La suno leviĝas de la oriento,
Kvazaŭ emerĝus ĝi el sub la tero:
Ĉielon trakurinte, ĝi reiras en la maron.
Kie la ripozejo de l' ses drakoj en vespero?
De la komenco ĝis eterno ĝi neniam haltas.
Ĉu homo, ne estante kreo-forto,
Povus ja longe vagi kun ĝi sur la tempo-relo?
Herboj ne dankas la printempon pro sia florado,
Kaj arboj ne kulpigas la aŭtunon pri la velko.
Kiu ja kvarsezonojn iam pelus per vipklako?
Ĉio estiĝas kaj finiĝas: jen de la Naturo verko.
Xihe (1), ho sun-veturigisto!
Kial vi dronas en la abisma obskuro?
Kian meriton havas Luyang (2), ke li
Baris per lancosving' al la sun-kuro?
Kia krimego tio estas
Kontraŭ ĉielo kaj Naturo!
Mi volus jam la tutan kosmon ĉirkaŭbraki
Kaj unuiĝi kun la vivofont' en la eterna lulo!
trad. S. J. Zee
(1) [ŝjihe]: sun-veturigisto en legendo.
(2) [lujang]: fortegulo en legendo.
|