|
|
(GMT+08:00)
2004-09-14 19:17:00
|
|
Labor-plano de UEA (2)
cri
2-a agad-kampo: INSTRUADO Instruado signifas atingi, ke lerniloj kaj lern-okazoj -- inkluzive de Esperanto-renkontiĝoj -- estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj. Necesas koncepti la esperantistiĝon kiel daŭran procezon, kiu ne finiĝas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejniĝu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, ĉu ekster- ĉu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaĵojn de Esperanto-instruado, kunlige al la perado de interlingvistikaj kaj esperantologiaj scioj, de scioj pri ĝia lingvokomunumo kaj ĝiaj kulturo, tradicioj kaj historio. Ĉiuj kursgvidantoj dediĉu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; laŭeble oni ankaŭ proponu konkretan daŭrigan kurson. En la planado de renkontiĝoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retpoŝte. Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado pri la fenomeno Esperanto tutmonde. Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al instruado pri la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj. Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado pri Esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo. 3-a agad-kampo: UTILIGADO Utiligado signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo. Necesas transiri de la nuna situacio al vastaskala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo. La celoj povas esti plej variaj, de scienca informiĝo al komerco. Fakaj asocioj iĝu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj, kaj en Interreto. Estu emfazo pri interkulturaj utiligoj kaj pri utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj. 1-a agad-direkto: PROFESIIĜO Profesiiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, ĵurnalistoj, instruistoj kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio. Ĉi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigata. Gravas taŭga apogo de la asocio (precipe de ĝiaj propraj profesiuloj) al ĉi tiuj fakuloj, por ke ili engagiĝu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco. Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartiĝu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en ĉi tiu plano. Indas ankaŭ starigi sistemon de aktivula trejnado pri temoj kiel organiza mastrumado, projektplanado, publikaj rilatoj, informado kaj varbado, monakirado, teama kunlaborado,... Atentinda kaj subteninda estas plua evoluo de profesiaj esperantistaj organizaĵoj kaj ties kunlaborigo konforme al la celoj de ĉi tiu plano. La nocio "profesiiĝo" havas implicojn por la tri agad-kampoj: En la kampo "informado", tio signifas unuavice la ellaboron de dece taŭga informmaterialo. Ĝi ankaŭ signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, la nacian kaj internacian kunordigadon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj agadoj, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj en tiuj kampoj. En la kampo "instruado", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instruista trejnado, perfektigo kaj ekzamenado, kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezent-rimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupiĝu pri instruado en profesiaj kondiĉoj. En la kampo "utiligado", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam ĝi estos utila ankaŭ por atingi ĉiuspecajn celojn de la homa vivo.
|
|
|