• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-02 18:16:43    
Pri Esperanta filatelo(foto)

cri

Oni diras ke poŝtmarko estas nomkarto de lando. Filatelado helpas al homoj vastigi vidkampon, altigi klerecon, pliigi sciojn kaj riĉigi kulturan spiritan vivon. Tial filatelado estas tre populara kultura aktivado en la mondo.

La unua libro de Esperanto estis publikigita en 1887. Tuj poste la lingvo vekis vastan atenton kaj rapide progresis. Tiu fenomeno certe estis reflektita en poŝtmarkoj kaj diversaj aliaj poŝtaĵoj. La unua poŝtmarko kun skribaĵo ESPERANTO aperis en 19ll, en Bavario. Sur la ĉefa marko estas la kapa bildo de la regento de Bavario, kaj sur la dependa marko estas presitaj vortoj Vegetarisches Restaurant "ESPERANTO" (Vegetala Restaracio "Esperanto"). Unu jaron poste, nome en 1912, aperis en Argentino la unua oficiala Esperanta poŝta stampo. La antaŭa Sovetunio la unua emisiis Esperantan poŝtmarkon en 1925, okaze de la 20a datreveno de la forpaso de rusa fizikisto kaj radioelektra inventisto Popov. Laŭ statistiko ĝis 1998, entute 18 landoj kaj regionoj emisiis pli ol 70 Esperantajn poŝtmarkojn, 17 landoj emisiis pli ol 860 Esperantajn kovertojn kaj kartojn.

UNESKO pasigis rezolucion en 1985, alvokante al siaj membroj okazigi memorajn aktivadojn en 1987 por la 100-jariĝo de Esperanto, inkluzive de emisio de Esperantaj memoraj poŝtmarkoj. Multaj landoj eĥis. Ĉinio emisiis la unuan Esperantan poŝtmarkon en 1987. La presita nombro superis 26 milionojn da pecoj kaj kulminis en la mondo. Tiujare ĉinaj lokaj poŝtaj oficejoj aŭ Esperantaj filatelistoj emisiis aŭ projektis 96 memorajn stampojn kaj proksimume 20 unuatagajn kovertojn. Je unu jaro antaŭe, nome en 1986, okaze de la 76-a UK en Pekino, Ĉinio emisiis la unuan Esperantan poŝtan tutaĵon, kaj distribuis pli ol milionon da pecoj. Nun renkonte al la 89-a UK en Pekino, Ĉinio planas emisii la duan Esperantan poŝtmarkon. Tio sendube estas ĝojiga informo por filatelistoj.

En 1964 fondiĝis la internacia Esperanta organizo por filatelistoj --- Esperanto-Ligo Filatenista sub UEA, kun la celo akceli la kolektadon de filatelaĵoj, kiuj koncernas Esperanton, kaj subteni la membrojn en ĝeneralaj filatelaj aferoj. La ligo aperigas listojn pri poŝtmarkoj, poŝtstampoj kaj aliaj oficialaj poŝt-presaĵoj, kies teksto aŭ bildo rilatas al Esperanto. Laŭ speciala sistemo la membroj ricevas kaj interŝanĝas novajn Esperantajn filatelaĵojn. Per konsilo kaj materialo la ligo subtenas esperantistojn disvastigi Esperanton per filatelaj rimedoj. Medaloj kaj aliaj premioj pruvas, ke en filatelaj rondoj oni alte taksas la valoron de la filatela temo "Esperanto" dum ekspozicioj.

En 1994 en Pekino fondiĝis Ĉina Esperanto-Asocio de Filatelistoj. La asocio presis memoran konverton por la fondiĝo tiujare, memoran konverton por veterana esperantisto Chu Tunan en 1995 kaj memoran konverton por veterana esperantisto Hujucz en 1996.

Tre viglas ĉinaj Esperantaj filatelistoj. En la antaŭa duono de la pasinta jarcento jam aperis en Ĉinio kolektado de Esperantaj filatelaĵoj. La veterana esperantistoj en Pekino Qin Kaiji komencis kolekti poŝtmarkojn en Nankino frue en la kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ekde la fino de la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kun releviĝo de Esperanta laboro de Ĉinio, multiĝis Esperantaj filatelistoj, prosperis la Esperanta filatelado en Ĉinio. En multaj lokoj fondiĝis organizoj de Esperantaj filatelistoj. Ili eldonas Esperantan filatelan revuon, okazigas ekspozicion de Esperantaj filatelaĵoj kaj partoprenas en internacia Esperanta filatelado. Pli ol 20 Esperantaj filatelistoj aliĝis al la internacia Esperanto-Ligo de Filatelistoj kaj ricevis altan takson de alilandaj filatelistoj.

En 1998 Rudolf Burmeistet, redaktoro de la organo de Esperanto-Ligo de Filatelistoj, vizitis Ĉinion. Li alte taksis la Esperantajn poŝtstampojn faritajn de ĉinaj esperantistoj kaj esprimis altan respekton al ili. Laŭ materialoj liveritaj de proksimume 20 ĉinaj Esperantaj filatelistoj li redaktis en la nomo de la ligo Katalogon de Esperantaj Poŝtstampoj kaj Memorstampoj de Ĉinio, entenantan 158 Esperantajn poŝtstampojn kaj memorstampojn kaj 289 neesperantajn.

Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis Katalogon de Esperantaj Poŝtmarkoj en 1987. La 114-paĝa volumo enhavas la jam konatajn Esperantajn filatelaĵojn de 1925 ĝis 1987, kun kolora bildo kaj detala klarigo. Ĝi estas ununura katalogo de Esperantaj filatelaĵoj en la mondo, eldonita de ŝtata eldonejo.

Menciindas ankaŭ tio, ke en 1959 Ĉina Esperanto-Ligo eldonis en Esperanto "Poŝtmarka Albumo de Ĉina Popola Respubliko", kiu enhavas la historion de ĉinaj poŝtmarkoj, originalajn ĝuindajn poŝtmarkojn, elektitajn poŝtmarkojn de Ĉina Popola Respubliko, katalogon de ĉiuj poŝtmarkoj emisiitaj de Ĉinio ekde decembro de 1949 ĝis marto de 1959. La albumo estas tre valora.