• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-28 20:00:45    
STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001-2010 (1)

cri
AL LINGVA DEMOKRATIO
CEL-DEKLARO DE UEA
UEA celas grupigi la uzantojn de Esperanto, kiuj kunlaboras por ties
progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.
UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la
neŭtrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.
UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu ĝiaj anoj povas
senpere kaj efike kontaktiĝi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aŭ ekonomia identeco, politikaj aŭ religiaj kredoj, kaj simile, kaj pro tio ĝi provizas tiujn servojn, kiuj helpas al ĝiaj anoj orientiĝi kaj engagĝiĝ en la kulturon kaj en la internacian komunikado-fluon, kiuj okazadas pere de Esperanto.
UEA bazas ĉiun sian agadon sur respekto al la homaj rajtoj, al neperforta
paca kunvivado kaj al la vivo-diverseco ĝenerale.
STRATEGIA LABORPLANO DE UEA 2001/2010
Enkonduko
"Al lingva demokratio" estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano
por Universala Esperanto-Asocio dum la jaroj 2001-2010. Reasertante la
validecon de la principoj de la Praga Manifesto, la plano estas sekvanto de la "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo".
Ĝi analizas la agadon por Esperanto laŭ tri agad-kampoj: * informado (konsciigo pri Esperanto kaj pri la aspektoj de internacia komunikado),
* instruado (interkultura instruado de la fenomeno Esperanto),
* utiligado (stabilbaza kaj dinamike evoluanta agado per Esperanto).
La organoj de UEA analizos la ĝisnunan kaj organizos pluan agadon en tiu kadro, invitante kunlaborantajn Esperanto-organizaĵojn fari la samon kaj vastigi la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas gravaj sed problemaj, aŭ pri kiuj ili plej kompetentas.
La plano ankaŭ identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al ĉiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel tri agad-direktoj:
* profesiiĝo,
* plijuniĝo,
* tutmondiĝo.
La plano "Al lingva demokratio" povas servi al ĉiu kunlaboranta
Esperanto-organizaĵo kiel komuna bazo por agado. Ĉiu organizaĵo povas
analizi sian agadon laŭ tiu cĉ kadro. La baza planpropono estas ĝenerala
kaj nur indikas kelkajn ĉefajn gvidliniojn. Ĉiu organizaĵo povas adapti
ĝin al siaj kondiĉoj, tenante laŭeble la ĝeneralan ideon de la plano per atento al la tri agad-kampoj kaj agad-direktoj indikitaj.
Apartaj detalaj laborprogramoj estu faritaj pri la praktikaj paŝoj por la
plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la Estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto. La
Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume ĉiun trian
monaton. La Komitato post la akcepto ĉiun duan jaron dediĉu specialan
atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam
ajn, por respondi al novaj evoluoj, revizii ĝin aŭ nuligi ĝin por alpreni novan planon.
Plano
1-a agad-kampo: INFORMADO
Informado signifas atingi, ke la homoj, kiujn oni volas informi, havu kiel
eble plej ĝustajn ideojn pri Esperanto. La agadkampo ankaŭ celas atenton
al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en kaj ekster la Esperanto-movado. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.
Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al
petantoj), sed plie al aktiva informado, ĉu al la publiko ĝenerala ĉu al pli faka publiko.
Tiucele, UEA plu evoluigos sian informreton pristudante ankaŭ la
informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj kaj
rekomendante al ĉiuj organizaĵoj fari la samon en la koncernaj landoj aŭ
medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por
informado. Oni ankaŭ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por
disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.
Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de daŭra kleriĝado pri Esperanto, ĉu pri la lingvo mem, ĉu pri ĝia nuna lingvokomunumo kaj
ties strukturo, ĉu pri ĝia historio, literaturo, socipolitika signifo aŭ terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj troviĝas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.
Direkte al tutmondiĝo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konsciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikiĝis aŭ estas malforta.
Direkte al plijuniĝo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado. Direkte al profesiiĝo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado pri internacia komunikado kaj pri la rolo de Esperanto.