|
|
(GMT+08:00)
2004-10-26 19:34:49
|
|
91-a Japana Esperanto-Kongreso
cri
De Sibayama el Japanio Finiĝis la 91-a Japana Esperanto-Kongreso en Inuyama, 30 minutojn trajne de Nagojo (Nagoya). Laŭ la anonco de la Loka Kongresa Komitato, ĝin partoprenis 457, el kiuj 123 estas moralaj aliĝintoj. El ili, cetere, 10 estis el ekster Japanio. Inter la gastoj estis s-ro Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, kaj ankaŭ estis (neesperantista) ambasadoro de Litovio en Japanio, d-ro Kudzys. Aliaj 'oficialaj gastoj',agnoskitaj tiel de la Urbo Inuyama kaj salutita de la vic-urbestro estis: s-ro Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, s-ro Jakvo Schram el Belgio, f-ino Duong Tu Kieu el Vjetnamio, kaj s-ro Korobeinikov Andrei el Rusio, kiu lasta havis piano-koncerton. En la fino, la verda kongresa standardo estis transprenita de la membroj de Jokohamo (Yokohama), kiu okazigos la 92-an Japanan Kongreson tie. Tiu urbo estas nun konata kiel la urbo por la 92-a UK en 2007. P.S. La kongreso mem estis sekura de la tertremego en Japanio, 300 km for de la sismocentro. Unu el la kongresanoj el tiu distrikto frue revenis, kaj certigis bonstaton de la familianoj. {{{ sibazyun@nifty.com SIBAYAMA $B!! (BZyun'iti )}} La novaĵoj el Taŝkento, UZBEKISTANO Hodiaŭ mi faris la unuan lecionon ĉe la unua kurso de la franca fakultato de la Universitato de la mondaj lingvoj, ruslingva grupo diversnacia. Venis 7 knabinoj el 13 por "gustumi" la lingvon. Mi faris brilan lecionon. Mi uzis multajn bildojn por montri objektojn, personojn, bestojn kaj iliajn agojn, ankaŭ la lokojn de la agoj (ekzemple, TIGRO STARAS EN AKVO. ELEFANTO STARAS SUPER LA KNABO. ĜIRAFO KAJ ĜIRAFINO KURAS TRA SAVANO...). Mi disdonis ankaŭ la ksero-kopiitajn unuajn du lecionojn el miaj ekzercaroj. Ni legis kaj sen traduko verkis frazojn laŭ la specimenoj kaj ŝablojn, elprenante la vortojn el la vortareto de la unua leciono. Mi montris la venintajn leterojn kun peto pri korespondamikeco el Hungario, Francio, Brazilo, Japanio..... Kaj la plej grava - mi rakontis pri miaj vizitoj kaj instruadoj en Francio, mi parolis pri volontuleco de la francaj esperantistoj, pri 11 el ili, kiuj konsentis per Esperanto instrui pri la franca lingvo la uzbekiajn studentojn. Mi rakontis pri Pasporta Servo, pri miaj ĉi-jaraj gastoj el Londono, Irlando, Berlino, Istambulo, Japanio, Kanado. La du horoj pasis nerimarkeble kaj mi trovis "komunan lingvon" , t.e. inter mi kaj la studentoj venis bona kontakto, malgraŭ laŭ la aĝo ili similas mian unuan nepon, kiu estas studento de la dua kurso de Novosibirska universitato. Grave - mi proponis studi unue Esperanton (dum 3-4 monatoj) por poste pliperfektiĝi en tiu lingvo helpe de la denaskaj franclingvanoj. Esperanto APLIKATA! Ankaŭ hodiaŭ mi ricevis konsenton de Ulugbek la vic-dekano de la fakultato aranĝi Klubon de ŝatantoj de Esperanto en sino de la fakultato. Ni kunverkis anoncon, kiu (ĉ. 20-ekzemplere) pendos en la diversaj fakultatoj de la Universitato ekde la sekva lundo. Kun estimo, Eugeno S.P. mailto:Esperuzo@mail Porinforme, bela atingo en Francio. ----- Original Message ----- El: axel584@axel584.org Temo: [Membroj de Jefo] La tuta teamo de la retpaĝaro http://ikurso.esperanto-jeunes.org fieras anonci al vi la 1000-an aliĝinton al sia retejo rezervita al franclingvanoj kiuj deziras lerni Esperanton. Li nomiĝas Christophe, aĝas 24 kaj loĝas en Villeurbanne [apud Liono]. Ekde la eko de la retejo en januaro 2003, la teamo daŭre kaj zorgeme atribuas libervolan korektanton al ĉiu lernanto, kiu deziras eklerni Esperanton. La kreskanta sukceso de la retejo igis nin serĉi senĉese novajn libervolajn korektantojn por okupiĝi pri la lernantoj kaj, post projekt-eko kun nur manpleno da korektantoj, nun 87 personoj zorgas pri la lernantoj. Je la 25-a de oktobro, estas: - 353 lernantoj, kiuj uzas unu el la tri kursoj haveblaj ĉe la retejo - 124 lernintoj, kiuj sukcese finis la kurson - 523, kiuj rezignis. Eĉ se ĉi-lasta kategorio aspektas granda, estas antaŭ ĉio homoj, kiuj malkovris Esperanton, vidis, kio tio estas, kaj povos diskonigi ĝin ĉirkaŭ si. La ikurso-teamo. Tempo - gazeto de Kroata Esperanto-Ligo, kiu aperas de 1980 nun legeblas rete. Legebla ĉe la TTT-ejo de KEL www.esperanto.hr. S. Stimec Internacia Scienca Konferenco pri la temo "Latina lingvo en Eŭropo kun aparta konsidero pri la latina en Kroatio iam kaj nuntempe" okazis en Rijeka-Krk, Kroatio de la 20a ĝis la 23a de oktobro 2004. Organizis la konferencon Universitato de Rijeka, Kultura asocio Matica Hrvatska kaj efepiskopejo de Rijeka. Du esperantistoj estis inter la prezentistoj de la temo: Jozo Marevic kaj Radenko Milosevic. La temo de Milosevic rilatis al Esperanto: "Esperanto sur la postrestaĵoj de la kroata". Kadre de la diskutoj tre favore parolis pri Esperanto vicprezidanto de kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj Josip Bratulic. S. Stimec
|
|
|