En la ĉina lingvo aludoj ludas specialan rolon kaj indas esti traktataj. Kio do estas aludo? Laŭ la ĉinlingva vortaro, aludo estas vorto uzata en poezio aŭ alispecaj verkaĵoj kaj devenas el klasikaĵoj aŭ historiaj eventoj por esprimi ian ideon. Laŭ tiu klarigo, ŝajnas al mi, ke aludoj troviĝas ne nur en la ĉina, sed ankaŭ en la okcidentaj lingvoj. Ekz., la nomo Prometeo, la esprimoj "nodo de Gordio" kaj "kalkano de Ahhilo", kiuj devenas el la helena mitologio, kaj la personaj nomoj "Romeo kaj Julieta" el dramo de Ŝekspiro povas esti rigardataj kiel aludoj, ĉar kiam oni pruntas ilin por siaj verkaĵoj, la legantoj povas tuj kompreni la signifon.
En la ĉina lingvo aludoj abunde troviĝas aparte en la antikvaj verkoj, ĉar en la antikveco la aŭtoroj emis uzi ilin en siaj verkoj ĉefe por kondensi siajn ideojn aŭ sentojn en tre konciza formo, kaj la aludoj ĝuste estas ofte enhave riĉaj kaj forme simplaj. Dume la poetoj preferis aludojn aparte por pliriĉigi kaj belsonigi la rimojn en siaj poeziaĵoj.
Por montri ecojn de la aludoj, mi prezentas jenajn ekzemplojn.
En la ĉina lingvo la vorto "tui" signifas "puŝi" kaj alia vorto "qiao" signifas "frapi", sed se ambaŭ vortoj estas ligitaj kune kaj fariĝas kunmetita vorto "tuiqiao", ĝi signifas cerbumadon pri lingvaĵo. Oni bone scias, ke puŝi kaj frapi estas movoj de la manoj, dum cerbumado estas funkcio de la cerbo. Do, kiel "puŝi-frapi" povas ludi la rolon de la cerbo? Por klarigi tiun enigman vortouzon, mi klarigas la kialon. Tiu aludo devenis el jena legendo: Poeto Jia Dao (779-843) faris poemon, rajdante sur azeno tra strato. Unu verso el la poemo estas "Bonzo frapis pordon en lunlumo". Poste li pensis, ke eble la vorto "puŝi" estas pli taŭga ol "frapi". Li longe cerbumadis pri la vortouzo, sed ne povis fari decidon. Hazarde li renkontis erudiciulon Han Yu (768-824), konsultis lin kaj petis lian definitivan elekton. Post pripensado Han Yu diris al li, ke la vorto "frapi" estas pli taŭga. Sekve la kunmetita vorto "tui-qiao" ekhavis la sencon de cerbumado pri vortouzo.
Foje Konfuceo diris al siaj disĉiploj pri sia aĝo: "En la dekkvina jaro mi inklinigis mian tutan koron al lernado. En la trideka mi jam firme staris inter homoj. En la kvardeka mi ne plu havis dubon... La Majstro diris tion al la disĉiploj, por ke ili diligente lernu por posedi noblan virton kaj multajn sciojn kaj fariĝu homoj kun firma humanisma idealo. Ĉar Konfuceo estis respektata kiel la plej granda sanktulo, liaj vortoj estis multfoje cititaj de kleruloj dum la pasintaj jarcentoj. Sekve, liaj diraĵoj pri la aĝo fariĝis aludoj preferataj de la kleraj ĉinoj, kiuj emas uzi la vorto-grupon "aĝo de firma starado" kaj "aĝo sen dubo" por aludi respektive 30-jaran aĝon kaj 40-jaran aĝon. Per tiuj aludoj ili volas montri, unuflanke, sian inteligentecon kaj, aliflanke, sian deziron sekvi la instruon de la Majstro.
En la ĉina lingvo oni ofte uzas la vorton "zhiyin" (sonokomprenanto) kiel sinonimon de "intima amiko". Tiu vorto estas aludo deveninta el antikva anekdoto: iu sinjoro nomata Yu Boya tre lertis en ludo de kord-instrumento, kaj alia sinjoro nomata Zhong Ziqi havis profundajn sciojn pri muziko. Kiam Yu Boya ludis la muzikilon por esprimi sian senton pri alta monto aŭ sian laŭdon pri fluanta akvo. Zhong Ziqi tuj komprenis kaj ĝoje kriis: "Ho, bonege! Kiel alta kaj majesta la montego!" aŭ "Kia impone ondanta riverego!" Poste, kiam Yu informiĝis pri la forpaso de Zhong, li rompis la kordon de la muzikilo, ĉar li opiniis, ke neniu alia krom Zhong komprenos lian muzikon. Tiu rakonto estas tre kortuŝa, oni do ekstraktis el ĝi la vorton "sonokomprenanto" por aludi intiman amikon kun profunda interkompreno.
"Mirrakontoj de Liaozhai", unu el la allogaj ĉinaj klasikaj literaturaĵoj, aperis en Esperanto, dank' al la penado de akademiano Laŭlum. En tiu beletraĵo troviĝas multaj aludoj.
El la rakonto "Linda" mi citas du aludojn. Unu el ili estas "Persikflora fonto".Tiu aludo devenis el fantazia verkaĵo de la elstara pastorala poeto Tao Yuanming (365-427). La poeto skribis: Foje iu fiŝkaptisto hazarde eniris per sia boato en la vilaĝon "Persikflora fonto". Li trovis, ke la loko estas belega kaj la loĝantoj, kies prapatroj rifuĝis tie por eviti la tiranan regadon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K.), estas bonkoraj kaj fervoraj. Dum la pasintaj jarcentoj ili estis absolute izolitaj de la ekstera mondo kaj sciis nenion pri ĝiaj politikaj ŝanĝiĝoj kaj socia kaoso. Tamen ili vivis harmonie kaj senzorge, pace kaj trankvile. Sed poste, kiam la fiŝkaptisto deziris refoje viziti la lokon kun aliaj homoj, ili ne povis trovi la vojon. Tiu utopia vilaĝo poste fariĝis aludo pri paradizo en la homa mondo.
La alia estas "ora domo". Tiu aludo venis el rakonto pri imperiestro Wudi de Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.). Laŭdire, kiam li estis ankoraŭ infano, lia onklino promesis edzinigi al li sian ¡¡ĉarman filinon, li tuj esprimis: "Mi nepre konstruos oran domon por ŝi." Sekve "ora domo" fariĝis aludo pri luksa domo speciale por loĝigi amatan belulinon.
Cetere, mi devas aldoni, ke apliki aludojn tute ne estas la privilegio de intelektuloj, kaj al la ordinaraj ĉinoj ne mankas bonaj aludoj. La interesaj rakontoj el la klasikaj noveloj estas tre familiaraj al la popolanoj, kiuj ŝatas preni bravajn agojn de herooj kaj miraklan batal-arton de strategiistoj kiel impresajn kaj facile kompreneblajn aludojn.
Strangaj antikvaj aludoj estas malofte vidataj en la nuntempa ĉina lingvo, fakte ili jam fariĝis arkaikaj sen praktika valoro, dum la aliaj ofte uzataj, kiel la supre menciitaj "puŝi-frapi", "sonokomprenanto" kaj "persikflora fonto", fariĝis popularaj idiomaĵoj kaj ankoraŭ validas.
Verŝajne, la supre skribita parto jam sufiĉas por mia mallonga artikolo, kaj mi devas doni al ĝi la lastan punkton. Tamen mi pensas, ke estas preferinde je la fino prezenti plian aludon, kiu devenis el jena anekdoto: La reĝo de regno Qi (475-221 a.K.) ŝatis aŭskulti muzikon ludatan de ensemblo el tricent muzikistoj per ju (blovmuzikilo). Sinjoro Nanguo, kiu fakte ne scipovis ludi la muzikilon, venis al la kortego kaj mensogis, ke li kapablas ludi bone. La reĝo kredis kaj per alta salajro aligis lin al la ensemblo. Post la morto de tiu reĝo, lia filo surtroniĝis. Ankaŭ la nova reĝo ŝatis ĝui tiun muzikon, sed, malsame kiel la patro, li preferis la muzikon ludatan ne de la ensemblo, sed de unuopa muzikisto, tiel s-ro Nanguo ne plu povis miksiĝi en la ensemblo kaj forkuris. Tiu aludo estas kutime uzata por humiligi sentaŭgulojn, kiuj okupas postenon per fuŝa laboro. La ĉinaj intelektuloj emas apliki tiun aludon ankaŭ por modeste esprimi, ke ilia laboro ne estas kontentiga. Mi do devas diri, ne nur pro modesteco sed ĉefe pro honesto, ke tiu ĉi artikolo el mia plumo estas nur fuŝa skribaĵo same kiel la muzikludo de Nanguo.
|