|
 |
(GMT+08:00)
2004-06-17 16:44:06
|
Eksterlandaj esperantistoj priatentas 89-an UK
cri
Baldaŭ okazos la 89-a UK en Pekino. Lastatempe establiĝis rubriko pri la 89-a UK en kelkaj vaste konataj ĉinaj retejoj. Kaj aperis leteroj de aliaj landoj en ili. Tio montras, ke la eksterlandaj esperantistoj priatentas la 89-an UK. Jen kelkaj leteroj: Kroata samideano diris, ke li volas pli multe da informoj pri la UK kaj precipe pri Ĉinio. Li kredis, ke multaj homoj interesiĝas pri informoj de hoteloj kaj amasloĝejoj de la UK. Slovaka esperantisto skribis, ke li akiras la informojn pri la 89-a UK ĉefe de ĉinaj esperantaj retejoj. Li elŝutis kelkajn artikolojn de tiuj retejoj, kaj intencas aperigi ilin en lokaj gazetoj.
|
|
|