|
|
 |
| (GMT+08:00)
2004-07-28 15:31:10
|
 |
|
Magia Perlo(1)
cri
Sude de Hepu-gubernio en Gŭangdong-provinco estas Bajlong-maro, kiu etendiĝas ĝis Bejbu-golfo. Sur la bordo staras kvadrata urbo Bajlong, alinome, Perla Urbo, ĉar la maro tie abunde produktas perlojn fame konatajn tra la mondo, kaj la urbo siatempe servis kiel loĝloko de eŭnukoj komisiitaj de la kortego por kontroli perloĉasadon. Pri la urbo cirkulas inter la popolanoj jena rakonto. En la tempo de Ming-dinastio (1368 – 1644 p.K.) Bajlong-maro estis vera mondo de akvaj animaloj, kie svarmis aroj kaj aroj da fiŝoj, salikokoj, kraboj, perlokonkoj k.a. La lokanoj de generacio al generacio vivtenis sin per fiŝkaptado kaj perloĉasado. Tiam ĉe Jangmejĉi, parto de la maro proksime al Hepu, estis perlo, kiu eligis brilan lumon en ĉiu nokto. Dank' al ĝia lumo, fiŝŝipoj, kiuj perdis orientiĝon, eliris el densa nebulo kaj sekure revenis hejmen. Je la montriĝo de ĝia lumo ŝtormo ĉesis, furiozantaj ondoj kvietiĝis kaj dronontaj ŝipoj eldanĝeriĝis. Tial la fiŝistoj tre amis la perlon, rigardante ĝin kiel patronon de la loko. Dum sia fiŝkaptado ili ofte kantis: Ĉe sunleviĝo sur mara spaco Kuŝas ovrita konk' por sunumo Kun sankta perlo, magia lumo – Por la fiŝistoj feliĉ' kaj paco. Ĉe la bordo de la maro vivis maljuna fiŝisto kun sia familio. De pluraj generacioj ili sin vivtenis per fiŝkaptado kaj perloĉasado. La fiŝisto fiŝadis sur la maro de sia infaneco kaj fariĝis tiel sperta kaj lerta, ke li povis kuŝi sur akvo plurajn tagojn kaj subakviĝi plurajn horojn. Jen li fiŝis per hoko aŭ reto surboate, jen li kolektis ostrojn kaj perlokonkojn subakve. Li bone sciis, kie staras rifoj, kie svarmas fiŝoj, kie multas perlokonkoj kaj kie la akvo estas profunda. Foje, li kaptis grandan perlokonkon. Malferminte ĝin li trovis grandan perlon brilan, ke li, metinte ĝin sur la tablon, ne plu bezonis lampon nokte, kiam li riparis reton. Poste la perlo estis trompe aĉetita de fikomercisto per kelke da litroj da rizo. Tiu siavice vendis ĝin al perlokomercisto en la gubernia urbo de Hepu kaj gajnis per tio cent taelojn da arĝento. La perlokomercisto vendis ĝin al guberniestro je prezo de 400 taeloj da arĝento. Delonge la guberniestro intencis kolekti bonkvalitajn perlojn por la imperiestro, por akiri lian favoron. Ricevinte la perlon li tre ĝojis kaj tuj skribis raporton al la imperiestro, en kiu li fanfaronis, ke la perlo povas evitigi atencon de diversaj armiloj, preventi katastrofojn kaj garantii pacon. Poste li sendis sian fidelan subulon porti la raporton kaj la perlon al la ĉefurbo. Ricevinte la perlon kaj leginte la raporton de la guberniestro la imperiestro tre ĝojis. La perlo aparte plaĉis al princino, kiu tiam preparis sin por edziniĝi. Ŝi petis de la patro la perlon por ornami sian kronon kaj deziris pli da perloj por sia doto. La imperiestro pensis, ke tiaj bonkvalitaj perloj certe ne mankas al Hepu, kiu estas fama tra la mondo pro siaj perloj. Por informiĝi pri tio li sendis korteganon al la loko. Baldaŭ venis de la sendito raporto, ke ĉe la maro Bajlong oni povas facile kolekti plenkorbon da perlokonkoj dum malpli ol duontago, kaj la perloj de Jangmejĉi superas la aliajn kaj kvalite kaj kvante. Li aparte menciis magian perlon brilantan en nokto. (Daŭrigota)
|
|
|