• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-08 15:36:31    
Nova labor-plano de UEA

cri
2-a agad-direkto: PLIJUNIĜO
Plijuniĝo signifas la motivigon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj ĝiajlandaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempaEsperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceterajmovadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je ĉiuj niveloj. Kunlabore kun la estraro de TEJO, tiu de UEA ellaboros apartan laborplanon por tiu celo certigante ĝian efektivigon per komuna komisiito aŭ komisiono.Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojntiel, ke ili estu allogaj ankaŭ al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj.Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.3-a agad-direkto: TUTMONDIĜOTutmondiĝo signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kieEsperanto ankoraŭ ne trovis radikojn.Eŭropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto- movado; ni bonvenigu kaj daŭrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en ĝiaj ĉefaj eldonaĵoj kaj aranĝoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en latrejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Ĉiuj organizaĵoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj branĉoj de Unuiĝintaj Nacioj.LA PLANO DE UEA -- 2003/2005STRUKTURAJ ELEMENTOJNi premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu ĉiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la celoj de ĉi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:* Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por ĉiuj agantoj je ĉiu nivelo.* Partoprenigo de komitatanoj de UEA kaj de aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.* Esenca refortigo de la rolo de la Komitato de UEA kaj de la ceteraj gvidorganoj.FINANCAJ ELEMENTOJProgreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de ŝlosilaj projektoj laŭ la ekzistantaj kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj. La aprobitan procedon efektivigos konkretaj agantoj (asocioj aŭ unuopuloj), per la uzeblaj buĝetaj rimedoj kaj laŭ difinitaj kriterioj por adekvate pritaksi la plenumon.UEA starigos oficon por sekvi kaj utiligi financeblojn el la fontoj de internaciaj kaj neregistaraj organizoj kaj fondaĵoj, kiuj subvencias projektojn kun celoj kongruaj aŭ parencaj al la celoj de UEA kaj kunlaborantaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj ricevu helpon por realigi siajn projekto-prezentojn.La asocio anticipe taksu por ĉiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).La asocio dediĉu kaj anticipe buĝetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo ĉiujare al novaj agadoj en ĉiu el la tri ĉefaj agad-kampoj proklamitaj en ĉi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondiĉe je taŭgaj projektoj kaj plenumantoj) por ĉiu el la tri ĉefkampoj estas dek procentoj.La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aŭ kompenson en kazoj de neplenumo.Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado.Nepre planindas en ĉiu periodo la agadoj en la sekva periodo.