|
 |
(GMT+08:00)
2004-08-31 19:45:56
|
 |
Ŝako; La Porkoj.
cri
Karaj amikoj, nun ni invitas vin apreci kelkajn Esperantajn kantojn el la kompaktdisko Ŝako La Porkoj. Pablo Ciancio: drumoj. Salvador Agustoni: basgitaro. Ignacio Mendizabal: gitaroj. Alejandro Cossavella: voĉoj ( kaj akustika gistaro en Jen kaj La mesaĝoj sekretaj). Ĉiuj kantoj estas komponitaj de la Porkoj mem escepte de la du akustikaj, kiuj, kiel la tekstoj, estas originale verkitaj de Alejandro Cossavella. La surbendigoj okazis en la sonstudio Antara (Bariloche, Patagonio, Argentino) fare de sonreĝisoro Alejandro Fatur. Nun bonvole aŭskultu la kanton: Hieroglifoj. Arlekenoj, maskobaloj, astronomoj, piramidoj, gejŝokanto, Flughaveno, ĵurnalistoj, kafeino, malplimultoj, entreprenoj, savozonoj, Energio, marionetoj, kamentuboj, tribunaloj, hundinidoj. Aviadilo senpilota Ĉu vi ŝatus stiri ĝin? / 3'28" Jen estas la kanto: Kia Nokto. Dancu, dancu karulino, kaj forgesu ĉian zorgon Revoj buntaj en la lito kvazaŭ estus rito svarmas Ĉiufoje sopirataj kaviaro kaj ĉampano Kia nokto! Ho ve! Ĉu vi amas min? /2'58" Nun estas la kanto: La Ŝaman' Kie estas vi? Kie estas vi? Se vi estas ie, kriu jes Kiu estas vi? Kiu estas vi? Se vi estas iu, kriu jes La ŝaman', la ŝaman' diris al mi! Kio estas ĝi? Kio estas ĝi? Se vi serĉas ion, trovu ĝin Kia estas ŝi? Kia estas ŝi? Se ŝi estas tia, amu ŝin. /3'14" Nun bonvole aŭskultu la kanton: La mesaĝoj Sekretaj Ekzotikan mediumon noktomeza mutacio kaptis Tute ne preta, tute ne preta Li rapidis al fridujo sed vane, ĝi estis malplena, Jam de longe, jam de longe En lingvo internacia li aŭskultis la mesaĝojn sekretajn Tute ne preta, tute ne preta Ekzotika mediumo Eble vi perdis ion gravan Faru kurson Kaj aliaĝu al UEA /1,35"
|
|
|