• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-28 20:05:33    
Eniri en la vivon de kantonanoj

cri
La urbo Kantono en suda Ĉinio estas gustoplena urbo. Tie okazas grandskala printempa flora foiro ĉiujare, troviĝas sennombraj frandaĵoj, dislokiĝas homplenaj tetrinkejoj kaj tavernoj. La maljunuloj kaj mezaĝuloj ĝuas trankvilan vivon kaj la junuloj havas riĉan amuzan programon post laboro. Preni teon en tetrinkejo estas tradicia kutimo de kantonanoj. Frumatene ili venas al tetrinkejo, prenas unu tason da teo, du au tri teleretojn da kukoj, kaj tiel trankvile komencas sian novan tagon. Precipe la pensiuloj kaj dommastrinoj, kiuj havas pli multan liberan tempon, ofte grupe vizitas tetrinkejon. Tie ili prenas teon kaj senĝene babilas. Sinjorino Tan Aizhen, emerita laboristino, estas ofta kliento de la tetrinkejo ĉe pitoreska strato Donghu. Ŝi diris: “En libera tempo mi ofte invitas kelkajn amikinojn al tetrinkejo.Tie estas multaj manĝetoj. Tamen ni celas ne manĝon sed interesplenan babiladon. Ni havas multajn parol-temojn, kiaj moroj kaj kutimoj de diversaj lokoj, ekonomiaj aferoj, kurantaj okazaĵoj kaj tiel plu. En la pasinteco ni povis ĝui guangdong-an operon, folkloran rakonton kaj kanton prezentitajn de artistoj, sed nun tiujn programerojn forlasis multaj modernaj tetrinkejoj.” Sinjorino Tan rimarkis la grandan ŝanĝiĝon de tetrinkejoj. Estas pli pura la medio, pli bela la dekoracio, pli multaj kaj pli delikataj la manĝetoj. Por kantonanoj la tetrinka tempo estas laŭplaĉa. Eblas frua mateno, sunbrila tagmezo aŭ krepuska vespero. Estas tetrinkantoj ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ gejunuloj preferas tetrinkejon, kiu ŝajne estas novaĵpublikiga halo por ili. Tie ĉio estas interparolebla, ekzemple informoj el sporta rondo, sukcesoj kaj malsukcesoj en la laboro kaj tiel plu. Ili eĉ povas movi komercan traktadon en tetrinkejon. Sinjoro Li Gang, mastro de privata entrepreno, havas apartan komprenon pri tetrinkado: “Ne nur maljunuloj, sed ankaŭ ni komercistoj, volas viziti tetrinkejon, kiu jam fariĝis nia informejo. La bonŝanco malofte trafis tiun komerciston, kiu ne scias viziti tetrinkejon. Iuj tetrinkejoj, lokitaj en antaŭurbo aŭ sur pitoreska monteto, povas servi kiel bona loko de komerca traktado.” Kantonanoj tre amas familion. En sabato kaj dimanĉo multaj familioj kune iras al tetrinkejo. Maljunuloj babilas, junuloj interŝanĝas diversajn interesajn informojn, infanoj gaje kuras tien kaj tien... La densa harmonia familia etoso plenigas diversajn angulojn de la tetrinkejo. Krom teo kantonanoj ŝatas ankaŭ supon. Por regali gaston la gastiganto konsideras unue doni kian supon. La supoprepara arto estas la plej grava por taksi la kuirarton de dommastrino. Sinjorino Huang Shaokuan, instruistino de iu alta lernejo, tre ŝatas prepari supon post instruado: “Ni kantonanoj donas altan atenton al supo-preparado, kaj faras malsaman supon laŭ malsama sezono. En printempo ni faras supon utilan al stomaka sano kaj forigo de humideco; en somero, supon por mildigi someran varmecon; en aŭtuno supon favoran al pulmoj kontraŭ aŭtuna sekegeco; kaj en vintro supon nutroplenan por fortigi la korpon.” Kantonanoj, kiuj atentas sian sanstaton, ofte faras sportan ekzercadon en postlabora tempo. Grimpi monton kaj ludi pilkon estas la oftaj sportaj programeroj. Sinjoro Zhu Yi, kiu laboras en amaskomunikilo, tiel parolas pri sia postlabora vivo: “Mia ĉefa sportado en postlaboraj horoj estas ludi tenison. Mi ludas almenaŭ unu-du-foje en ĉiu semajno kune kun amikoj. Post ludado ni kune prenas manĝon, libere babilas, kaj tiel malstreĉas nin.” Dank’ al la humida kaj varmeta klimato, en Kantono pompas floroj en la kvar sezonoj, tial ĝi akiras la titolon Flora Urbo. Floroj estas nemankigeblaj por kantonanoj. Kiam dommastrinoj aĉetas legomojn, ili ne forgesas aĉeti faskon da floroj. En ilia balkono estas potaj floroj, en iliaj salono kaj dormĉambro estas floroj en vazoj. La printempa flora foiro, okazanta en Kantono ĉiujare, estas la plej alloga kaj fariĝis tradicia kultura aktivado en la printempa festo, la plej solena festo de ĉinoj. La grandsuma konsumado pri floroj prosperigas la floran merkaton de Kantono. Sinjorino Chen Lan, kiu kultivas florojn en Kantono ses jarojn, diris ke kultivado de floroj estas bela tamen peniga laboro: “Mi kultivas florojn kaj herbojn. Tio estas tre peniga laboro. Por enkonduki eksterajn speciojn ni devas transformi iliajn genojn. Ofte la sukceso venas post plurfoja malsukceso. Tamen ni persistas. Iufoje por ĝustatempa semado ni laboris seninterrompe dum pluraj tagnoktoj.” Sinjorino Chen diris ke la diligenta laboro ne estas vana. Ŝia florkultivejo funkcias pli kaj pli bone. Ŝi estas kontenta ke ŝia laboro povas beligi la vivon de kantonanoj.