• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 17:50:15    
Elektroŝpara stato de Hongkong

cri
La registaro de Hongkong-a Speciala Administra Regiono aktive akcelas energioŝparan planon, en la lastaj 3 jaroj Hongkong sume ŝparis 950 milionojn da kilovatta-horoj de elektro, kaj ĉiujara elektroŝpara proporcio senĉese altiĝis.
Laŭ antaŭkalkulo, de 2003 ĝis 2004 la registaro sume ŝparis 27 milionojn da hongkong-aj dolaroj de elektra kosto.
La registaro aktive puŝas administradon de la socia elektrouzada postulo. Samtempe la registaro ofte okazigis energioŝparajn kursojn por lernejoj kaj grupoj kaj instalis edukajn retajn staciojn aŭ elektrouzadajn administrajn retajn staciojn. En 2003, aktive eĥate de civitanoj, pro plenumado de la rimedoj, elektra ŝparado superis 400 milionojn da kilovatta-horoj, preskaŭ okupante 1,08% de la tuthongkong-a elektrouzada kvanto.
Laŭ informo, nun la registaro de Hongkong konsideras multigi enhavon pri energia efiko kaj regenera energio en kursoj de elementaj kaj mezgrandaj lernejoj, kaj esperas ke de la infaneco civitanoj konos la gravecon de energia ŝparado kaj formos bonan elektrouzadan kutimon.La registaro ankaŭ la unua akcelis elektran ŝparadon, ĝi postulas ke diversaj fakoj ŝparu elektron en la kondiĉo ke tio ne influu servan efikon kaj kvaliton.