• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 17:49:37    
Maljunaj kaj famaj arboj en Pekino

cri

En Pekino troviĝas multegajn maljunaj arboj sed ne tiom multaj famaj. Pekino estas monde fama kultura antikva ĉefurbo, kie koncentriĝas elstaraj talentuloj kaj abundaj historiaj objektoj, inter ili estas fortikaj kaj majestaj arboj. Usona eksa ŝtata sekretario doktoro Kisinger, vizitante la Ĉielan Altaron diris, ke ĝi estas bela konstruo, oni povas kopie konstrui iun en Usono, tamen ties belajn antikvajn cipresojn ni ne povas kopii. Vere, la maljunaj kaj famaj arboj de Pekino, kiel granda muro kaj la Imperiestra Palaco, estas ekstreme rara trezoro de la lando.

Do, kiom da famaj arboj en Pekino? El populara enketado, en Pekino, troviĝas 40 mil arboj pli ol 200 jaraj, ili estas en la protektado de la dua grado, kaj ĉiukaŭ 10 mil arboj pli ol 300 jaroj, en la unuagrada protektado. Pekino estas urbo kun plej multaj maljunaj kaj famaj arboj. Inter ili ĉefe estas cipresoj, pinoj, ginkoj, soforoj, jujuboj. Interese estas, ke tiuj urboj havas siajn proprajn nomojn. Iuj havas nomon pro donaco de imperiestro, kaj aliaj pro ĝia aparta pozo aŭ interesa legendo.

Inter la maljunaj arboj de Pekino plej multaj estas cipresoj. Multas ankaŭ famaj pinoj en Pekino, ili famas pri apartaj pozoj kaj interesaj legendoj. Tial estas diro, ke ĉiuj famaj pinoj troviĝas en Pekino. En Ĉinio bonzoj anstataŭigas la sanktan arbon bodhiojn per ginkoj, tial pekinaj maljunaj ginkoj troviĝas plejmulte en temploj. Maljunaj soforoj estas alia aparteco de la urbo Pekino, tial se oni mencias antikvan urbon Pekino, oni nepre parolas pri "antikvaj soforoj, visterioj kaj kvardrataj kortoj". La aĝantaj jujubarboj en kvardrataj kortoj donas al la antikva ĉefurbo kvietecon kaj trankvilon.

Krome, en la Imperiestra Palaco kreskas maljunaj ĉinaj katalpoj kaj naŭlotusa bodhio; en Tanzhe Templo ankoraŭ kreskas arbo suoluo plantita en la dianstio Tang, prupura magnolio de la dinastio Qing, kaj en Templo Kuŝanta Budho staras umeflora arbo de la dinastio Qing, kaj…

Pekinaj maljunaj kaj famaj arboj, spertinte kelkajn dinastiojn kaj travivante la situaciajn ŝanĝigojn, nun ankoraŭ verde vivas. Ili okupas gravan lokon en la historio, kulturo, folkloro, arktekturo forstokulturo turimado kaj aliaj flankoj. Ili beligas la turismejojn kaj ĉarmigas la antikvan ĉefurbon Pekinon.