Aŭroros baldaŭ en la oriento,
Ne diru: "Vi ekiras frue."
Marŝinte tra la verdaj montoj ni ne maljuniĝis,
Ĉi-flanke la pejzaĝo belas senkompare.
Montkrestoj l' altaj ekster l' urbo Hujĉang,
Ondegas rekte ĝis la orienta maro.
Suden almontras Gŭangdong niaj batalantoj:
Pli pompe kaj pli verde tie en la foro.
|