• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-09 20:31:53    
Enigmo de malapero de romania korpuso (foto)

cri
En Zhelai-vilaĝo de Yongchang-gubernio, Gansu-provinco, ĉe Qilian-monto en la okcidenta parto de Ĉinio vivas altstaturaj homoj kun malhelruĝa haŭto, alta nazo, profundaj okulkavoj kaj krispaj haroj. Kvankam ili parolas han-lingvon kaj laŭ nacieco apartenas al hanoj, tamen ili havas evidentajn trajtojn de eŭropanoj. Ili neniam vidis eŭropanojn, tamen ŝatas kukon, similan al pizzao kaj plezurigas sin per toreo en festoj. Ili enterigas la mortinton kun ties kapo direktita ĉiam okcidenten, t.e. al Romanio.

En historiaj notoj legiĝas, ke en la jaro 54 a.K. la potenca Romanio sendis 40 mil militistojn al la nuna Irano. La komandoro estis Marcus Licinius Crassus. Tie ili okupis vastan teron kaj forrabis multe da valoraĵoj. Post unu jaro, kiam tiu armeo direktis sin antaŭen, ĝi falis en sieĝon de la malamikoj kaj estis frakasita. Kiam la venkita armeo retiriĝis al Armenio, ĝi refoje dronis en sieĝo de persoj. Post akra batalo la romaniaj militistoj plejparte estis mortigitaj kaj nur la unua filo de Crassus kun la unua korpuso el 6000 militistoj sub sia gvido trarompis la sieĝon, dum Crassus mem estis kaptita kaj mortigita de la malamikoj. Post kelkaj jaroj Romanio faris aliajn militojn kontraŭ Irano kaj fine subskribis pacan traktaton, laŭ kiu ili devis reciproki la militkaptitojn. Nur tiam Romanio trovis, ke komplete perdiĝis ĝia unua korpuso, kio fariĝis enigmo en la historio de Romanio kaj kaprompis la okcidentajn historiistojn dum longaj jaroj.

Kiun rilaton havas la supre menciitaj eŭropaneskaj homoj en la ĉina provinco Gansu kun la koncerna noto en la romania historio? Ĉina profesoro Guan Yiquan faris tiun demandon kaj solvis ĝin.

Guan sin okupas pri esploro pri la historio de Mez-Azio kaj orienten-translokiĝo de Romanio. Komparante la historion de Ĉinio kun tiu de Romanio, li hazarde trovis, ke la subita perdiĝo de la romania korpuso antaŭ 2 mil jaroj okazis en la sama tempo kun naskiĝo de la gubernio Ligegan. Siatempe ĉinoj nomis Romanion Ligegan, sed kiun rilaton ili havas inter si?

En sia esplorado Guan trovis, ke antaŭ 2 mil jaroj la romania korpuso, kiu trarompis la sieĝon, faris plurajn batalojn kaj finfine ĝiaj mil militistoj estis kaptitaj de la ĉina armeo kaj estis kondukitaj en la okcidentan parton de la Okcidenta Han-imperio. Guan trovis la koncernan noton en la historia dokumentaro "Biografio de Chen Tang el Historio de Han-dinastio": ...En 36 a.K. generaloj de Han-dinastio Gan kaj Chen kun 40 mil militistoj atakis la hunojn. En la batalo ili trovis, ke inter la hunaj militistoj estas stranga dungita trupo el pli ol cent militistoj, kiuj defendas teran urbon, ekster kiu estas plurtavola ligna urbomuro... Ĝia ataka maniero kaj defenda metodo per plurtavola ligna urbomuro estis destinita por la antikvaj romanoj. De tio ni scias, ke tiu dungita trupo certe estis parto de la perdiĝinta romania korpuso.

Siatempe la generaloj Gan kaj Chen gvidis tiujn militkaptitojn en la okcidentan parton de Ĉinio kaj ordonis ilin fiksloĝiĝi en la loko, kiun oni poste nomis Ligegan kaj konstruis urbeton. Per landnomo oni nomis gubernion, kies kaŭzo estis nur unu, t.e. tie loĝas romanoj.

Kie situas Ligegan? Historiistoj opiniis, ke ĝi situas en la Koridora Regiono okcidente de la Flava Rivero, sed ili ne sciis ĝian precizan sidejon.

En 1996 Guan kaj lia filo Guan Heng faris detalan esploron pri 70 antikvaj urboj en Gobio. Ili trovis ne nur la spurojn de la tiamaj romanoj, sed ankaŭ iliajn loĝejojn en la gubernio Yongchang de Gansu-provinco.

La patro kaj filo trovis ruinon de antikva urbo ĉe la piedo de Qilian-monto. Ili malkovris tie antikvan tombon, kie estis kelke da blondaj haroj ankoraŭ ne eroziitaj kaj peco da ruĝa butono.

Arkeologoj konstatis, ke la tombomastro estas eŭropano. Kamparanoj trovis tie ankaŭ objektojn por defendado de la urbo kun plurtavola muro kaj ĉapo kun ideogramoj signifantaj obeon al la kortego. La elterigitaj objektoj atestas, ke la antikva kastelo Zhelai estas restaĵo de Yongchang, serĉata de Guan kaj lia filo multajn jarojn kaj ankaŭ loĝloko de la romaniaj kaptitoj.

La patro kaj filo faris atenteman esploron pri la tieaj moroj kaj precipe pri toreado kaj manĝado kun eŭropanaj trajtoj. Ili venis al la konkludo, ke la tieaj vilaĝanoj estas posteŭloj de la romaniaj militkaptitoj kaj en la historia evoluo de miloj da jaroj ili estis multe influitaj de hanoj kaj geedziĝis al ili.

Guan Yiquan malsaniĝis dum la verkado pri romaniaj militkaptitoj. Julie de 1998 li mortis, postlasante siajn manuskriptojn el 380 mil ideogramoj. Lia filo Guan Heng daŭrigis la verkadon kaj fine plenumis la verkon el 420 mil ideogramoj. Ilia verko estis titolita "Homoj de Ligegan".

Zhelai-vilaĝo altiris al si pli kaj pli multe da vizitantoj. Antaŭ nelonge fakuloj de la Paleoantropologia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj faris analizon de DNA al 300 homoj kaj konstatis, ke la tieaj vilaĝanoj havas sangrilaton kun eŭropanoj.