• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-02 10:45:37    
Haier internacie (foto)

cri

Haier estas fama marko en Ĉinio kaj ankaŭ unu el la sukcesintaj entreprenoj de hejmaj elektraj aparatoj. La Kompanio (Grupo) Haier produktas fridujon, klimatizilon, lavmashinon, poŝtelefonon k.a. Pro sia granda atento al la kvalito de siaj varoj kaj merkata bezono, ĝi fariĝis simbolo de bonkvalitaj varoj de Ĉinio. Sukcesinte, ĝi ekokupas sin ankaŭ per financo, biofarmacio, dombieno kaj aliaj, kaj ekmontras sin en la internacia merkato. En 2001 ĝia totala komerca valoro superis 60.2 miliardojn da juanoj, el kiuj 14% estas ĝia eksterlanda komerca valoro. Ĝi jam fondis 13 fabrikojn en Usono, Italio, Maroko kaj aliaj lokoj. En la tuta mondo 40800 komercejoj vendas ĝiajn varojn. La uzantoj de Haier-aparatoj troviĝas en 160 landoj kaj regionoj. Kial tiu malgranda fabriko de Qingdao, kies deficito estis 1.47 milionoj da juanoj, fariĝis mondfama entrepreno, kiu produktas 42 specojn da varoj kun 8600 normaj dimensioj.

Malfermi merkaton laŭ bezono de klientoj

Haier ĉiam observas la principon en sia produktado, t.e. la bezono de konsumantoj estas ĝia merkato. En 2001 Shanhajo decidis liveri elektron je malsamaj prezoj en malsamaj horoj, t.e. nokte la elektra prezo duoniĝos. Haier tuj projektis tempo-difinan aranĝajhon por siaj elektraj akvovarmigiloj, kiuj povas varmigi akvon nokte por taga uzado. Post tio en nur du monatoj ĝia vendokvanto de elektraj akvovarmigiloj duoblighis. Malfermi sian merkaton laŭ bezono de uzantoj estas ĝia postulo al ĝi mem.

Nova varo post 17 horoj

Koncerne ĝian rapidecon, oni ofte citas ĝian jenan historion. Februare de 2001 en la jarkunveno de direktoroj de Haier-komercejoj de la tuta mondo, prezidanto de ĝia usona kompanio Mike diris, ke kvankam la glaciigaj ŝrankoj de Haier havas grandan debiton en Usono, tamen la tradiciaj ŝrankoj estas profundaj, kio malfaciligas elprenon de objektoj. Li proponis fari novan ŝrankon malfermeblan supre kun tirkesto malsupre. Informiĝinte pri tio, projektisto senprokraste petis laborejon sin prepari, ĝuste kiam oni ankoraŭ ne forlasis la kunvenejon. Survoje al la fabriko, en automobilo oni jam plenumis la projekton. En tiu tago la projektistoj kaj laboristoj laboris la tutan nokton kaj en la 2-a horo frumatene de la sekvanta tago specimeno de la nova ŝranko estis farita. La kunveno estis surprizita, vidinte la novan ŝrankon.

En la sama tago plurlandaj komercistoj komencis mendi tian ŝrankon kun la nomo Mike. Nun tiuj ŝrankoj estas vendataj ekskluzive de usona komercisto. Ili konsistigas 40% de la samspecaj varoj en la usona merkato.

Mendi apartan fridujon

Dekoraciante sian domon, s-ro Qi Sijia kaj lia edzino volis havi fridujon kun fono de lazura ĉielo kaj blankaj nuboj. Ili provis sendi sian mendilon al TTT-ejo de la Kompanio (Grupo) Haier. Post dekkelkaj tagoj ili ricevis la deziratan fridujon.

En tiuj dekkelkaj tagoj Haier spertis severan provadon. Antaŭe ĝi ne povis produkti tian apartan fridujon, sed en 1999 ĝi faris reformadon de materia interŝanĝo kaj ekhavis tiun eblecon. Sur la retpaĝoj de Haier, ĉiuj sekcioj de la kompanio samtempe rimarkis la mendilon de Qi Sijia kaj ĝiaj kolegoj de la tuta mondo tuj informiĝis pri la bezono de Haier. Japana kompanio memvole projektis por ĝi la bezonatan ŝtalplaton kaj en nur kelkaj tagoj transportis per aviadilo la bezonatan ŝtalplaton de Japanio al Qingdao, kaj la produktokosto levighis nur je cent juanoj.

Zhang Ruimin, ĉefa ekzekutiva oficisto de la Kompanio (Grupo) Haier, diris plurfoje, ke Haier povas elfari eĉ triangulan fridujon, nur se oni deziras ĝin. Kiel eble plej rapide kontentigi la bezonon de la uzantoj estas granda movforto por ĝia disvolviĝo.

8 strukturaj reguligoj en unu jaro

Enirinte en la internacian merkaton, Haier faris kompletan reguligon kaj reformon de sia interna administrado kaj strukturo por bezono de la internaciiĝo. Zhang diris: "Nia strukturo spertis 8 reguligojn en 2001."

Ĝia Dua Fabriko de Fridujoj antaŭe havis 6 administrajn rangojn, t.e. fabrikestro, vicfabrikestro pri produktado, labordividisto, laborejestro, grupestro kaj laboristo, kiuj nun reduktiĝis en 2 rangojn -- la direktoro rekte gvidas la laboristojn; antaŭe estis 23 administrantoj, sed nun nur 9. Antaŭ la reguligado la produktaj procedoj estis komplikaj, sed nun la laboristoj pli proksimiĝis al la merkata bezono kaj ĉiu laboristo devas senpere atenti la merkatan bezonon, kiel praktikas nun multaj europaj kaj amerikaj entreprenoj.

Por fari varojn mondfamaj

Haier montris la nocion "kolekto de mono, intelekto kaj kulturaj ecoj por starigi mondfaman markon". Zhang Ruimin diris: "La internaciiĝo de Haier signifas, ke ĉiuj niaj laboroj kaj normoj, inkl. de tiuj pri kvalito kaj financo, devas alkonformiĝi al la internaciaj, tamen tio ne estas nia celo. Nia celo estas fari Haier internacia."