• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-16 15:04:22    
Verdigo plibonigis vivon de ĉinoj

cri

Ĉinio estas la lando kun plej vasta areo de artefarita forstokulturo en la mondo, nun la areo superis 44 milionojn da hektaroj, okupanta 4,6% de la ĉina teritoria areo, artefarita forstokulturo ne nur ŝanĝas la ĉinan naturan medion, sed ankaŭ plibonigas loĝkondiĉon kaj vivnivelon de ĉinoj. Hodiaŭ en nia programereto Ekonomia Fokuso, ni babilos kun vi pri tio.
Karaj amikoj, se vi atingas Pekinon per aviadilo kaj venas al la centro de flughaveno, vi certe vidas densan forston ĉe ŝoseoj, la altaj arboj preskaŭ ŝirmas malaltajn konstruaĵojn. En la centro, vi ĉiam vidas verdajn arbojn kaj herbarojn ĉe stratoj. Laŭ pekinano sinjoro Yu Goulun, ĉi tiu antikva kaj moderna urbo pli kaj pli riĉiĝas je verdo kaj viveco.

"En la lastaj jaroj en Pekino, verdigo estis bone farata. Precipe ĉe novaj vojoj oni restigis relative larĝan teron por plantado. Nun la verdigo en mia loĝkvartalo estas bona, mi tre ŝatas kune kun mia infano promeni en la kvartalo aŭ en najbara parko. Tre bone!"
Vi povas vidi tiun scenon ĉie en Pekino. En iuj florantaj lokoj, oni ankaŭ konstruis multe da herbejoj por ripozo. Eĉ en Tian'anmen-placo pavimita per marmoro, oni malfermis amason da terenoj kaj plantis verdajn herbojn. Laŭ konigo, en Pekino oni konstruos ŝirmforstajn zonojn kaj forstajn parkojn.
Karaj amikoj, la pekina verdo dependas ankaŭ artefarita forstokulturo en najbaraj lokoj. De la lastaj jaroj, la urbo Zhangjiakou norde de Pekino grandaskale pliigas areon de artefarita forstokulturo, tio ne nur efike redukas sabloventon de Pekino, sed ankaŭ la vivmedio de lokanoj estas evidente plibonigata. Vicestro de la Forstuma Buroo de Zhangjiakou sinjoro Kang Chengfu konigis:
"La nuna ŝanĝiĝo estas tre evidenta. La urbanoj povas rekte senti la urban verdiĝon. Vastigo de areo de urba publika verdejo, pliigo de voja verdiĝo kaj nombro de arboj kaj konstruado de urbaj parkoj kaj ĝardenoj liveras bonan loĝmedion al homaj vivo kaj ripozo. Ankaŭ vilaĝa verdiĝo kaj ĝardena verdiĝo en la kamparo liveras bonan loĝmedion al kamparanoj."
Laŭ konigo, nun forsta kaj herba kovroproporcio en ĉefaj lokoj kontrolantaj sabloventon en la urbo Zhangjiakou jam superis 70%, kaj la urbo Zhangjiakou pluapaŝe realigos la programon de rearbarigo en la kamparo, kaj rapidigos la konstruadon de kampa ŝirmarbaro kaj verdigo ĉe vojoj.


Nun en Ĉinio, oni stimulas volontan arboplantadon de civitanoj, cetere konstruado de plej multaj ŝirmarbaroj estas investataj de la ŝtato, kaj la ŝtato donas kompenson al partoprenantoj en programo de ŝirmarbaro. Ĉar pli multaj ĉinaj artefaritaj forstokulturoj troviĝas en la vasta kamparo, tial kamparanoj profitas de la programo. Estro pri forstokulturo de la ĉina Ŝtata Forstuma Buroo sinjoro Wei Diansheng konigis:
"Ekzemple, dum la konstruado de ŝirmarbaroj en ĉinaj nordoriento, nordo, nordokcidento kaj la baseno de la rivero Yangzi, oni donas kompenson je 1500 juanoj de renmibi ĉiuhektare."
Wei Diansheng diris, ke dum la plenumado de la programo de rearbarigo en la ĉina kamparo, oni donas pli multajn kompensojn al kamparanoj. Ordinare la ŝtato donas 1500 kilogramojn da greno kaj seman koston je 750 juanoj de renminbi al kamparanoj kiam ili rearbarigas hektaron da tero, ankaŭ liveras ĉiujare poŝmonon je 300 juanojde renmibi.
De la lastaj jaroj, Ĉinio ankaŭ aktive stimulas popolkapitalojn partopreni en artefarita forstokulturo, precipe en konstruado de ekonomia forsto. Tio estas tre bonvenigata de kamparanoj. Wei Diansheng diris, ke la ekonomia forsto stimulata de Ĉinio inkludas fruktan forston, bambuan forston kaj lignan forston.
La urbo Ningguo de la ĉina orienta provinco Anhui estas unu el la lokoj kie oni bone faras konstruadon de ekonomia forsto. En 1997, la urbo Ningguo komencis ĉiuflanke plani disvolvon de ekonomia forsto. Nun la urbo jam finis preskaŭ 70 milojn da hektaroj de ekonomia forsto, pokapa areo de ekonomia forsto superis 0,2 hektaron.
Vicestro de la urbo Ningguo respondeca ĉefe pri forstokulturo sinjoro Yu Honghan diris, ke la konstruado de ekonomia forsto ludis bonan rolon en altigo de kamparana enspezo kaj disvolvo de la loka ekonomio:
"La disvolvo de la nepublikposedanteca forstokulturo de la urbo Ningguo ne nur altigis la proporcion de enspezo de kamparanoj el  forstokulturo, sed ankaŭ akcelis strategian kunordigon de kampara ekonomia strukturo, kaj la nepublikposedanteca forstokulturo jam estas nova pliiĝa punkto de la ekonomia disvolvo en nia urbo."
Yu Honghan konigis, ke en la pasinta jaro, la kamparana pokapa enspezo jam superis 2800 juanojn de renmibi, plimulte je almenaŭ 6% ol tiu en 2002 kaj superante meznombran kreskan nivelon de la ĉina kamparana enspezo, kaj preskaŭ duona enspezo fontis el plantado de ekonomia forsto. En 1997, enspezo el disvolvo de ekonomia forsto de Ningguo ne atingis centmilionon da juanoj de renmibi, sed en 2003 tiu jam atingis 8 centmilionojn da juanoj de renmibi.
Laŭ konigo, nun kamparanoj de Ningguo ankaŭ fondis ekologiomedian parkon kaj liveris bonajn lokojn al loĝantoj en najbaraj urboj por ripozo kaj amuzo. Nun similaj agmanieroj jam populariĝas en Ĉinio.