Inter verdaj pinoj kaj smeraldaj cipresoj en iu loko de Zuriko de Svislando, staras blanka momumento el marmoro, sur kiu reliefias blanke vestita soldato, li genuĝis ĉe vundita soldato kaj nutris lin per akvo; dorse de la monumento gravuriĝis kelklineaj vortoj: Joe Henry Dunant, 1828—1910, iniciatinto de la Ruĝa Kruco.
Henry Dunant naskiĝis en Ĝenevo de Svislando en la 8-a de majo de 1828. Li estis filo de parlamentano kaj infanece klerigita per humanisma penso. Li tre zorgis pri maljunuloj, malsanuloj, handikapuloj kaj malriĉuloj vivantaj sur la plej malalta tavolo de la socio. En junio de 1859, juna Dunant hazarde preterpasis urbeton norde de Italio kaj trafis la finan batalon inter la koalicia armeo de Franci-Sadin-insulo kaj la aŭstria armeo. Li propraokule vidis, ke sur la batala kampo kuŝata de kadavroj, sennombraj vunditaj soldatoj ĝemadis kaj kriadis. Pro manko de medicinaj laborantoj, plejpartaj vunditoj ne estis ĝustatempe flegataj. La simpatiema Dunant estis surprizita. Li tuj mobilizis kaj organizis urbetanojn por savi la vunditajn soldatojn. En 1862 Dunant verkis libron notantan sian travivaĵon dum la batalo kaj publikigis ĝin novembre en Ĝenevo. En la libro li forte apelacias, ke la homaro ne militu, se militadi, necesas sendi savan kolektivon al ambaŭflankoj de milito. Februare en 1863, fondiĝis en Ĝenevo internacia komitato por savi vunditajn soldatojn, nome la internacia komitato de la Ruĝa Kruco. Oktobre samjare, delegitoj de 16 eŭropaj landoj okazigis internacian konferencon en Ĝenevo, kaj decidis fondi brancojn de la Ruĝa Kruco en respektivaj landoj. Por montri la respekton al Dunanto kaj lia patrolando Svislando, la konferenco decidis, ke la Ruĝa Kruco havu simbolon de ruĝo kruco sur blanka fondo, kolore kontrastigata kun la sama desegno de la nacia flago de Svizlando.
Aŭguste de 1864, la Ruĝa Kruco reokazigis la konferencon en Ĝenevo, kaj subskribis la unuan Ĝenevan Pakton pri Plibonigo de Vunditaj Teramreanoj,tio estas la pakto de la Ruĝa Kruco. Ekde tiam la Ruĝa Kruco estis oficiale agnoskata kaj protektata de internaciaj paktoj. Pro la religia kaj historia kialoj,iuj similaj organzioj de islamaj landoj prenas ruĝan krescenton aŭ ruĝan leonon kaj sunon kiel la simbolon.
La Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento estas volontulaj kolektivoj por savado kaj helpado, kaj estas rigardataj kiel translandaj kaj transpacaj nepolitikaj kaj senreligiaj humanismaj kolektivoj. En la komenco ĝi celis flegadon al vinditaj soldatoj dum la militado, poste fariĝas organo por savi plagitojn el katastrofoj. En multaj landoj de la mondo fondiĝis Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento. Internacie, ilia liganta organizo ja estas Federacioj de Ruĝaj Krucoj kaj Ruĝaj Krescentoj.
La Ruĝa Kruco fondita de Dunant faras elstaran kontribuon por la homa paco kaj progresado. Tamen Henry Dunant, iniciatinto de la Ruĝa Kruco, elĉepiĝinte sian kapitalon por tio, fariĝis malsanulo en benigejo por maljunuloj. Kiam oni trovis lin en la benigejo en 1896, kaj konis, ke li estis iniciatinto de la Internacia Ruĝa Kruco, oni donis al la bonfarema maljunulo la plej noblan honoron. En 1901, li akiris la Noble-premion pri paco unuafoje disdonitan. En la 30-a de oktobro 1910, Dunant forlsis la mondon. Por eterne rememoras lin, en la konferenco de la internacia Ruĝa Kruco okazinta en 1948, oni decidis, ke la 8-a de majo, nome la naskiĝtago de Henry Dunanto estu la Monda Ruĝ-Kruca Tago. En tiu tago, la organizoj de la Ruĝa Kruco de diversaj landoj okazigas diversajn aktivadojn por rememori Dunant, propagandi la virton kaj noblecon de la Ruĝa Kruco kaj disvastigi pacon, amon kaj la humanisman spiriton.
|