Kiel vi scias, ke ĉijara kongresa urbo estas Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Pekino estas riĉa je belaj vizitindejoj kaj vidindaĵoj, do kadre de nia programero Vojaĝo en Ĉinio, ni konigos al vi parton el ili. En la lasta semajno ni jam prezentis al vi la faman Tian'anmen-placon, kaj hodiaŭ ni prezentu al vi la belan parkon Beihai. En Pekino abundas diversaj parkoj, kaj la parko Beihai estas tre fama pro sia delikata beleco kaj longa historio. En la antikveco popularis tia mito: Oriente de la Norda Maro ( kiu en la ĉina lingvo signifas: Bei Hai ), kuŝas senfunda abismo, kien alfluis ĉiuj riveroj sur la tero. Leviĝis el tio tri montoj, sur kiuj loĝis la senmortuloj. En sia klopodado atingi senmortecon, multaj imperiestroj en la historio de Ĉinio konstruigis lagojn kaj insulecajn montetojn malantaŭ siaj palacoj, kie ili esperis vivi por ĉiam kiel la senmortuloj. La parko Beihai estis konstruita kiel imperiestra ĝardeno apud la Imperiestra Palaco en Pekino kaj perfekte kongruis kun tiu deziro. Proksimume duono de la parko Beihai estas areo de la lago sam-noma kun la parko, kaj meze de la lago sidas Jada Insuleto -- insuleta monteto, sur ĝia supro staras la impona Blanka Pagodo. La parko Beihai jam aĝas pli ol 800 jarojn. En la dinastio Jin (1115 – 1234), ĝi estis difinita kiel imperiestra ĝardeno. En la dinastio Yuan (1279 – 1368), Kublaj-Ĥano, la unua imperiestro de la dinastio Yuan, grandskale konstruigis la ĝardenon, kaj laŭ lia plaĉo oni plivastigis la Palacon Guanghan sur la Jada Insuleto. La palaco estis impona kaj belega konstruo etendiĝanta 40 metrojn oriente okcidenten kaj altas 16 metrojn. Ĝi servis kiel plezurejo al la imperiestra familio, kaj ankaŭ kiel ceremoniejo kaj bankedejo. Kiam la fama itala vojaĝisto Marko Polo vizitis Pekinon fine de la 13-a jarcento, li laŭdis tiun imperiestran ĝardenon, komparante ĝin kun la paradizo. Bedaŭrinde, la palaco estis detruita de tertremo, kaj falis en ruinon tri cent jarojn poste. En la jaro 1651, en la tempo de la imperiestro Shunzhi de la dinastio Qing, oni konstruis la Blankan Pagodon sur la ruino de tiu fama palaco, kaj la pagodo estis tiam la plej alta loko en la ĉefurbo dum multaj sekvantaj jaroj. Okaze de la danĝera stato, oni povis hisi flagojn kaj eklumigi lanternojn ĉirkaŭ la Blanka Pagodo por ekspedi la imperiajn trupojn al batalo. Starante ĉe la piedo de la pagodo, oni povas havi panoraman vidon al la tuta urbo. La nuntempa Blanka Pagodo estas tiu rekonstruita en la jaro 1741 en la dinastio Qing. La priskribo pri la vidindaĵoj kaj la rekonstruado de la Blanka Pagodo verkita de imperiestro Qianlong estis ĉizita sur ŝtonan steleon en pavilono ĉe la montpiedo. La Blanka Pagodo havas unuopan rondforman strukturon kun konusturo supre kronita per ora pinto, altas je 35,9 metroj kaj havas neniun elirejon. Oni konjektis, ke la ruĝa emblemo sur la turkorpo estis aperturo, kiun oni fermis, kiam la turo estis finkonstruita. Pro tio oni supozas, ke interne de la pagodo rezerviĝas valoraj kulturaj relikvoj. Ĝuste sube de la Blanka Pagodo vidiĝas la Pavilono de Bonkora Voĉo, elegante projektita kvadrata konstruo kun konusforma tegmento. Ĝi estas tute kovrita per glazuritaj kaheloj verdaj kaj flavaj, kaj la muroj havas 455 niĉojn kun la skulptita figuro de budho en ĉiu. Sur la monteto de la Jada Insuleto troviĝas multaj palacoj, pavilonoj, groteskaj rokoj, ŝtonaj steleoj kaj kioskoj, kiuj ĉiuj estis fajne aranĝitaj laŭ artisma gusto. Oni ankaŭ povas aprezi poemojn aŭ aliajn literaturajn gemojn gravuritajn laŭ manskribo de imperiestro Qianlong. Laŭlonge de la norda bordo de la insuleto videblas long koridoro. Tiu 300-metra bele farbita koridoro estas rimarkinda pro sia supra etaĝo. La flanko rigardanta al la lago estas malferma, dum la alia panelita per krad-fenestroj. Mezvoje de la longa koridoro sin lokas la fama restoracio Fangshan renoma pro siaj pladoj kaj kukoj bazitaj sur receptoj el la Qing-dinastia imperiestra kuirejo. Ĉe la norda bordo de la lago vidiĝas Kvin-drakaj Kioskoj, kun pintaj tegmentoj kaj supren levataj tagmentrandoj. La kvin kioskoj etendiĝas super la akvo kaj estas interligataj per ŝtonaj pontetoj. Ĉi tie alia miriga vidindaĵo estas Naŭ-draka Ekrana Muro. Ambaŭ flankoj de tiu muro el glazuritaj brikoj identas unu kun la alia. Ĝi altas je 5 metroj, larĝas je 27 metroj kaj dikas je 1,2 metro. Ĉiu flanko havas naŭ drakojn skulptitajn reliefe en sep koloroj. La drakoj prezentiĝas petolantaj en la nuboj super la blua maro. La koloro kaj brilo de tiu belega artaĵo neniom ŝanĝiĝis malgraŭ neŝirmiteco dum pli ol du jarcentoj. La Jada Insuleto estas interligata al la suda bordo de la lago per la ŝtona ponto, kiu estas unu el la malmultaj restantaj konstruoj de la dinastio Yuan. Tuj ekster la suda pordego estas la Ronda Ĉirkaŭmurego, kie estis la centro de la malnova urbo de Pekino en la dinastio Yuan. La Ronda Ĉirkaŭmurego iam estis unu el la tri insuletoj sur la lago, sed ĝi poste estis ligata kun la najbara tero. De ekstere ĝi efektive aspektas kiel ronda urbo de pupoj ĉirkaŭata de tre alta muro. La muro fakte ĉirkaŭas la lagon Beihai. Sur tiu plataĵo ne nur staras haloj kaj pavilonoj, sed ankaŭ jarcentojn maljunaj pinoj kaj cipresoj. Tie troviĝas pluraj raraĵoj el antikvaj relikvoj, ekzemple budha statuo el pura blanka jado en la fama Lumricevanta Halo, antikva ujo surgravurita per akvaj desegnoj kaj pino kun la titolo Markizo de Imperiestro Qianlong ktp.