• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-05 19:19:52    
Labor-plano de UEA  (4)

cri
INFORMADO
Pri ĉi tiu agadkampo la rolo de UEA estas komplementa al la rolo de landaj asocioj, lokaj Esperanto-grupoj kaj individuaj esperantistoj. Ĉiuj estas petataj kunlabori laŭ sia kapablo.
* Daŭrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo
kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon
ankaŭ ekster la kongresa periodo.
* Okazigo de la kampanjo "Por pli vasta komunumo" por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj.
* Okazigo de specifaj agadoj en ĉiu mondoparto por firmigi la movadon tie.
Depende de la stato de la movado povos temi pri inform-kampanjoj, kunvenoj, stabiligo de administraj unuoj por la Esperanto-movado en tiu mondo-parto.
* UEA produktu ĝisdatajn profesi-nivelajn informmaterialojn pri Esperanto kaj ĝia movado - kiujn oni povus utiligi por produkti proprajn nacilingvajn informilojn kaj transdoni al ĵurnalistoj, lingvistoj, simplaj interesiĝantoj... - kaj prizorgu ilian disvastigon por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.
* La Estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por
informi lingvistojn kaj ĵurnalistojn.
* UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.
* UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en akceptemaj internaciaj medioj. UEA subtenu, iniciatu kaj okazigu aranĝojn, kiuj montras la praktikan uzeblecon kaj utilecon de Esperanto (ekz. la projektojn "Indiĝenaj Dialogoj", "Interkulturo", "Lingvo de paco") kaj disvastigu informojn pri ili laŭ ĉiuj eblaj kanaloj.
* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn krei sciencajn
societojn, institutojn aŭ alispecajn instituciojn por povi pli profesie kaj kompetente starigi kontaktojn kaj kunlaboron kun sciencaj partneroj.
* La Estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaĵojn starigi
kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj,
kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizaĵoj.
* UEA daŭrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizaĵojn ĉe UN por disvastigi la ideon kaj
eblecon de internacia helplingvo. Samtempe ĝi intensigu siajn rilatojn kun Unesko, cele al komunaj agadoj je nacia kaj internacia niveloj.
* UEA instigu al daŭrigo de informaj agadoj al eŭropaj instancoj kaj al
komunaj instancoj, kie ili ekzistas, en aliaj kontinentoj.
* UEA zorgu pri rilatoj interalie kun la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de homaj rajtoj kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo.
INSTRUADO
* La asocio daŭrigu la kunlaboron kun ILEI kaj kun ĉiuj aliaj esperantistoj kaj instancoj por la plenumo de sia instruada agado.
* La esperantistoj daŭre laboru kun instruaj instancoj je registara kaj
aliaj niveloj por ke Esperanto estu instruata je oficiala nivelo en la
lernejoj de la unuopaj landoj.
* Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu emfazo por aparte
bonaj hejmpaĝoj kaj retaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon
de la lingvo. Oni aparte atentu en ĉi tiu periodo al trovado de lernantoj
kaj lernhelpantoj en la retaj kursoj kaj pri kompletigo de la kursoj per la
informoj necesaj por enirigi la lernintojn en la Esperanto-komunumon.
* Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado pri Esperanto kaj igi ilin kunlabori inter si ankaŭ por oferti siajn servojn
al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.
* La Estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, akcelu la produktadon de lerniloj por la landoj/lingvoj, kie ili mankas.
* La Estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto
INTERKULTURO de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.
* UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esencan
elementon de la nove starigata komuna ekzamena branĉo "Instrukapablo",
klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de
oficialaj edukaj instancoj kaj helpi al provoj konstantigi aŭ malfermi
oficialajn universitatajn kursojn.
.
UTILIGADO
* La Estraro de UEA instigu la bone funkciantajn fakajn Esperanto-organizaĵojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizaĵoj,
kiuj okupigas pri sama aŭ apuda temo.
* UEA aranĝu agadojn en regionoj, en kiuj ekzistas etna/nacia streĉo por
pruvi la pac-potencialon de Esperanto kaj aparte apogu tiajn projektojn
kiel Indiĝenaj Dialogoj, Interkulturo, Lingvo de Paco.
* Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la
entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto, kaj aparte en la turisma
kampo, kiu ŝajnas la plej promesoplena.
* UEA provu reorganizi la Terminologian Esperanto-Centron en virtuala formo.
* UEA subtenu iniciatojn utiligantajn Esperanton por ĵurnalisma informado, kiel tiu de la reta aperigo de Le Monde Diplomatique aŭ de aliaj ret-pordegoj..
* UEA subtenu la ekzistantajn radio-staciojn, kiuj dissendas en Esperanto
kaj provu instigi pli da tiaj kaj ankaŭ televidaj programoj.
* UEA subtenu verkadon en Esperanto pri sciencaj temoj.
* UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en
pluraj manieroj kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter ĝemelaj urboj.
* UEA trovu manieron por revigligi kaj pli vaste utiligi la delegitan reton.