|
 |
(GMT+08:00)
2004-07-03 19:39:40
|
 |
Tom Jobim en Esperanto (2)
cri
Karaj amikoj, en la lasta programero ni konigis al vi la kompakdiskon Tom Jobim en Esperanto kaj kelkajn kantojn el ĝi. Hodiaŭ ni kune ĝuu aliajn kantojn el la disko. La unua: Dindi Jes, grandegas ĉiel' Kaj aro da nuboj Pasadas rapide Al kie ĝi iras mi ne scias, ne Kaj vento parolas pri arboj Kaj pri la rakonto Kiu estas nenies Kaj tamen ĝi estas De kaj mi kaj vi Ha, Dindi! Se vi scius kiom vin mi amas La mondo fariĝus, Dindi, Bela, Dindi, pura, Dindi Ha, Dindi! Kaj se iam decidos foriri, Vi portu min kune, Dindi Vidu, Dindi, vin mi amas, Dindi Kaj kien iras akvoj de l' river' Mi ne scias Kaj dum la tuta vivo kun esper' Mi atendis nur vin, Dindi Vi plej belas el kio ekzistas Vi ne ekzistas, Dindi Restu, Dindi, Vin mi amas, Dindi / … Nun bonvole aŭskultu la kanton: Mistonulo. Se vi diros ke La tonon misas mi Jen al mia kor' Doloron kaŭzos vi Nur privilegiuloj Kantus ĝuste en la ton' Preskaŭ al mi mankas Tiu Dia don' Se insiste vi Plu konsideros, ke Ĉe l' muziko estas mi Nur malutil' Do eĉ mensogante Diros mi ke ĝi Estas bosanovo Tre natura nova stil' Sed ja okazas ke Neniel vi komprenis Ke ĉiuj havas koron, Eĉ mistonuloj mem Mi fotografis vin Per mia Rolejfleks' Riveliĝis via troa maldankem' Tamen vi rekonu, Ke neniam iu ajn Povus vin adori Kun plia am' ol mia, jes... En via troa zorgo Pri l' muziko vi Ja forgesis ke en mistonuloj Ankaŭ pulsas plena je ambruloj Ke en la brusto de la mistonuloj Ankaŭ pulsas homa kor' / Karaj amikoj, bonvole aŭskultu la kanton: Ondo. Rakontas mi: Okuloj ne vidivas plu L' aferojn kiujn Nur komprenas nia kor' Ĉar fundamentas ja nur la am' Tute ne eblas feliĉiĝi sole Ceteras mar' Ne ĉio rakonteblas plu Belegajn sentojn havas mi Kaj donas for Ĉar fundamentas ja nur la am' Tute ne eblas feliĉiĝi sole En l' unua foj' ni vidis nin Due l' eternec' etendis sin Kaj nun lernis mi Pri l' ondo leviĝinta plu Kaj pri la steloj Kiujn ne kalkulis ni Ĉar amo iĝas bela surpriz' Kaj dume Nokte ĉirkaŭvolvas briz' / Nun estas alia kanto: Medito. Kiu kredis pri Kaj la amo, rideto kaj flor' Do revis, revis li Venis koragit' Ĉar la amo, rideto kaj flor' Modifiĝas kun troa subit' Kiu en l' anim' Sentis akran guston de sufer' Pro tia malaper' Kaj en malproksim' Signon serĉis pri vera la voj' Ne kredante pri tago de ĝoj' Kiu larmis for, kaj tiom, Ke sekiĝis jam la plor' Tiu en reven' Al la amo, rideto kaj flor' Do venis al la sam' Ĉar mem la dolor' Lin kondukis al vojo de am' Kaj malĝoj' ĉesis jam / Fine estas la kanto: Knabino el Ipanema Vidu, knabino belega, iganta amena, jen ŝi la reĝino de l' plaĝ' Ipanema Kun dolĉa luliĝo survoje al mar' Ino de korp' origita de l' sun' de Ipanema, kun paŝo sambeca, ŝajnante poema Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahh!… Ha, mi rigardas ŝin triste…Kial min punas soleco? Ha, nekredebla beleco Belulin' kiu ne estas mia, sola sed tiom gracia Ho, se ŝi nur sciintus, ke kiam ŝi venas, la mondo entute je gracio plenas Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de amor' /
|
|
|