Sinjorino Dedema estas mongol-nacieca kantistino profunde ŝatata de ĉinaj aŭskultantoj. Antaŭ 4 jaroj, ŝi preskaŭ adiaŭis scenejon kaj sian karieron por ĉiam pro grava malsano.
En la fino de la pasinta jaro, antaŭ aŭskultantoj mirinde aperis De- dema, kunportanta sian novan kantaron titolitan .
En la komenco de la kanto unue aperas varitona kaj profunda melodio ludita per mongola violono, poste flirtas profundama voĉo de Dedema, ambaŭ perfekte kunfandiĝas, esprimante malfacilojn de la nomadismo de mongol-naciecaj paŝtistoj kaj ilia senŝanceliĝa kaj optimisma spirito.
Dedema estas solkantistino de ĉina Centra Nacieca Ensemblo. De la 70aj jaroj de la 20a jarcento, ŝi aktivadas sur la scenejo de nacieca muziko.
Kun idilia stilo, la melodio estas longtona, laŭta kaj korvibriga. La teksto freŝa kaj senartifika elspiras fortan stepan odoron. Dank' al profundama kaj delikata prezentado de Dedema, ŝajne videblas pitoreskaj pejzaĝoj de stepo unu post alia. En la kanto titolita , Dedema esprimas sian maltrankvilon pro serioza malboniĝo de stepa ekologio kaj apelacias pri protekto al stepo pere de kantado akompanata de larmoj. Ŝi kantas: "Sur la antikva mongola altebenaĵo, la pra-a suno brulas. Sur stepo paŝtita de la patro, ventego kaj sablo senbridas. Mi serĉas vojon por hejmeniri, sed ofte perdas orientiĝon en senhoma dezerto.
|