• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-03-14 20:29:52    
Fermiĝis la 2-a sesio de la 10-a TPK voĉdone aprobiĝis la amend-projekto de la konstitucio

cri

La 14-an de marto en Pekino fermiĝis la dektaga jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso—la plej alta regpotenca organo de Ĉinio. Antaŭ la fermiĝo, la sesio voĉdone aprobis la amend-projekton de la konstitucio. La grava penso pri "tri reprezentoj", la ŝtataj garantio por la hamaj rajtoj kaj protekto de civitanaj privataj posedaĵoj kaj aliaj enhavoj estas enskribitaj en la konstitucion.

Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo esprimis en la fermo, ke la sesio elvolvis demokration, laŭleĝe aktivadis kaj sukcesplene plenumis diversajn tagordojn, ekzemple ekzemendiskuti kaj aprobi la raporton de la registaraj laboroj kaj aliajn gravajn raportojn, ekzemendiskuti kaj aprobi la amend-projekton de la konstitucio.

En la fermo, pli ol 2 900 reprezentantoj voĉdone aprobis la raporton pri planado de la nacia ekonomio kaj socia evoluado, raporton pri buĝeto, raporton pri la laboroj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso , raportojn pri la laboroj de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo kaj aliajn.