• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-10-12 19:48:44    
Esperantaj informoj

cri
Unue estas la artikolo de samideano HORI Yasuo, prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado.
Karaj samideanoj,
Jen estas artikolo skribita de mi por La Revuo Orienta. Mi petas, ke vi
transsendu ĝin al viaj konatoj. Por sukcesigi la kongreson, viaj
partoprenoj kaj kunlaboroj estas necesaj.
Azia Kongreso en Nepalo estu Epokfara Kongreso
De la 4-a ĝis la 8-a de marto 2005 okazos la Kvara Azia Kongreso de Esperanto en Katmanduo, Nepalo.
Azia Kongreso de Esperanto estas simbolo de paco en Azio, kie multajn
jarojn eĉ post la dua mondmilito daŭris militoj kaj konfliktoj. Dume
plejparto de aziaj landoj ne povis ĝui ekonomian progreson. Finfine en la
90-aj jaroj unuan fojon en Azio naskiĝis kondiĉo okazigi Azian Kongreson de Esperanto, kaj dank' al sindona laboro de antaŭuloj, ni jam havis tri sukcesajn Aziajn Kongresojn.
La unua Azia Kongreso okazis en Ŝanhajo en 1996, la dua en Hanojo en 1999 kaj la tria en Seulo en 2002. Ĉiuj kongresoj estis tre sukcesaj kun riĉaj enhavoj kaj kun sufiĉe multe da partoprenantoj. Ĉiuj kongresoj okazis en urboj en Orienta Azio, kiujn esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Japanio (tri ĉefaj motoroj de Esperanto-movado en Azio) relative facile povis atingi. Pro tio oni povis antaŭvidi sukceson de la kongresoj, sed la kvara kongreso okazos en Nepalo, lando malproksima de la "centro".
Kvankam nepalaj esperantistoj jam kvinfoje okazigis Internacian Himalajan Renkontiĝon ĉiun duan jaron, tiuj estas kvante kaj kvalite
malgrandaskalaj, kompare kun Azia Kongreso, kaj krome Nepalo situas en la meza parto de Azio, pro kio orient-aziaj esperantistoj ne povos partopreni tiel multe kaj facile kiel en la lastaj Aziaj Kongresoj.
Azia Kongreso celas pli fortigi movadon unue en la kongres-lando, due en la ĉirkaŭaj landoj kaj trie en la tuta Azio. Plifortigi movadon signifas
naski pli multe da esperantistoj kaj pli riĉigi finance la landan asocion.
Por tiuj celoj Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) organizis multajn kursojn kaj jam naskis multajn novajn esperantistojn. Tamen ili ne povas mem solvi financan problemon de la kongreso. Sen multe da partoprenantoj el "riĉaj" landoj, la kongreso ne povos esti sukcesa. Kaj por igi la kongreson fruktodona, ne devas manki spertoj el tiuj landanoj.
Vidu mondmapon. Nepalo situas en la mezo de Azio. Ĝi situas najbare de
Hinda Unio kaj proksime al Pakistano kaj Irano. Mi volas, ke esperantistoj el tiuj landoj multe partoprenu kaj ĝuu la etoson de AK. Nepalo havas multajn vidindaĵojn, historiajn urbojn kaj sanktajn montarojn, allogajn al orient-azianoj kaj eŭropanoj, do mi deziras, ke multaj el tiuj landoj partoprenu en AK.
La unuaj 10 jaroj en la 21-a jarcento estos tre gravaj por nia movado. Tiu
ĉi AK okazos en la mezo de tiuj jaroj. La sukceso de tiu ĉi AK povos doni
venkon en la tuta Azio. Pro tio mi elkore petas, ke vi multe kontribuu por
la sukceso de la AK en Nepalo.
Laŭ Hirundo,
El "Betula FoLio", unufoja ajnisma revuo, La Hirundo eltondis erojn pri la 60-a IJK.
Aliĝis 355 gejunuloj el 27 landoj, inter ili 13 el Svedio. Dum la IJK kelkaj homoj ne nur amuziĝas, sed ankaŭ kunvenas por labori. Inter ili plej elstaras la komitato de TEJO, ĉar ĝia laboro permesas i.a., ke ni
ĝuas ĉi tiun kongreson. Aleks KADAR, ĝenerala sekretario de TEJO, estis intervjuita por, ke li rakontu al ni pri la laboro de tiu komitato.
La ĝenerala sekretario de TEJO
- Laŭ la provizora tagordo legebla en la kongreslibro, ŝajne la plej esenca punkto de la diskutoj estas la strategia laborplano. Kiun tempodaŭron ĝi celas?
- La strategia laborplano estis ellaborita de aŭtuno 2003 ĝis printempo 2004 kaj ĝi principe celas la du-jaran periodon de nia estraro. Kompreneble la venonta estraro povos konsideri ĝin utila kaj sekvi ĝiajn gvidliniojn, same kiel ni baziĝis sur la t.n. mini-programo de la antaŭa
estraro, sed ĝi povos decidi ion alian.
-Aŭ vi povus skizi la gvidliniojn?
- La laborplano difinas kvar ĉefajn prioritatojn: sekurigon de bazaj funkcioj, soci-utilan agadon, aktivulan trejnadon kaj informadon. Ĝi estis
ellaborita surbaze de enketoj al la membroj, la specifa retlisto "estonto" kaj la partoprenantoj en la Tut-Eŭropa Junulara Konferenco.
-Aŭ vi povus klarigi, kion vi komprenas kiel bazajn funkciojn?
- Sekurigo de bazaj funkcioj entenas kvar ĉefajn punktojn: dungiton, duan volontulon, aktivan kunlaboron kun la Centra Oficejo de UEA kaj juran personecon disde UEA (t.e. ricevi registro-numeron kaj bankkonton).
- Tiuj temoj kaŭzis akran konflikton inter la eksa estraro de TEJO kaj tiu de UEA. Kiel nun statas la afero?
- Pri la jura personeco ni multe diskutis, kaj UEA akceptis tiun evoluon. Pri la dungito kaj la dua volontulo, TEJO tion entreprenos per siaj
propraj rimedoj. Aliflanke, ne temas plu pri sendependiĝo.
El intervjuo de Hektor ALOS i FONT, Katalunio
Laŭ Hirundo,
Esperanto-Centro
"Kuraĝe celu alten"
Estas multaj kiuj opinias ke Esperanto-Centro estas bezonata. Esperanto-Centro ja estas nia vizaĝo eksteren kaj ĉiam vizitinda. Ankaŭ ni opinias tion kaj pro tio ni, Anita Bergh, Kaisa Hansen kaj Ulla Luin,
ricevis de la SEF-estraro la taskon krei la projekton:
"Esperanto-Centro - Vizitinda!"
Ni ekzorgos pri kreado de pli spacohava Esperanto-Centro kun ebleco
organizi altnivelajn informadojn, kursojn kaj konferencojn altkvalitajn.
Ni ekzorgos pri kreado de regula deĵorhoraro en Esperanto-Centro kun esperantistoj kiuj povas doni kvalifikitajn informadojn.
Ni ekzorgos pri pere de Rondo-Langlet kreado de stabileco en la ekonomio tiel ke la kostoj por Esperanto-Centro ne konsumadas la eblecojn aranĝi aliajn aktivecojn ekz. "Skolforum". Kuniĝu ankaŭ vi en
Rondo Langlet !
Ni ekzorgos pri kreado de ekspozicioj en la montrofenestro por, dum
la tuta jaro, doni aktualan kaj informan bildon de Esperanto al la enloĝantoj kaj vizitantoj de la sveda ĉefurbo.
Ni ekzorgos pri kreado de ekstera monpeto por ripari kaj plibonigi la
lokalojn tiel ke la supra skribaĵo kaj multe pli estos realigebla en Esperanto-Centro
Kun aliaj vortoj - Esperanto- Centro estas vizitinda!
Apogu nian projekton ankaŭ vi!
Estu membro de Rondo Langlet!
Anita Bergh, Kaisa Hansen och Ulla Luin
GBEGLO Koffi raportas:
Zamenhoffesto en la instituto Zamenhof en Togolando
Ekde la 5-a de majo 2004 komenciĝis laboroj en la Instituto Zamenhof en
Togolando. La 13-a de septembro estis grava tago en la historio de la
instituto. Ĝi malfermis siajn pordojn al pli ol ducent gelernantoj, kiuj nun lernas en ĝi laŭ la lernoprogramoj en Togolando. La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof. La instituto ne prisilentu ĝin.
Jen do la gvidantoj de la lernejo planas celebri la tagon, grandskale
informante pri nia majstro kaj pri ties ideoj.
La programo de la aranĝo enhavas prelegon pri la vivo de Zamenhof, pri la personeco de Zamenhof kaj pri ties idearo, diversajn ludojn, ekspozicion, ktp. Por tio estas bezonataj bildoj/fotoj, tolaĵoj, medaloj, ĉiaj Esperantaĵoj pri Zamenhof. Krome, ĉar oni premios la gelernantojn, kiuj trovos bonajn respondojn al demandoj, estus bone havi ankaŭ diversajn aferojn donacindajn al la partoprenantoj. Ankaŭ diversaj afiŝoj por informi estas do bezonataj.
Sonja:
Hodiaŭ registriĝis la 10 000a uzanto de la reta Esperanto-kursejo "lernu!", ! Tiuokaze, la 30-jara novregistriĝinto Luis Sancho el Porto, Portugalio, ricevos donace Esperanto-libron de UEA kaj TEJO kaj informmaterialojn de Esperanto@Interreto. Dankon al Chuck Smith kiu kunordigas tion!
Kun granda plezuro UEA partoprenas la festadon kaj la donacadon.
"Lernu.net" kaj la aliaj retaj kursoj internaciaj kaj ankaŭ nur nacie
uzataj realigas la labor-planan punkton pri emfazo doninda al retaj kursoj.
>Se vi ŝatus ke, aldone al la jamaj 24 lingvoversioj, la paĝaro iĝu uzebla ankaŭ en via lingvo, aŭ se vi ŝatus helpi ĝisdatigon de tradukoj kaj lecion-korektadon en ajna lingvo, vi estas tre bonvena skribi al teamo@lernu.net ! "lernu!" ekzemple estas jam tradukita kaj funkcianta en la japana, korea, kaj rusa, sed mankas homoj kiuj regule komunikas kun uzantoj en tiuj lingvoj.
Mi provos rekte helpi per serĉado de homoj helpo-pretaj en tiuj lingvo-regionoj. Mia tre limigita sperto en itallingvaj retaj kursoj montras, ke preter ĉiuj aŭtomatigeblaj respondoj, la vera homa gvidanto estas la plej bona helpilo por enirigi la lernanton en la mondon de Esperanto.
Dankon, "lernu.net", kaj pliajn dekmilojn!
Amike
Renato
----------------------------------
Renato Corsetti

----------Ileana, prezidanto de Dana Esperanto Asocio
-Ekspozicio pri Andersen en Francio
La 2an de aprilo 2005, estos festata la ducentjariĝo de la naskiĝo de Hans Christian ANDERSEN, famkonata dana verkisto pri fabeloj kaj rakontoj.
Por tiu memorfesto estonte internacia, ni organizos ekspozicion pri la temo: "VOJAĜO TRA LA FABELOJ KAJ RAKONTOJ DE ANDERSEN "
> > > Tiu vojaĝemulo ĉiam bedaŭris, ke ne ekzistas komuna lingvo, por pli facile komuniki.
> > > L.L. ZAMENHOF tradukis liajn fabelojn por provi kaj poluri sian lingvon.
> > > Por montri, ke, nun, tiu komuna lingvo ekzistas, kaj ke ni povas uzi ĝin, ni petas de esperantistoj el la 5 kontinentoj, sendi al ni ilustritan
infanlibreton enhavantan 1 aŭ 2 fabelojn de Andersen nacialingve.
> > > Ni jam ricevis libretojn el Germanio, Italio, Hispanio, Finlando, Brazilo, Ĉinio, Japanio, Hungario.
> > > La nomo de la sendontoj kaj lia lando estos skribotaj ĉe la libro.
> > > Ni tiel esperas vidigi, ke ESPERANTO estas forta ligo inter ĉiuj kontinentoj, kaj ebligas komunikadon.
> > > Ni esperas ricevi multajn respondojn, por pliampleksigi tiun ekspozicion, prezentotan en internacia vitrino pri Esperanto.
> > > Se vi konas infanojn, kiuj bonvolas partopreni en tiu ekspozicio, per desegno, temanta pri ilustrado de fabelo de Andersen, ili povos sendi al ni siajn desegnojn, antaŭ la fino de februaro.
> > > Ni antaŭ dankas ĉiujn.
> > > Mi loĝas en Rochechouart, apud Limoges, en sudokcidenta parto de Francio.
> > > Jen mia retadreso : bourdet.andre@wanadoo.fr
Nenombreblaj fariĝas la datrevenoj pri eventoj ligitaj al la historio de Esperanto.
Ekzemple, la 10a de decembro 2004 estos la 50a datreveno de la unua rezolucio, kiun adoptis en 1954, en Montevideo, la Ĝenerala Konferenco de Unesko favore al Esperanto. Memore al tio prepariĝas granda ekspozicio pri Esperanto en Montevideo. Bonvena estos ĉiaspeca materialo, libroj, revuoj, ktp : Urugvaja Esperanta Societo, Casilla de Correo 1050, UY- Montevideo 11000, Uruguay (atentu ke la n° 1040 indikita aliloke estas erara).
Prepariĝas ankaŭ festado de la 40a datreveno de la Esperanto-elsendoj de Ĉina Radio Internacia (antaŭe "Radio Pekino"). Bonvenaj estos salutmesaĝoj, gratuloj, kuraĝigoj, sed ankaŭ proponoj, sugestoj, esprimdeziroj por ĝia juna kaj vigla skipo. La Esperanto-redakcio publikigas trimonatan belan informilon, "Mikrofone", kiu estas senpage ricevebla. Ĝi estas montrinda al skeptikuloj pri Esperanto kaj uzebla ankaŭ en E-ekspozicioj. Speciala numero aperos por la jubileo. Esperanto-Redakcio, CRI-36, Ĉina Radio Internacia, Poŝtkesto 4126, Pekino, Ĉinio, 100040. .
Oni sciu ankaŭ ke, la 25an de marto 1905, mortis la vaste konata verkisto Jules Verne (vd franclingve pri tio en "Service de Presse" ĉe ). Ĝuste la 25an de marto 2005, 100 jarojn poste, komenciĝos Esperanto-kongreso, kiu arigos ĉiujn Esperanto-asociojn de Francio memore al la unua universala kongreso de Esperanto okazinta samurbe ankaŭ en 1905 (vd : . Valoras atentigi la amasinformilojn, ne nur lokajn, ankaŭ pri tio.
Datrevenojn, nomojn de pioniroj kaj lokoj ligitaj al la historio de Esperanto ni povus trovi amase en la Enciklopedio de Esperanto nun grandparte konsultebla ĉe la libera enciklopedio Vikipedio dank' al la tre bonvena laboro de Mirolslav Malovec :
.
Festinda estas ankaŭ la miliona artikolo, kiu aperis en Wikipedia. Laŭ kvanto da artikoloj, Esperanto, situas inter du el la plej parolataj lingvoj de la mondo : la portugala (191 milionoj da parolantoj) kaj la ĉina (pli ol miliardo kaj 200 milionoj).
Tia serĉado estus utila por iel festi tiujn eventojn kaj havigi al ili certan publikan eĥon.
Do, valoras esplori inter la jaroj (ekz. por la venonta jaro : 1905, 1955 por la jaro 2005) pri la apero de Esperanto en ĉiu lando, regiono, distrikto, urbo aŭ vilaĝo, ktp, pri la loko kie naskiĝis, vivis aŭ mortis iu E-pioniro, ktp, kiam fondiĝis E-asocio aŭ klubo aŭ alia rememorinda evento (ekz. 2005 estos la 20a datreveno de la dua rezolucio de Unesko adoptita en 1985 en Sofio, Bulgario).
GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
AGO-TAGO EN LA URBO SENTA
En la urbo Senta (Vojvodino, Serbio) okazis la 2an de oktobro 2004 la
aranĝo AGO'TAGO.
Ĉeestis konsiderinda nombro de personoj inter kiuj pluraj el Subotica kun
s-ro Andrus'ko Karolj, la elstara lignogravuristo, kaj el Novi Sad '
Boris'a Milic'evic', prezidanto de Vojvodina Esperanto-Ligo (VEL) kaj
direktoro de Esperanto-Instituto de SEL.
La ĉeestantoj unue vizitis la straton ESPERANTO kiu estis malfermita en
aŭtuno 1997 kaj en ĝi plantita unu okazarbo. Apud ĝi, ĉe la komenco de la strato, staras la trilingva (serba, hungara, Esperanta) marmortabuleto kun la sekva teksto: ''ARBO DE AMIKECO PLANTITA EN LA JARO
1997 ESPERANTO-SOCIETO SENTA''
Post tio estis la kunveno de ĉiuj ĉeestantoj en la ejo kiun utiligas la Societo. Komence de la laboro estis omaĝita per unuminuta silento la
forpasinta Vladimir Vlada Djukic', sekretario de VEL kaj multjara
prezidanto de Esperanto-societo ''Marko Nes'ic' '', Novi Sad kaj la gastino el Subotica Aranka recitis lian poemon HIMNO AL UNUECO el la libro POEZIAJ DONACOJ.
Pri la disvastigateco de Esperanto kaj ties gravaj eventoj en la mondo kaj
en Serbio kaj Montenegro parolis Boris'a Milic'evic', kiu donacis al Senta- societo 5 ekzemplerojn de POEZIAJ DONACOJ nome de Novisada societo ''Marko Nes'ic' ''.
Pri la Societo en Senta kaj ĝia agado parolis la societanino Magda Revid.
La konata esperantisto Ingĝ. Ludoviko Sekeres' parolis pri sia agado en
E-movado, precipe je fervojista Esperanta terminaro.
Fine de la kunveno, la societestro Sinis'a Velic''kovic' sciigis ke la Societo klopodos organizi ankaŭ bonan aranĝon okaze de Zamenhof-Tago, en
decembro. La etoso estis vere samideana. Post la kunveno okazis kuna tagmanĝo.
Informas
Boris'a Milic'evic'
----------------------------------
La Nederlanda ILEI-Sekcio, NGGE, okazigis la 2-an de oktobro 2004 sian jam tradician Studotagon.
Ĉijare la ĉefinvitito estis la docento pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdam, Wim JANSEN. Li verve prezentis al la
publiko sian laboron kaj ankaŭ raportis pri la tasko plenumita de liaj 2
studentoj pri intonacio en Esperanto, studo farita dum la ĉijara Universala
Kongreso de Esperanto en Pekino. Krome, dum la programo Rob MOERBEEK prezentis la ĵus eldonitan vortaron Nederlanda-Esperanto-Nederlanda kaj 'Mil Unu Vortoj'. Siaflanke, Atilio ORELLANA ROJAS parolis la 'Manlibron pri Instruado de Esperanto' lanĉita kadre de la projekto 'Flugiloj de Malfacila Vento'.
La Studotago okazis en la sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto.
Atilio ORELLANA ROJAS
NGGE-Sekretario
---------------------------------
De la 23-a de septembro 2004 estas solene malfermita granda fotoekspozicio en la ĉambroj de Prilepaj societoj kiu estas dediĉita al la Esperanto-movado en Prilep kaj Makedonio, sed havas apartajn partojn por eksterlandaj esperantistoj.
En la esperanta biblioteko (kiu de la 23-a de septembro estis preparita kiel malgranda E-muzeo) en 9 apartaj vitrinoj-kestoj kun vitroj (75x75cm) ni prezentis parton de nia riĉeco kun esperantaĵoj. Samtempe, sama E-biblioteko kun pli ol 3000 librotitoloj estas parto de tiu E-muzeo. Mi devas rimarki ke ĉi tiu ekspozicio en la biblioteko estos konstanta, kaj laboros kiel E-muzeo, kaj alia fotoekspozicio daŭros ĝis la 11-a de oktobro. Ekspozicio estas malfermita ĉiun tagon de 9-a ĝis 18-a horo. Por la ekspozicio ni devis prepari (eldoni) pli ol 300 novepreparitajn fotojn. Krom tio ni eldonis kelkajn novajn fotojn-BK kun esperanta teksto kun motivoj el Makedonio kaj Prilep.
Honore de AGO-TAGO, la 23-an de septembro TV ekipo de Makedona nacia televizio MTV-1, en produkcio de germana TV kanalo ZDF materialojn pri la E-movado en Prilep. TV emisio (13-minuta) pri la E-movado estis prezentita la 30-an de septembro je la 21-a horo en la nacia televizio MTV-1(en la emisio EURO-MAK, kiel unua dokumentara emisio produktita de ZDF kaj MTV. Emisio estis prezentita kaj pere de satelita kanalo de MTV-1 kio signifas ke ĝi estis videbla en transoceanaj landoj en Aŭstralio kaj Ameriko kaj en Okcidenta Eŭropo kie loĝas makedonoj. En estonto, ĝi estos prezentota antaŭ la germana loĝantaro pere de ZDF kun germanlingva traduko.
Loka TV-stacio NTV Prilep, informis pri niaj aktivecoj, same kiel loka Radio-stacio RADIO HOLIDEJ.
Aparte, pri nia video-arkivo ni surbendis kelkdekminutan videomaterialon pri ĉi tiu ekspozicio (VHS kvalito).
Kiel daŭrigo de niaj aktivecoj, la 4-an de oktobro komenciĝos senpaga Esperanta kurso por komencantoj en la aranĝo de E-societo LA PROGRESO el Prilep, gvidata de s-ro Metodi Galeski.
Sincere
Viktro Galeski
Viktor Galeski
ul. "Cane Ilioski" 39b
MK 7500 - Prilep, Respubliko Makedonio
galeesp@mt.net.mk
galvik@mt.net.mk
Estimataj:
La 2-an de oktobro, okazis, de la 09:00 ĝis la 13:00 sukcesinta AGO-TAGO en plena urbocentro de Rio de Janeiro (Largo da Carioca).
Dek kvin gesamideanoj kuniĝis en tiu loko kaj disdonis milojn da informprospektoj pri E-o al la preterpasantoj. Sur apuda krado oni fiksis rubandon, kie estis skribita: LERNU ESPERANTON KAJ HAVU AMIKOJN EN LA TUTA MONDO! Multaj preterpasantoj ne nur prenis
prospekton, sed haltis kaj petis detalajn informojn al la agantoj.
La evento estis aŭpiciita de Asocio E-ista de Rio de Ĵaneiro kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

de: "Leopold Patek"
Ago-Tago:
Ŝtat-prezidanto laŭtlegis el ESPERANTO n-ro 7-8
Dum la Ago-Tago okazis samtage en Aŭstrujo la unua Malfermita Pordo de la nova ŝtata prezidanto d-ro Heinz FISCHER en la Kortega Kastelo de Vieno, kie situas ankaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM).
Vicsekretariino de Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) s-ino
Elisabeth HLAUSCHEK kaj mi eluzis la okazon transdoni al la prezidanto la ekzempleron 7-8 de la revuo ESPERANTO, en kiu sur paĝo 164 troviĝas foto de li kun noto de Walter KLAG. La prezidanto dankis kaj spontane laŭtlegis la noton, kion aŭdis ankaŭ aliaj vizitantoj.
Hazarde ĝuste en tiu momento filmis skipo de Aŭstra Radio Televido (ORF) la scenon, sed en la vesperaj TV-ĵurnaloj ne elsendis ĝin.
Leopold PATEK
Ĉefdelegito de UEA por Aŭstrio