• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-21 14:17:20    
Ĉina Antikva Kordinstrumento Guqin

cri
En la jaro 2003, Unesko enlistigis la ĉinan antikvan kordinstrumenton Guqin en la Katalogon de la Voĉaj kaj Ne-materiaj Heredaĵoj de la Homaro.

Sepkorda Guqin estas unu el la plej antikvaj plukinstrumentoj de Ĉinio, kaj en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi estis eknomata Guqin.

Rilate al la kreinto de Guqin, ekzistas malsamaj notoj. Iu el ili montras, ke la legenda praulo Fuxi inventis Guqin; alia legiĝas, ke prapatro de la ĉina nacio Shennong estis ĝia iniciatinto; kaj cetera indikas, ke ĝia kreinto estis Shun ( ĉirkaŭ 2 100 jaroj a. K. ), fama gvidanto de la triba ligo en la legenda epoko de la ĉina historio. Pro manko de la necesa atesto, nuntempuloj ne povas konfirmi, kiu finfine estis la inventinto de la ĉina antikva kordinstrumento Guqin, tamen almenaŭ oni povas konstati, ke Guqin havas longan historion en nia lando.

Laŭ historia libro, tiel frue kiel en la dinastio Qin (221 a. K—206 a. K), Guqin jam sufiĉe populariĝis. Ekzemple, en la konfuceanisma klasikaĵo videblas jena skribo: "Deklamado akompanata per ludado de Guqin." En alia klasikaĵo kompilita en la ĉina historia periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770 a. K – 476 a. K) legiĝas jenaj vortoj: "Kiel agrable ĝui melodion el Guqin"

Laŭ arkivaj dokumentoj, almenaŭ en la fina periodo de la dinastio Han (206 a. K – 220 p. K.), Guqin jam havis la nunan tipon. Guqin farita en la dinastio Tang (618 -- 907 p. K.) estas heredita ĝis nuntempe. Kompare kun Guqin-oj faritaj en la sekvantaj dinastioj Song, Yuan, Ming kaj Qing, ĝi diferencas nur en plastiko kaj tembro.

En la tempo de Konfuceo (551 - 479 a. K), Guqin fariĝis nepre necese lerninda muzikilo por intelektuloj, kaj de tiam ĝis la sekvantaj miloj da jaroj, Guqin intime rilatis kun la vivo de intelektuloj. Aparte menciindas, ke historie famaj personoj, kiaj Konfuceo, Cai Yong, Ji Kang kaj Su Shi ĉiuj estis lertaj en ludado de Guqin.

La melodio de Guqin aŭdiĝas sankte, elegante, grandanime kaj super-nature. Pro tio, antikvuloj emis pere de tiu muzikilo esprimi siajn senton kaj aspiron, kaj tiusence, Guqin jam multe superis la signifon de muzikilo, sed fariĝis simbolo de la ĉina kulturo kaj perfekta personeco.

En la dinastio Tang jam aperis la muzika notacio propra de Guqin. Pro sia detaleco kaj scienceco en registrado de la melodio, tiu muzika notacio de Guqin estas ankoraŭ ne-anstataŭigebla de modernaj liniaro kaj aliaj muzikaj notacioj. La nombro de muzikaj notacioj de Guqin rezervataj ĝis nun superis 150. Per tiuj muzikaj notacioj, oni konservas grandan kvanton da antikvaj muzikaj verkoj, kiuj formis valoregan muzikan trezorejon de nia lando.

La lud-maniero, muzika notacio, historio, melodio kaj estetiko de Guqin antaŭ longe jam formis la sendependan kaj kompletan sistemon, kiu estas nomata "Guqinologio". Kun abunda, ekstrakta kaj profunda enhavo, ĝi estas reprezentanto de la tradicia muziko de Ĉinio, ankaŭ spegulilo de filozofio, historio kaj literaturo de Ĉinio.

Ni povas diri, ke laŭ la kapablo enkorpigi la esencon kaj nuancon de la ĉina tradicia kulturo, neniu alia muzikilo estas pli kompetenta ol Guqin.