• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-12 19:44:54    
Belartaj Konkursoj

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, vi certe scias, ke ĉiujare okazas Belartaj Konkursoj de UEA kaj oni proklamas la rezultojn de la konkursoj en tiujara Universala Kongreso de Esperanto. Kiel kutime, kadre de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino lastajulie, okazis la ceremonio por disdoni la premiojn. Oni ankoraŭ deklamis kelkajn premiitajn verkojn. La ceremonion prezidis profesoro Humphrey Tonkin kune kun ĝenerala direktoro de UEA samideano Osmo Buller. En la hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo, ni konigu unue la ceremonion kaj invitu vin aŭskulti deklamadon. Poste ni konigos Esperantajn informojn.
Karaj amikoj, la ceremonio okazis la 13-an horon de la 29-a de julio. Antaŭ ĉio la prezidanto de la ceremonio profesoro Humphrey Tonkin donis parolon. Li diris:
/1
"Vi scias, ke UEA ĉiujare organizas belartajn konkursojn por plifortigi la Esperantan kulturon kaj por premii niajn plej bonajn verkistojn. Ĉiujare ni prijuĝas la plej bonajn konkursaĵojn kaj en tiu ĉi kunsido ni anoncas la rezultojn por la koncerna jaro kaj prezentas diplomojn. Kutime ni ankaŭ legigas unu-du premiitajn verkojn kaj saman aferon ni faros ĉijare. Ni ankaŭ invitis nian amikon Laŭlum kiel kvazaŭ reprezentanton de la ĉina kontribuo al la ĉina Esperanta literaturo legi kelkajn siajn verkojn ĉe la fino. Sed efektive ni faras tion ne nur ĉar li estas reprezentanto, sed ĉar li estas vera stelulo de la ĉina kontribuo al la Esperanta literaturo. Do ni komencas per la plej streĉa parto de la tuto, nome, la anonco de la premiitoj.
Ni ne havas sistemon ĉe ni, laŭ kiu la premiitoj poste faras akceptan paroladon kaj dankas al sliaj instruistoj en la tria jaro de la lernejo, la patrino kaj al aliaj homoj. Kvankam ni povus enkonduki tion en estontajn jarojn, sed ne en la nunan. Mi efektive anoncos la premiitajn verkojn kaj la premiitojn, kaj petos ilin ricevi siajn diplomojn.
Mi eble klarigu al vi, kial mi kaj Osmo Buller staras antaŭ vi, sidas antaŭ vi por fari tiun ĉi prezenton.
Vi scias, ke elektiĝis lastatempe nova parlamentano en la Eŭropa Parlamento, nome, sinjorino Hanslek el Pollando. Hazarde ŝi estas edzino de la sekretario de la Belartaj Konkursoj, tio do kaŭzis kelkajn problemojn. Evidente oni ne povas samtempe esti sekretario de la Belartaj Konkursoj kaj la edzo de parlamentanino en la Eŭropa Parlamento. Kaj do malgraŭ ĉio falis la Belartaj Konkursoj kaj ne la Eŭropa Parlamento. Sekve ni riskis ion reorganizi nin kaj la rezultojn. Osmo Buller kvazaŭ ensaltis en tiun ĉi breĉon kaj solvis por ni grandan problemon per tio, ke li denove transprenis la rolon de kunordiganto kaj administranto de la programo pere de sia sekretarieco.
Mi prezidas la kunsidon, kiel kvazaŭ intertempa prezidanto de la Belartaj Konkursoj.
Ni venas nun al la premio.
Unue en la branĉo Poezio: 1-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro Transe. 2-a premio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro El ciklo Hamleto. 3-a premio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro Orienta rakonto. Honora mencio: Mikaelo Giŝpling (Israelo) pro Lumturo. Partoprenis 33 konkursaĵoj de 16 aŭtoroj el 11 landoj.
Prozo: 1-a premio: Ulrich Becker (Usono) pro La inico. 2-a premio: Ulrich Becker (Usono) pro La virino kun la helbluaj okuloj. 3-a premio: Lenke Szusz (Rumanio) pro La suno kaj la flava floreto. Honoraj mencioj: Lena Karpunina (Germanio) pro Paradizo de sultanoj kaj Christian Rivere (Francio) pro La bezonata vasto kaj La satana strato. Partoprenis 24 konkursaĵoj de 14 aŭtoroj el 8 landoj.
Teatraĵoj: 1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro Heksakloro unu komo tri. 2-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro Fina movimento. 3-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro Pacaj batalantoj. Partoprenis 4 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
Eseoj: Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
Kantoj: 3-a premio: Sonia Sanchez (Brazilo) pro La danco de la papilio. Partoprenis 3 konkursaĵoj de 1 aŭtoro.
Infanlibroj: Premio "Infanlibro de la Jaro 2003": Flandra Esperanto-Ligo pro La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi, tradukita de Jozefo Horvath. Partoprenis 6 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj.
Vidbendoj: Neniu premio aljuĝita. Partoprenis 1 konkursaĵo.
Premio "Nova talento": Keyhan Sayadpour (Irano) pro la poemo Venis la printempo.

Ni deziras ne nur danki kaj gratuli al la venkintoj, sed danki al ĉiuj homoj, kiuj partoprenis, kaj aparte esprimi nian dankon al la juĝantoj, kiuj faras grandan laboron por juĝi ĉiujn verkojn."…
Poste Osmo Buller prezentis la verkojn, kiujn oni aŭdis:
/2 13'54" 15'09" 17'18" 28'50"