• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-07 10:56:07    
Geografia situo kaj natura medio

cri

Qingdao situas en suda parto de Shandong-Duoninsulo (norda latitudo je 35。35` --37。09`, orienta longitudo je 119。30` -121。00`)、ĉe la Flava Maro. Qingdao dorse sin apogas sur montoj kaj vizaĝas al la maro, pitoreska, plezuriga kaj klimate favora. La urbo havas marlinion de 870 kilometroj ampleksantaj 730 kilometrojn da kontinenta bordlinio, kvarone de tiu de la tuta provinco Shandong. Zigzagas la marbordo kaj alternas golfoj.

Nun en Qingdao oni dividas 7 kvartalojn kaj 5 suburbojn kun la totala areo de 10, 654 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 7,2 milionoj da loĝantoj. Inter ili la urbaj kvartaloj areas je 1,102 kvadrataj kilometroj kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj.

Qingdao sin trovas en la regiono de norda varma musono, apartenas al varm-musona klimato. Pro la rekta reguliĝado de mara medio kaj influata de sudorienta musono kaj martajdo, akvomaso sur la marsurfaco, la kvartaloj de la urbo havas evidentan karakteron de mara klimato, troviĝas nek malvarmega vintro, nek varmega somero.