La ĉina skribolingvo estas ideografia. Ĝi havas historion de ĉirkaŭ 6 000 jaroj kaj estas unu el la plej antikvaj skribolingvoj de la mondo. Kiel kaj kiam ĝi naskiĝis? Tiu demando interesas multajn homojn.
Legendo diras, ke Cang Jie, historiisto en la tempo de Huangdi, prapatro de la ĉina nacio, kreis la plej fruajn hieroglifojn por noti historiajn okazaĵojn, inspirite de la piedsignoj de birdoj kaj bestoj. Sendube tiu diro estas nur legendo. Kredebla estas tio ke dum la evoluado de la ĉina skribolingvo, iuj personoj ludis gravegan rolon, kaj Cang Jie estis unu el ili.
Post la leviĝo de la moderna arkeologio en Ĉinio, oni trovis en la pasinta duonjarcento materialojn koncernantajn la originon de la ĉina skribolingvo. La unua kategorio da materialoj estis hieroglifoj de la primitiva socio. Hieroglifoj estis plejparte gravuritaj aŭ pentritaj sur fajencaĵoj, kaj la aliaj estis sur skapoloj aŭ testudaj ŝeloj. Ili estis trovitaj kiel la plej fruaj, antaŭ 7 000-8 000 jaroj. La dua kategorio konsistas el geometriaj figuroj sur grandaperturaj fajencaj ujoj de antaŭ proksimume 5 000 jaroj. Parto de la fakuloj rigardis ilin kiel rudimentan skribolingvon, dum la aliaj ne. Tamen oni almenaŭ povas rigardi ilin kiel rudimenton de la primitiva skribolingvo, ĉar parto el ili aperis plurfoje sur objektoj trovitaj en diversaj lokoj.
Dum longa periodo la ĉinaj ideografiaĵoj iom post iom ŝanĝiĝis de bildeco al skribostrekoj, de figursimileco al signo, kaj de komplikeco al simpliĝo.
Pro manko de elokventaj arkeologiaj materialoj oni ne povas certiĝi pri la dato de la formiĝo de la ĉina skribolingvo. Oni povas nur konjekti la daton de la formiĝo de ĝia kompleta sistemo laŭ la nivelo de ĝia disvolviĝo en la posta periodo de Shang-dinastio. La skribolingvo en tiu periodo povis perfekte noti la parolan lingvon. Laŭ antikva ĉina literaturo Shang Shu, la formiĝo de la perfekta sistemo de la ĉina skribolingvo datiĝis eble en la 17-a jarcento antaŭ nia erao.
Ĉinaj ideografiaĵoj estas skribitaj kvadratforme. Tio estas esence malsama ol grafisma skribolingvo. Ili prezentas ideon tute dank' al siaj ideosignoj, kaj la prononcaj signoj mem estas ankaŭ ideografiaĵoj, tial la ĉina skribolingvo kompreneble apartenas al la sistemo de ideografio, kvankam plimulto el ili portas sonsignojn.
Ĉinaj ideografiaĵoj estas multnombraj. En Kangxi-vortaro eldonita de Qing-dinastio troviĝas pli ol 47 000 ideografiaĵoj, inter kiuj 3 000 estas ofte uzataj. Kompare kun la grafisma skribolingvo, la ĉinaj ideografiaĵoj estas vere malfacilaj en skribado kaj memorado. Ĉar:
1. Ili estas komplikaj en formo. Plej multaj el ili estas multstrekaj, kaj ĉiu el ili havas meznombre 11-12 strekojn, kelkaj eĉ pli ol 30, nur malmultaj malpli ol 5 strektojn.
2. Rigardate kiel unu tuto, la ĉinaj ideografiaĵoj ne povas prezenti ĝustan prononcon. Multaj el ili, kvankam portantaj prononcajn signojn, tamen montras nur proksimumajn prononcojn. Kaj kelkaj el ili kun samaj prononcaj signoj legiĝas tute malsame.
3. En la ĉina lingvo, ideografiaĵoj ne ĉiam prezentas vorton, kaj vorto povas konsisti el unu aŭ pluraj ideografiaĵoj. Unu ideografiaĵo prezentas unu silabon. Sed multaj ĉinaj modernaj vortoj havas du aŭ pli ol du silabojn.
4. Multaj ideografiaĵoj estas samprononcaj. Kiel ekzemple inter ili almenaŭ 85 estas legataj kiel "li" kaj 140 kiel "Yi".
Por faciligi la skribadon de ĉinaj ideografiaĵoj, oni faras reformadon. Nun oni jam simpligis pli ol 2 000 ideografiaĵojn.
La ĉinaj ideogramoj kvankam estas malfacilaj, tamen povas esti bele skribitaj. Ĉinoj kreis arton de la skribado---kaligrafion.
|