• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-06-22 14:56:15    
Ĉinaj perkutinstrumentoj Gongo kaj tamburo

cri

Gongo estas ĉina tradicia perkutinstrumento, ludante gravan rolon en ĉina nacieca ensemblo. Ĝia uzata sfero estas vasta, ne nur en nacieca ensemlo, kunludo de popolaj instrumentoj, akompano de diversaj operoj, kantrakontoj kaj humur-dialogoj, sed ankaŭ en divers-formaj celebraj aktivadoj ĝi estas nemankigebla.

Ĉina perkutinstrumento laŭ produkta materialo estas dividita en tri specoj, kiaj metala, bambua kaj alia. Gongo apartenas al metala perkutinstrumento. Strukturo de la instrumento estas simpla kaj ludanto frapas ĝin por produkti vibran sonon.

Estas naciminoritato loĝanta en ĉina sudokcidenta landparto kiu plej frue uzis la instrumenton. Ĝis la 2-a jarcento antaŭ Kristo, sekve de plifortiĝo de kultura interfluo de diversaj nacioj, la instrumento iom post iom disvastiĝis al ĉina interna loko. Tiam gongo estis uzata ĉefe por milito. Tiamaj armeaj komandantoj ofte gvidis trupojn per gongo.

Laŭ diversaj uzitaj lokoj kaj okazoj, formiĝis 30 specoj de gongo. Inter ili granda gongo kaj eta gongo estas ofte uzataj.

Meze de sam-kategoriaj instrumentoj, granda gongo havas plej grandan volumenon kun diametro de 30 ĝis 100 centimetroj. Ĝi havas vastan diapazonon kaj delikatan son-kvaliton. En granda ensemblo granda gongo ludas rolon de etoso-tuĉo kaj ritmo-fortiĝo. En drama prezento, ĝi povas plifortigi atmosferon kaj distingigi temperamenton de figuroj.

Eta gongo estas dividita en tri specoj kiaj alta, meza kaj malalta tonoj, kun diametro de 21 ĝis 22,5 centimetroj. Eta gongo estas akompana instrumento, ĉefe uzata en prezento de ĉinaj operoj, kantrakontoj, dramoj kaj popola danco.

Tamburo estas perkutinstrumento ofte uzata en Ĉinio. Laŭ aperigitaj historiaj objektoj tamburo havas ĉirkaŭ 3 000-jaran historion. En antikva Ĉinio tamburo estis uzata ne nur por preĝo kaj danco, sed ankaŭ por batali kontraŭ malamikoj kaj forpeli rabobestojn. Ĝi samtempe estis ilo por doni ĝustan tempon kaj disvastigi alarmon. Sekve de socia disvolviĝo, tamburo estas pli vaste uzata. En nacia ensemblo, diversaj operoj, popola arto, kantdanco kaj divers-formaj celebraj mitingoj, ĝi estas nemankigebla. La instrumento havas simplan strukturon, konsistante el malplena cilindro kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj respektive per maldika streĉita folio el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj. En Ĉinio troviĝas multaj specoj de tamburo, kiaj talitamburino, tamburego kaj aliaj.

Talitamburino havas kvar normojn, tamen ne havas fiksan diapazonon. Ĝi havas klaran kaj sonoran sonon, ofte uzate por akompano de popola kantdanco. Unuflanke ĝi estas akompana instrumento, aliflanke estas rekvizito de dancantoj.