• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-28 20:08:04    
Labor-plano de UEA (3)

cri
2-a agad-direkto: PLIJUNIĜO
Plijuniĝo signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj ĝiaj
landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa
Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj
movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.
Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn
tiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj.
Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.
3-a agad-direkto: TUTMONDIĜO
Tutmondiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie
Esperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.
Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto- movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la
trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.
LA PLANO DE UEA -- 2003/2005
STRUKTURAJ ELEMENTOJ
Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:
* Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je
ĉiu nivelo.
* Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.
* Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj
gvidorganoj.
FINANCAJ ELEMENTOJ
Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo
de ŝlosilaj projektoj laŭ la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aŭ unuopuloj), per la uzeblaj buĝetaj rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.
UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de
internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias
projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj
kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn
projekto-prezentojn.
La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj
(el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).
La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu
sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.
La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj
subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aŭ kompenson en kazoj de neplenumo.
Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone
reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.
Nepre planindas en ĉiu periodo la agadoj en la sekva periodo.
PLANITAJ AGADOJ en la periodo 2003-2005: