• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-22 19:48:07    
Ŝosoj ĝermas
 --- intervjuo al la Esperanta kurso en la Pekina Disaŭdiga Universitato

cri
Karaj aŭskultantoj, de la lastaj jaroj, pro la varma reago de niaj karaj diverslandaj aŭskultantoj, la gvidantaro de nia Ĉina Radio Internacia donas altan atenton kaj altan takson al nia Esperanta programo kaj postulis nin longigi la programon ĝis unu horo, eldoni la presaĵon Mikrofone kaj simile. Kvankam la programo jam longiĝis, tamen nur tempe sed ne ankaŭ enhave. Ni devas nin prepari dum iom longa tempo. Ĉar en nia redakcio laboras interalie kvin emeritoj pro manko de daŭrigantoj. Foje direktoro de nia Ĉina Radio Internacia interkonsiliĝis kun rektoro de la Pekina Disaŭdiga Universitato; ambaŭ decidis funkciigi Esperanto-kurson en la Universitato por kulturi daŭrigantojn de nia afero.
En la lasta septembro ekfunkciis la Esperanto-kurso en la Universitato. En la kurso lernas sep gestudentoj. Diplomitiĝinte, kelkaj el ili laboros en nia redakcio, eble tiam niaj kvin jam emeritiĝintaj laborantoj vere emeritiĝos. Venos tiam la bona tempo, ĉar ankaŭ mi estas unu el tiuj kvin.
Tiasence, la 19-a kaj la 20-a de decembro ambaŭ estas memorindaj tagoj. Ĉar ili donas al ni esperon. Do pro tio mi kaj miaj du junaj koleginoj fraŭlino Mirinda kaj fraŭlino Ĝojo vizitis la kurson lastatempe. Hodiaŭ bonvole aŭskultu sonraporton titolitan: Ŝosas ĝermoj.
Karaj aŭskultantoj, nun ni iras en la ĝardeno de la Pekina Disaŭdiga Universitato, kie funkcias la Esperanto-kurso. Nun en Pekino jam estas vintro, regas frosteco, folioj falis de sur arboj. Tamen la ĝardeno ankoraŭ estas vivecplena, ĉar ĉi tie vivas kaj studas miloj da gejunuloj, kaj plie, en la primavereca klasĉambro de la Esperanto-kurso, estas freŝa verdeco, ŝosas ĝermoj.
Nun ni iras en la klasĉambron; iras tie la Esperanta leciono sub la gvidado de sinjoro Li Weilun.
/
En paŭzo ni intervjuis instruiston Li kaj babiladas kun la kursanoj.
/
Ni adiaŭis la kursanojn, dirante:
Karaj amikoj, karaj estontaj gekolegoj,
Antaŭ ĉio ni deziras al vi plenan sukceson en via lernado sub la gvidado de tiel kompetenta instruisto en via kurso kaj ankaŭ nia kurso. Ĉar vi lernas en la kurso, tial ĝi estas via; ĉar la kurso kulturas niajn daŭrigantojn, tial ĝi estas ankaŭ nia; la kurso estas la komuna de ni. Tial mi ankaŭ deziras al ĝi glatan funkciadon kaj plenan sukceson.
Karaj amikoj, diplomitiĝinte post du jaroj, vi eklaboros en la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia! Ni atendas vin, la redakcio atendas vin. Karaj estontaj gekolegoj, ĝis la Esperanta redakcio de nia Radio!