• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-25 15:34:57    
Pavo flugas sudorienten

CRI
Kara leganto, oportunige al la programera aranĝo en la reto, ni dividas la tradukon de la menciita longa poemo el la Muzika Institucio en du partojn, titolitajn respektive "Pavo Flugas Sudorienten" kaj "Edzino de Jiao Zhongqing". Bonvole legu, laǔ via plaĉo, la unuan parton:
La pavo flugas sudorienten,
turnante l' kapon nordokcidenten.
"Nur 13-jara mi teksi povis,
kaj 14-jara fasoni provis,
mi harpis jam en 15-a jaro,
mi lertis poste en versofaro.
Mi 16-jara edzinis al vi,
pro tristo devis la kapo kalvi.
Vi servis kiel prefekto bona,
fidela estis vi, kaj sindona.
Ĉe kokeriko mi tekson faris,
tagnokte ĉiam ripoz' rivalis.
5 ruloj en 3 tagoj finite,
laǔ bopatrino tre malrapide.
Ne mi tro lantis, sed ŝi ĉikanis,
la bofilina klopodo vanis.
Mi ne kapablas sub ŝi treniĝi,
jam ne utilon mi povas splisi.
La bopatrino mem diru ĉion,
mi mem akceptu la repudion!"
La edzo aǔdis la vortojn mute
kaj iris al la patrin' abrupte:
"Malbonan sorton mi ĉiam trafas.
Feliĉe, mi la edzinon havas.
Nin ligas samaj kusen' kaj mato;
ĝismorte regu la amrilato.
3 jaroj pasis en vivo kuna,
sed kiel daǔro la palpebruma.
Ŝi virtas, ĉe ŝi nenio aĉas,
sed kial ŝi nur al vi malplaĉas?"
Patrino diris al la prefekto:
"Vin regas stulto, rigid', neglekto!
La ino tute kapricas, mavas,
malobeemon ŝi ĉiam pavas.
Min antaǔ longe kaptis kolero.
Aǔdace paŝas vi al libero!
Proksime loĝas knabino bela,
Qin Lofu -- ŝia nomo miela.
Kaj ŝi ne povas el dom' koketi.
Mi pretas por vi la manon peti.
Forpelu tuj la edzinon nunan,
ke ŝi ne fuŝu la vivon kunan!"
La filo sin sur genuojn ĵetis,
rampante al la patrino, petis:
"Se devas for la edzin' el korto,
mi restos sola de nun ĝis morto!"
Patrino aǔdis la filan preĝon,
ŝi tuj eksplodis, kaj pugnis seĝon:
"Idaĉo, kio! Aǔdace krii!
Por la perversa ino defii!
Mi rompis kun ŝi, jam ĉio vana.
Nu, bone aǔdu! Ci, ba, ĉikana!"
Li turnis sin de l' patrin' salute
kaj venis sian dormĉambron mute.
L' edzinon karan li alparolis,
sed li tuj ĝemis, singulte ploris:
"Vin peli, mi ja ne volas, vere.
Sed panjo trudis, ho ve, severe!
Bonvolu elen, mi kore petas!
Mi al laboro, sed vin mi kredas.
Mi iros al vi post la laboro,
kaj ni revenos en luna horo.
Jam trankviliĝu, kaj ne tumultu,
la vortojn miajn bone aǔskultu!"
L' edzino diris al li kun ĝemo:
"Ne ĝenu vin, ho, por la reveno!
Mi venis vintre al vi edzine,
kaj panjo mia larmis senfine.
Laǔ bopatrino mi ĉion faris,
mi ne arbitris kaj ne eraris.
Laboris ĉiam mi diligente,
mi morte lacis, tute senplende.
Senkulpa mi jam deziris servi
al bopatrin' kaj bonon konservi.
Sed fine ŝi min elpeli volas!
Al kio nun revenig' valoras?
Mi havas jakon broditan bele.
En nokto ĝi ja brilas juvele.
Moskitvualon el silka tulo
kun sak' parfuma en la angulo;
70 malgrandaj kaj grandaj ŝrankoj
ŝnuritaj silke sur ĉiuj flankoj,
objektoj, gemoj, jadoj interne,
sufiĉas por la vivo eterne.
La posedanto jam tiom aĉas,
do ĉio en la ŝrankoj malplaĉas,
nek taǔgas por la edzino nova,
bonvolu doni al hom' senpova!
Mi lasas ĉion, ke vi forgesu
neniam, kaj la koro ne pezu!"
Jam nun aǔroris ĉe kokeriko.
L' edzino levis sin por eligo.
Brodita vesto kaj jup' jam pretis,
laǔorde ĉion nun ŝi surmetis:
La ŝuoj silkaj tre bone sidis,
surkape pingloj glimante ridis,
la zono fluis, lumis juveloj,
kaj ringoj brilis ĉe la oreloj.
La fingroj mincaj, ebure blankaj,
rubenaj lipoj, pure senmankaj.
Jen bel' ĉiela, ja senkompare.
Ŝi paŝis milde, mute, amare
por adiaǔi en la salonon,
sed bopatrino ne lasis sonon.
"Mi nur filinis en infanaĝo,
nenion donis povra vilaĝo,
malriĉa domo, mi do malklera.
Mi trafis nun al hejmo nobela.
Ja honto: al vi mi kaǔzas mornon
malgraǔ ke multe vi donis monon.
Adiaǔ! Servi mi jam ne povos.
La mastrumado al vi sin ŝovos."
Ŝi turnis sin al la bofratino
kaj larmoj tiam perlis sen fino.
"Ho franjo, franjo, kiam mi venis,
vi, nur knabin', ŝanceliĝe trenis
la paŝojn. Sed nun, vi je mi altas.
Adiaǔ! Vortoj jam nun resaltas:
Ho, bone zorgu vian patrinon,
kaj ne forgesu la propran sinon
do, sane fartu, ne tro petolu!
Mi iras, kara, kaj nun ne ploru!"
Ŝi nun eliris; ĉaro atendis.
Survoje larmoj ĉiam torentis.
Antaǔe la prefekta ĉevalo,
ruliĝis sekve l' edzina ĉaro.
La edzo saltis nun de la selo,
kaj flustris tuj al ŝia orelo:
"Mi amas vin, la ĉiel' atestu!
Portempe iru, trankvila restu!
Mi devas hasti al la laboro.
Mi ĵuras nun je mia honoro!"
L' edzino diris al li angore:
"Mi dankas vin pro la am' elkore.
Se en memor' vi povas min teni,
bonvolu poste al mi alveni!
Do restu firma kiel la roko,
kaj mi, elasta herbo sur loko.
Mi havas furiozeman fraton,
mi ne eltenus la turmentadon."
Senĉese larmis la ama paro;
kaj regis sombr', dolor', amaro.