• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-08 19:17:43    
Teo+persiko=?

cri

Prave diras la proverbo, ke pro ŝanca koincido de cirkonstancoj ĉio povas okazi. Direktoron Jŭe de Tea kompanio trafis jena hazardo.
Estis varmega somero. Surprizite de tajfuno, la kargoŝipo ne povis endokiĝi. Por kontentigi mendinton pri rapida transportado, oni ne havis tempon meti stanionlon sub veleno, kiam oni enkestigis la menditan teon. Kvietiĝis la tajfuno kaj tuj sekvis pluvego. En hasteco oni kovris la lignajn kestojn kun teo kaj tiujn kun plataj persikoj per unu pluvimuna tuko.
Kia rezulto estos? Tion direktoro Jŭe bone komprenis. Teo estas loza kaj pororiĉa, entenanta palmitatan acidon, terpenon kaj aliajn elementojn. Ĝuste pro sia pororiĉa konsisto kaj koloido solvebla en akvo, teo karakteriziĝas per facila sorbado de vaporo kaj gasoj. Utiligante tiun trajton, oni rebakas verdan teon modergustan kaj malkompaktan por redukti ĝian entenatan akvon ĝis malpli ol 4%. Poste oni kunmetas la teon kun bonodora osmantoleo nemalutila al la homa sano, ke la teo fariĝu ne nur bonodora, sed ankaŭ refreŝiga kaj digestiga.
Sed nun la teo transportata aliloken tiel multe ensorbis la bonodoron el la persikoj, ke ĝi sendube odoris je tia persiko. Tamen la mendinto ne postulis kompenson, nek resendis la varon. Kial?
Kiam la direktoro implikiĝis en nekompreno, oni speciale venis de aliloke or viziti lin. Ĉe rekontiĝo la vizitanto tuj diris: "Ha, kial vi ne sicigis nin pri via nova speco de teo? Ni deziras 30 tunojn da teo kun persika odoro."
Ha, ja en tio kuŝas la kaŭzo! Tio estis tute ekster la atendo de la direktoro. La vivo estas interesa. Kiam Arkimedo sidiĝis en bankuvo, akvo superfluis, kaj el tiu ordinara fenomeno li malkovris al leĝon de specifa pezo. Nun direktoro Jŭe eksciis multe pro la hazarda eltrovo de nova speco de teo. Jam en la unuaj jaroj de la 16-a jarcento Ĉinio komerncis eksporti teon kaj la ĉinaj teoj havis superecon en la internacia merkato antaŭ la mezo de la 19-a jarcento, sed hodiaŭ Ĉinio okupas nur la trian lokon en la tea merkato. Nesufiĉaj estas la kvanto kaj specoj de ĉinaj teoj. Kial hodiaŭ ni havas teojn nur jasmenan, magnolian, ĝulan-an, citrusan, pampemusan, osmant-floran kaj rozan?
En nia vivo la aferoj similaj al la supre rakontita ne estas maloftaj, sed ilin povas malkovri kaj klarigi nur cerbumemaj homoj.

Teo utilas al la homa sano
Teo estas utila por malpliigi tumorojn kaj preventi arteriosklerozon. Verda teo estas utila por prokrasti maljuniĝon.
El la trinkaĵoj de la tuta mondo teo estas plej antikva. La ĉin-medicinaj kuracistoj ofte uzas ĝin por kuracado. Iuj ĉinoj faras kapkusenon el teo por kuraci cerban arteriosklerozon kaj aliajn malsanojn.
Preskaŭ ĉiuj ŝatas teon, kiu estas utila ne nur al refreŝigo, sed ankaŭ al sanigo kaj spirita vigligo. Unuvorte, teo estas ideala trinkaĵo por la homa sano.