• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-22 14:46:28    
Poemoj el Familio Cao

CRI
La familio Cao temas pri Cao Cao (155—220) kaj liaj du filoj Cao Pi (187—226) kaj Cao Zhi (192—232). La patro estis politikisto, militisto kaj poeto. Komence li servis al la dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.) kaj subigis insurekcion de la Flava Tuko. Poste li pli kaj pli grandigis la forton de sia armeo kaj okupis multajn lokojn. Fine li unuigis la nordan regionon de Ĉinio. Dume li verkis multajn poemojn por priskribi militan scenon, aǔ esprimi filozofian penson, aǔ ellasi apartan senton. Li sin karakterizis per, unuflanke, suspektemo kaj, aliflanke, granda amo al talento. Jen fama peco el liaj poemoj pri tia amo:
Kantu kun vintas' plenplena!
Kiom homa vivo kurtas?
Kiel eta ros' matena,
baldaǔ for – amaro multas.
Kanto alte nun sonoras.
Koro flamas jam sen fino.
Kion fari, se doloras?
Helpas nur la bona vino.
Blua vesto kovras kleron,
al talentoj mi sopiras;
mi elportas la suferon,
sed la koro nur suspiras.
Cervoj krias kuniĝante,
pro la vid' de abrotanoj.
Jen liutoj vibras kante,
ĉe mi svarmu samcerbanoj.
Ho, vi, luno hela, klara,
kiam vi moviĝi ĉesos?
Ve, vi, koro tre amara,
ĉiam, ĉiam al mi pezos?
Se vi venos tra la pado,
por almenaǔ min saluti,
ĉe mi estos festenado
por la amon kune ŝuti.
Luno brila, steloj pokaj;
serĉe pigoj suden flugas,
ŝvebe ĉirkaǔ arboj lokaj:
Kiu branĉo nun pli sukas?
Alton mont' ne abomenas,
maro amas la profundon;
l' eminenta nutron tenas,
kaptas ĉies koran fundon.
Efektive, li tre amis talentulojn kaj varbis kapablajn homojn, ignorante kaston, kaj ĉi tio helpis al li ne nur kateni la povon de tiranoj kaj potencigi centralizismon, sed ankaǔ konduki agraran reformadon kaj akvoutiligan konstruadon. Dank' al tio evoluis kaj agrikulturo kaj ekonomio kaj la socio en la regiono, de li regata. Kaj ĉio metis solidan bazon por tio, ke en la jaro 220 de nia erao lia filo Cao Pi povu fondi la regnon Wei.
En la jaro 207, Cao Cao faris nordan ekspedicion, sed tio kaǔzis mizeron al lokanoj. Kaj tion Cao Pi, la 1-a filo de Cao Cao, vidis propraokule. Cao Pi tre kompatis suferantajn popolanojn, versante en la nomo de iu virino, kies edzo ne revenis post milito:
Malvarmo regas, la aǔtuna vento bruas,
dum herboj kaj arbbranĉoj sin mizere skuas.
hirundoj kaj sovaĝanseroj suden fluas.
Sopiro min rostadas pro vi en la foro,
kaj certe vin turmentas nostalgi-angoro.
Sed kial restas vi, sen mia am-konsolo?
Soleco min torturas, la ĉambro malplenas,
kaj vin mi ne forgesas, sin la tagoj trenas,
diurne larmajn perlojn la vesto subtenas.
Senvole plukas mi la mutiĝintan liron,
zumante kanton kaj ellasante suspiron,
ne atentante ĉe la lit' hellunan brilon.
En nokto senfine eĉ la steloj rigidas,
Bovist' kaj Teksistin' lontane sin revidas.
Ho ve, kial la sorto ĉiam min perfidas!
(En la antikveco ĉinoj nomis Bovisto la ekvatoran konstelacion Aglo kaj Teksistino la nordan konstelacion Liro kaj eĉ ŝpinis legendon pri tragedio de amo inter ili, la bovisto kiu origine estis vilaĝa junulo sur la tero kaj teksistino kiu avataris el ĉiela palaco.)
En la jaro 192, la edzino de Cao Cao naskis la 3-an filon. Jen Cao Zhi. Laǔdire en la aĝo de 10 jaroj li jam povis verki poemojn, traktatojn, komentojn kaj eseojn. Lia kapablo vekis envion de la plej aĝa frato Cao Pi, tiom pli post kiam ilia patro tiel dorlotis la plej junan filon pro ties genio, ke li pretis heredigi kontraǔtradicie la kronon al tiu fileto. Fine, en la jaro de la morto de la patro, Cao Pi kaptis la regpotencon, fondis la regnon Wei kaj sin titolis Wendi. Eĉ la surtroniĝo ne forigis lian envion, kiu anstataǔe fariĝis ankoraǔ pli forta, kuntrenante suspekton pri imagata puĉo de Cao Zhi. Foje li venigis la genian fraton en la kortegon kaj, misuzante la reĝecon, ediktis, ke tiu plenumu 6-versan poemon en 7 paŝoj; alie oni tiun kondamnos al morto, se tiu ne sukcesos. Ek! Kaj,
Oni fazeolojn nun kuiras,
kaj paston kaj sukon ja deziras.
Brulas sub la pot' iliaj tigoj,
tiuj grajnoj en la uj' vespiras:
"Kial la torturo haste iras,
se ni venis el samaj radikoj?"
Ruĝiĝis la vizaĝo de la reĝo pro honto. Kaj, ekster lia atendo, lia absurda ago naskis idiomaĵon "Seppaŝa talento". Ho, eĉ 14-paŝan talenton mi ne havas! Fine bonvolu legi poemon de la "seppaŝa" geniulo, titolitan "Kanto pri Pasero en Kampo" kaj tradukitan de la karmemora veterano Saint Jules Zee (Xu Shengyue):
Fajfanta vento taǔzas altajn arbojn,
kaj ondojn ĉiam levas vasta maro:
Se akra spad' ne estas en la mano,
helpon atentas vane amikaro.
Jen heĝ-pasero, nizon ekvidante,
malvole ĵetas sin en birdoreton.
La birdkaptisto ĝojas pri l' kaptaĵo,
sed juna hom' kompatas la birdeton,
eltiras spadon kaj la reton frapas.
Tuj la pasero el la ret' eskapas.
Ĝi flugas rekte en ĉiel-lazuron,
kaj redescendas danki la junulon.