La kultura strato Liulichang kun vendejoj de ĉinstilaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj, antikvaj porcelanaĵoj kaj diversaj kuriozaĵoj estas unu el la plej vizitindaj lokoj por turistoj. Inter la domoj kun fasadoj de Qing-dinastia arkitektura stilo Rongbaozhai kun 200-jara historio povas havigi al vi ksilografajn faksimilojn de majstraj ĉinstilaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj je fiksaj prezoj. La Ĉina Librejo brokantas valorajn malnovajn librojn.
|