|
 |
(GMT+08:00)
2004-06-20 19:42:22
|
 |
Tom Jobim en Esperanto
cri
Ni iam ricevis kompaktdiskon senditan de s-ro Flavio Fonseca el Brazilo. S-ro Flavio Fonseca estas unu el la produktintoj de la disko. Ni kore dankas lin pro liaj zorgo, helpo kaj atento al nia laboro. Hodiaŭ, ni konigu al vi la kompaktdiskon. Oni konigas: La konataj muzikistoj Alejandro Cossavella el Argentino kaj Flavio Fonseca el Brazilo kune produktis la altkvalian kompaktdiskon TOM JOBIM EN ESPERANTO. Temas pri unua volumo de kolekto, kies venontaj volumoj enhavos kantojn de aliaj brazilaj aŭtoroj, kiel Chico Buarque, Caetano Veloso ktp. Perloj kiel Unutona Sambo, Tristas, Knabino el Ipanema kaj aliaj estas kantitaj de Alejandro kaj Vlavio, krom speciala partopreno de la kantistino Silvana kaj de la bonega gitaristo Marcelo Lafeta. La tuta produktado okazis en diĝita sonsistemo, en altnivela kaj plej freŝdata teknologio, kun orkestraj aranĝoj. La elstarajn tradukojn verkis la svedo Bertil Wennergren (de la grupo Persone), la germano Aaron Koening, la brazilanoj Jair Salles kaj Francisco Wechsler, krom Flavio kaj Alejandro mem. Nepre nemalhavebla KD por disvastigo de Esperanto, por bazaj kaj daŭrigaj kursoj kaj en ĉiuj momentoj, por ĉies ĝuo. Oni povas mendi ĝin laŭ la jena adreso: flafon@solar.com.br Caixa Postal 3532, BR-70084-970-Brasilia/DF Brazilo. Telefakso: + 55 (61) 2742390 Karaj amikoj, por ke ni la unuaj ĝuu, hodiaŭ ni elektu kelkajn erojn el la disko. La unua kanto: KORKOVADO. La teksto estas jenaj: Kanzoneto kaj gitar' Via amo kaj la mar' Tio jam sufiĉas por feliĉo Trankvileco por pensad' Multa tempo por revad' Super ni videblas Korkovado Ho! Redemptor' belega Vivo restu tia ĉi Kun vi ĉiam apud mi Ĝis la malnova flamo Estingiĝos Kaj mi estinte trista Sen kredo je la mondo Renkonti vin al mi signifis, ke Mi trovis la feliĉon, mia am' / Korkovado La dua kanto: TRISTAS Tristas ja vivi en solec' En la dolor' de la pasi' Tristas ja scii, ke neniam Per la iluzi' Viveblas ja ni, ĉiam per si Ĉiun revanton vokas vekiĝ' Via belec' estas flugil' (furor') Troa por povra korfragil' (simpla kor') Ĉar ĝi haltas por gvati vin Nur por ĉagreni min Tristas ja vivi en solec'. / Tristas La tria kanto: AKVO FLUAS Sopiris mi pri am' sed timo Ekestis en mia sopir' Sekreton konas ja la amo: Nian koron povas mortigi Ho! La tim' Akvo fluas nun Akvo fluas nun kamarad' Neniam mi antaŭe pravis Ĝis la enir' al pardonvoj' Nun mia dom' estas aperta Mi malfermis ĉiujn pordojn De la kor' / Akvo Fluas La kvara kanto: SUNVOJO Estas maten' Suno venas kaj roso mienas Pro luma impres' Kiel stela kondens' Kiel danco de bril' Laŭ ĝoja vento Kiun kanton portas nun Prenu mian manon Kaj ni kune iru for sen la pens' Pri aferoj pasintaj Suferoj kaj revoj kaj plor' Ĉar la nova maten' Jam fariĝis konsil' Donu la manon Kaj ni iru al la sun' Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni unue elsendis sonraporton: Estos ankoraŭ pli sukcesa UK en Pekino, poste, ni konigis al vi du artikolojn el la revuo Esperanta Finnlando, fine la kompaktdiskon TOM JOBIN EN ESPERANTO kaj kelkajn kantojn el la disko. Ĉu la kantoj plaĉas al vi! Ni atendas viajn opiniojn.
|
|
|