• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-23 15:34:35    
Idiomaĵoj en la ĉina lingvo

cri

La idiomaĵo, kiel specifa lingva strukturo, troviĝas preskaŭ en ĉiuj lingvoj. En la okcidentaj lingvoj estas multaj idiomaĵoj devenantaj el la helena mitologio. Eĉ en la artefarita lingvo Esperanto troviĝas esprimoj "kabei" kaj "krokodili", kiuj ludas la rolon de idiomaĵoj.

Do la formado kaj aplikado de idiomaĵoj ja estas tre ordinara lingva fenomeno, kaj verŝajne la fakto, ke en la ĉina lingvo sin trovas idiomaĵoj, ne estas mirinda afero nek traktinda en speciala artikolo. Sed indas mencii, ke kompare kun la idiomaĵoj en aliaj lingvoj, la ĉinaj idiomaĵoj ja havas siajn notindajn trajtojn. Unue, ilia nombro estas granda, en iu plena vortaro de ĉinaj idiomaĵoj kolektiĝas entute pli ol tridek mil idiomaĵoj. Tio estas nekomparebla por aliaj lingvoj. Due, ilia enhavo estas tre ampleksa kaj riĉa. Ĉinio havas longan historion kaj antikvan kulturon, kaj ĝuste sur tia historia fono kaj el tia kultura grundo kreskis la ĉinaj idiomaĵoj. Ili estas vere diverskoloraj kaj riĉsencaj. Trie, ili estas faritaj el tre konciza lingvaĵo kaj enhavas profundan signifon. Sekve, ili jam fariĝis konsistiga parto de la ĉina lingvo kaj aplikiĝas en la ĉiutaga vivo de la popolo. Estas fakto, ke ĉinoj ŝatas apliki idiomaĵojn en verkado aŭ parolado, ĉar apliki idiomaĵojn estas tre oportune pro ilia preteco, kaj per idiomaĵoj oni esprimas sian ideon tre trafe kaj sprite, kaj la ideo esprimita povas esti pli facile kaj ĝuste komprenata.

Pli ol 90% de la ĉinaj idiomaĵoj konsistas ĉiu el kvar ideogramoj, ĉar la plej fruaj idiomaĵoj devenis el la antikva poemaro "Ŝi Jing", kaj preskaŭ ĉiuj poemoj en ĝi estis faritaj el frazoj de kvar ideogramoj; krome, por la ĉinlingvanoj, kvarsilabaj frazoj (ĉar ĉiu ideogramo estas unusilaba) estas tre flue legeblaj aŭ paroleblaj. Troviĝas ankaŭ idiomaĵoj el du, tri aŭ pli ol kvar ideogramoj, tamen, ili estas malmultaj.

El la duideogramaj idiomaĵoj, la plej ofte uzata estas la idiomaĵo maodun. Mao estas lanco kaj dun --- ŝildo. Tiu idiomaĵo formiĝis el antikva fablo: Estis homo, kiu vendis lancojn kaj ŝildojn samtempe. Li unue fanfarone laŭdis sian ŝildon, ke ĝi estas plej fortika kaj netrapikebla por ajna armilo. Poste li laŭdis sian lancon, ke ĝi estas plej akra kaj povas trapiki ajnan objekton. Iu apudstaranto lin demandis: "Se oni piku vian ŝildon per via lanco, kio okazos?" La vendisto nenion povis respondi. La vortoj lanco (mao) kaj ŝildo (dun) el tiu fablo estis poste kunmetitaj kaj fariĝis idiomaĵoj por esprimi la sencon de kontraŭdiro. Tiu idiomaĵo estis tiel ofte aplikata en la ĉina lingvo, ke ĝi jam fariĝis ordinara vorto en la ĉiutaga vivo, eĉ multaj ĉinoj ne plu konscias, ke ĝi fakte estas idiomaĵo kreita el antikva fablo.

Ĉinio posedas mirinde ampleksan stokon da antikva literaturo. El ĝi sin trovas klasikaĵo, poezio, disertacio, eseo, novelo kaj alispeca beletraĵo. Tiuj grandkvantaj verkaĵoj provizis la ĉinan lingvon per belaj idiomaĵoj.

La supre menciita "Ŝi Jing" estas la plej antikva kolekto de poemoj kaj kantoj kompilita en la periodo de "Printempo kaj Aŭtuno" 1 (770-476 a.K.). La nombro de idiomaĵoj ĉerpitaj el tiu poemaro estas pli ol kvindek. Unu el la plej multe uzataj estas la jena: "Ŝnuru firme la fenestrojn kaj pordojn antaŭ ol pluvi". Oni uzas ĝin por esprimi la ideon, ke oni faru preparon antaŭ ol io eventuale okazos.

Iuj idiomaĵoj devenas el la paroloj de la granda pensulo Konfuceo (551-479 a.K.). Li estis respektata kiel sanktulo de la ĉina popolo kaj "Analektoj de Konfuceo" estis klasikaĵo nepre legata de ĉinaj kleruloj de ĉiuj generacioj. Liaj diroj estis ofte cititaj kiel aforismoj kaj sekve fariĝis idiomaĵoj. Ekz., la idiomaĵo "kion vi mem ne volas, ne trudu al aliaj" estis el la buŝo de tiu granda pensulo. Tiu diro, kiu plene montris lian homamon, estas vere instrua. Kaj tiaj aforisme sencaj idiomaĵoj abundas en la ĉina lingvo. Ekz., ni havas la idiomaĵon: "Bona medikamento maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango; sincera admono malplaĉa al la oreloj, sed utila al konduto."

Alia granda antikva pensulo Mengzi (372-289 a.K.), adepto de Konfuceo, tre lertis en elokventa argumentado kaj ĉiam uzis sagacajn metaforojn en sia argumento por konvinki la interparolanton. Ekz., li metafore diris, ke iu grimpis sur arbon por kapti fiŝon, per tio li argumentis, ke oni ne povas atingi sian celon per erara rimedo. Aliokaze li metaforis: "Oni intencas estingi fajron de ĉaro da ligno nur per glaso da akvo." Per tio li sugestis, ke oni ne povas fari ion per nesufiĉa forto. Tiuj de li elpensitaj metaforoj estas tre figuraj kaj trafaj, kaj sekve fariĝis idiomaĵoj ŝatataj de la popolo.

Multaj idiomaĵoj estas faritaj surbaze de historiaj eventoj. Ekz., la idiomaĵo "Por kulpigi aliulon, oni ĉiam trovos pretekston" devenas el la evento okazinta en la periodo de "Printempo kaj Aŭtuno": En Jin-regno, post la morto de la reĝo, iu kortegano sinsekve mortigis du kronprincojn por surtronigi alian. Sed la nova reĝo diris, ke estas danĝere por li havi tian korteganon, kaj intencis mortigi lin. La kortegano konsideris tion maljusta kaj diris al la reĝo antaŭ sia morto:"Se vi volas kulpigi min, ne estas malfacile por vi trovi pretekston." Tiuj signifoplenaj vortoj poste fariĝis idiomaĵo ofte aplikata.

Kiel ekzemplojn de idiomaĵoj origine el legendoj kaj anekdotoj mi citas du interesajn.

Estas antikva legendo: Iu belulino nomata Xiŝi 2ofte sulkigis siajn brovojn pro brusta malsano. Ŝia najbaro, ege malbela junulino nomata Dongŝi 3, trovante, ke sulkigi la brovojn estas bona rimedo por plibeliĝi, do imitis tion laŭ Xiŝi, sed anstataŭ plibeliĝi, ŝi fariĝis eĉ pli malbela. El tiu legendo kreiĝis la idiomaĵo "Dongŝi imitis la sulkigon de brovoj" por montri, ke blinda imitado rezultigas ridindaĵon.

La idiomaĵo "Vulpo profitas de la tigra potenco" originas el fabelo: Foje la tigro volis formanĝi la vulpon. La vulpo trompis la tigron: "La ĉiopova Dio faris min reĝo de bestaro, se vi ne kredas, bonvolu sekvi min kaj rondiri tra la arbaro por propraokule vidi, ĉu la bestoj min timas." La tigro sekvis ĝin kaj vidis, ke vere ĉiuj bestoj forkuris pro timo, vidinte ilin. La tigro, ne konsciinte, ke fakte estis ĝi mem, kiu fortimigis la bestojn, kredis la mensogon de la vulpo. Tiu idiomaĵo estas tiel konata, ke aŭskultante ĝin, oni tuj komprenas, ke ĝi signifas riproĉon al tiu, kiu fiagas dank' al alies potenco.

Ankaŭ el la versaĵoj de famaj poetoj kreiĝis bonkvalitaj idiomaĵoj. Ekz., el la plumo de Du Fu (712-770), elstara poeto de Tang-dinastio (618-907), estis du poeziaj frazoj: "Interne de la ruĝaj pordoj4 putriĝas vino kaj viando pro abundeco, dume sur stratoj kuŝas mortintoj pro frosto." Poste, tiuj du multe recititaj frazoj fariĝis idiomaĵo por speguli la akran kontraston inter riĉeco kaj mizero.

De la periodo de primitiva socio ĝis la nuna tempo, la ¡¡ĉinoj travivis kelkmil jarojn en tiu vasta lando. En la daŭro de tiuj longaj jaroj, la vivsperto akumulita de la ĉina popolo sendube estas tre riĉa. Kaj el tiu diversflanka sperto kreskis multaj signifoplenaj idiomaĵoj. Ekz., la idiomaĵo "Formikejo povas disfaligi la mil-li 5-longan digon", signifas, ke eĉ bagatelaĵo povas kaŭzi katastrofon. La alia idiomaĵo "Longa vojo elprovas forton de ĉevalo; longa tempo --- la koron de najbaro" estas evidente konkludo el profunda observado.

Pro tio, ke la ĉina kulturo estis vaste influita de budaismo, al la ĉina lingvo ne mankas budaismaj vortoj kaj eĉ idiomaĵoj. La idiomaĵo "Kiu ligis la sonorilon, tiu povas ĝin malligi" originas el budaisma rakonto: Iu budaista majstro foje demandis siajn adeptojn: "Kiu povas malligi la sonorilon sur la kolo de tigro?" Neniu respondis. Venis alia majstro kaj respondis: "Tiu, kiu ĉirkaŭligis la sonorilon, povas ĝin malligi." Tiu idiomaĵo aludas, ke kiu kaŭzis la ĝenon, tiu devas ĝin forigi. Foje, s-ro Qian Qiĉen, eksa ĉina ministro por eksteraj aferoj, uzis tiun idiomaĵon, kiam li parolis pri la tiamaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Per tio li konstatis, ke la streĉitaj rilatoj inter la du landoj estas estigitaj de Vaŝingtono kaj sekve devas esti malstreĉitaj de ĝi.

Por fini mian artikolon, mi citas du idiomaĵojn, unu el ili estas "Preni unu kaj forlasi dekmil", tio signifas, ke mi nur prezentis dekkelkajn el tridekmiloj da idiomaĵoj, do, mia prezentado ne estas plena. Sed laŭ alia idiomaĵo "Per rigardo tra la tubo oni povas vidi la makulon de leopardo kaj akiri la impreson pri la besto", mi esperas, ke mi donos al la legantoj la ĝeneralan aspekton de ĉinaj idiomaĵoj malgraŭ la simpleco de mia artikolo.

-------------------

1. "Printempo kaj Aŭtuno" estas la nomo de historia periodo de antikva Ĉinio. En tiu periodo ekzistis multaj regnoj, kiuj interbatalis por gajni hegemonion.

2. Xiŝi estis belulino en antikva Ĉinio.

3. Dongŝi fakte ne ekzistis kaj nur estis pseudonima nomo.

4. Antikve, nur la aristokratoj rajtis posedi domojn kun ruĝaj pordoj, kaj oni uzis "ruĝan pordon" kiel simbolon de potenculoj.

5. Li estas ĉina mezur-unuo por distanco, unu li-o egalas al 500 metroj.