de la konstitucio. Tio estas la 4-afoja amendo de la lastaj 20 jaroj. Raportisto de usona CNN al Pekino Jaime Florcruz opinias, ke enskribi protekton de privataj posedaĵoj ne esti atencataj en la konstitucion, tio estas plej grava amendo de la konstitucio post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949. La amendo akcelos la ĉinan ekonomion sane kaj rapide disvolviĝi.
Raportisto de Hinda PTI Josef opinias, ke plej impresas lin en la du sesioj la humanisma spirito ĉu en la raporto pri la registaraj laboroj ĉu en la amend-projekto de la konstitucio. Josef diris, ke li jam laboras longtempe en Ĉinio, li trovis, ke kun la progreso de la reformado de ĉina politika sistemo, la roloj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco senĉese plifortiĝas:
"Ĉinaj popolanoj per sia maniero partoprenas en la administrado de la ŝtataj aferoj."
|