Domburo estas antikveca plukinstrumento de la kazaĥ-nacieco. En iuj familioj de la kazaĥ-nacieco, preskaŭ ĉiuj familianoj, junaj aŭ maljunaj, povas ludi ĝin. En la kazaĥa lingvo, domburo havas apartan signifon: "dom" estas sono de muzikinstrumentoj kaj "buro" estas agordi kordojn de la instrumento.
Domburo havas longegan historion, ĝi populariĝis tre frue en la 3-a jarcento antaŭ Kristo en la nuna Xijiang-Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.
La korpo de domburo estas ligna, ĝia figuro vere ŝajnas grandigita kulero. Farado de la plej antikva domburo estas tre simpla. Popolaj artistoj hakis lignon en formon de kulero kaj instalis kruston, du ŝafajn intestojn kiel kordojn. Tial la domburo estas preta. Ĝi estas nedisigebla akompana muzikinstrumento de popolaj kantistoj de la kazaĥ-nacieco. La homoj ne sentis solecon kiam ili paŝtis eksterhejmen. Kiam ili revenis hejmen vespere, la homoj ludis domburon, kantante kaj dancante por ĝui ĝojon kune kun siaj familianoj.
Domburo taŭgas por sololudo, kunludo kaj akompanludo, ĝia esprimo estas tre riĉa. Ĝia ludmaniero estas sama al plejpartaj plukinstrumentoj. Metu ĝin oblikve antaŭ la bruston, premu per la maldekstra mano kaj pluku kordojn per la dika fingro kaj la meza de la dekstra mano. Per diversaj ludteknikoj de domburo, la homoj povas vivplene montri flumurmuran fonton de stepo, klaran kaj sonoran birdkanton kaj sonon de ĝoja ŝafaro kaj galopanta ĉevalaro.