Ĉu ne memoru la pitoreskon ĉe akva mol' ?
Sekve la falintan sunon jam fajras ĉielo.
Venas vi, de haro elfluas ĝoja tenero,
Elegante kiel somere nova lotusflor'.
Dum zefiro ni intervidiĝas sed sen parol',
Kaj pririgardas nin nova stelo kun mistero.
Mi tiras vian manon leĝere en modero,
Trema mano kiel somere nova lotusflor'.
Ni promenas en ondaron de verda malhelo,
Floroj folioj murmuras pri sia mistero,
Centre de lago ranoj laŭte kantas kun fervor'.
Sovaĝe vulpas okuloj, kolombas kor-kvero,
Sub arĝenta luno nin ravas kisa mielo
Delikate kiel somere nova lotusflor'.
|