|
|
(GMT+08:00)
2004-10-26 19:39:07
|
|
Informoj
cri
Renkontiĝo kun la episkopoj de Malto kaj Gozo. > >La Komitato de la Malta Esperanto-Societo renkontiĝis kun la ĉefepiskopo de Malto d-ro Guzeppi Mercieca, marde, la 12-an de oktobro 2004, kaj kun la episkopo de la najbara insulo Gozo, d-ro Nikol Cauchi, vendrede, la 15-an de oktobro.. >Dum la renkontiĝoj la komitato donacis al ili la jenajn tri librojn: >"Esperanto, the New Latin for the Church" de Ulrich Matthias; "The Life of Zamenhof" de Marjorie Boulton, ambaŭ anglalingve verkitajn; kaj "La Sankta Biblio" en Esperanto. >Ili multe ĝojis pri la donacoj kaj montris grandan intereson pri la progreso de la lingvo en la mondo, precipe rilate religian etoson. La renkontiĝo daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn. >(Informo sendita de John Vella-Bondin, sekretario, Malta Esperanto-Societo) -------- Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
Ĵus aperis 127-paĝa Kalendaro por agrikulturistoj 2005 ( Valstieciu kalendorius 2005 ). Sur paĝo 70 estas publikigita artikolo pri la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Vilnius ( Jubiliejinis 90-asis pasaulinis esperantininku kongresas Vilniuje ). Estas metita ankaŭ foto de la monumento al L.L.ZAMENHOF en urbeto VEISIEJAI en suda Litovio. Priesperantaj artikoloj aperis ankaŭ en multaj antaŭaj eldonoj de tiu ĉi kalendaro. Tio estas laboro de esperantisto Adomas Mecislovas GRIKPEDIS, kiu multajn jarojn laboris en tiu agrikulturista eldonejo, kiu pretigas tiujn kalendarojn. Povilas JEGOROVAS Litova Esperanto-Asocio La 7-8-an de oktobro, 2004 en Siauliai, en ties universitato okazis internacia lingvistika konferenco "Mondbildo en lingvo". Konferencon organizis humanisma fakultato de tiu nordlitovia universitato. Konferenco okazis en plenkunsido kaj kvar sekcioj. En la unua plenkunsido raporton laŭ la temo "Etnolingvistika aspekto de Esperanto" faris prezidanto de Senato de universitato en SIAULIAI, gvidanto de katedro pri la rusa lingvo prof. habil. dr. Aloyzas GUDAVICIUS, kiu ankaŭ estas vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Entute estis legitaj 49 raportoj de lingvistoj el Estonio, Pollando, Rusio, Litovio, Ukrainio, Latvio. Okaze de la konferenco estis eldonita libro kun resumoj de la faritaj prelegoj - sur paĝoj 17-18 estas resumo de la prelego de prof. Aloyzas GUDAVICIUS. Povilas JEGOROVas >Nova Instituto aperis en Esperantujo: lernejo mezgrada kaj elementgrada en Togolando. Ĝi estas konstruita en 2003-2004 kaj ekde septembro 2004 ĝin vizitadas pli ol 200 lernantoj. Ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj krome Esperanton. Gratulojn al niaj afrikaj samideanoj kaj la la eŭropaj donacintoj. Ili sukcesis fari ion tute konkretan, kiu povus iĝi decida faktoro por la evoluo de Esperanto en evolu-landoj. Cetere ĝi ankaŭ povus fariĝi inspirodona iniciato. Multaj afrikaj landoj bonvenigas konstruantojn de lernejoj. Ili devas instrui laŭ la loka stud-plano sed rajtas krome instrui, ekzemple, Esperanton. La konstruado ne estas afero simpla aŭ en la fino malmultekosta, kaj eblas plenumi ĝin nur se oni havas fidindajn partnerojn surloke. Do, se vi volas imiti tion, ne komencu sen konsultado kun la komisioneto pri "Lernejoj por evoluo" ĉe UEA, "H. Bakker" aŭ Agnes Geelen . Amike Renato La 16-an de oktobro, 2004 en Vilnius okazis la unua plenkunsido de la Loka Kongresa Komitato de la 90-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto, okazonta sekvontjare en Litovia ĉefurbo la 23-30-an de julio. El 28 LKK-anoj en la kunsido partoprenis 24. Estis aŭskultita raporto pri ĝis nun faritaj kongresaj preparlaboroj. Estis fiksitaj principoj kaj laborordo de LKK, precizigitaj respondecoj de ĉiu LKK-ano. Oni interŝanĝis reciprokajn informojn. Estis decidite, ke ĉiu LKK-ano ĝis la 16-a de novembro preparos propran laborplanon, kompilos liston de siaj eventualaj helpantoj, fiksos diversajn bezonojn. Ankaŭ estis decidite altiri al kongresaj organizaj laboroj kiel helpantojn litovajn esperantistojn loĝantajn en diversaj eksterlandoj. Estis pridiskutita prepariĝo al vizito de Ĝenerala Direktoro de UEA kaj Konstanta Kongresa Sekretario al Litovio la 16-21-an de Novembro, 2004. Gvidantino de konferenca fako de turisma agentejo Delta Tours Vilma TAMASAUSKIENE konatigis kun listo de rezervitaj hoteloj por UK 2005 kaj ekskursa plano. Estis diskutita eventuala kultura programo de UK en Vilnius kaj aliaj aktualaĵoj. Povilas JEGOROVAS HeKo estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito. HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la Esperantan Civiton. HeKo akceptas ankaŭ alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj por la evoluo de Esperantio. Ĉi-numere vi legos pri: - EŭROPA SOCIA FORUMO EN LONDONO - ZAMENHOF-FESTO EN TOGOLANDO - FEMINISMA KAJ LITERATURA ESPERANTO-KONFERENCO EN SVISLANDO EŬROPA SOCIA FORUMO EN LONDONO Disvolviĝas en Londono dum ĉi tiuj tagoj la tria Eŭropa Socia Forumo. La Esperanta Civito ĉeestas. La duan Forumon, en Parizo, ĝi ĉeestis. Kompare kun la antaŭaj, la nuna Forumo havas malgrandan (eĉ tre malgrandan, laŭ Florenco 2002) eĥon, kaj ankaŭ Esperantio ŝajnas malpli videbla. Efektive la unua Forumo estis la plej granda sukceso, ĉu pro noveco, ĉu pro bonega organizo; sed precipe, kiel diras EU-parlamentano Agnoletto, ĉar en Florenco kombiniĝis du protestoj: tiu kontraŭ la milito kaj tiu kontraŭ la novliberalismo: estis ĝenerala konscio ke la baldaŭa milito [en Irako] estis kondamnenda ne nur ĉar la militoj estas ĝenerale kondamnindaj, sed ankaŭ ĉar la milito estas la natura rezulto de la novliberalisma ondo. La klarvideco pri tiu plektiĝo iom perdiĝis lastatempe, kvazaŭ oni revenus al la ideo ke la du elementoj estas nur paralelaj, kaj ne konverĝaj. Tio ŝajnas konstatebla ankaŭ ĉe la esperantistaro partoprenanta en la sociaj forumoj. Pri ĉiuj sociaj forumoj (mondaj kaj eŭropaj) nur unu Esperanto-gazeto regule kaj senpartiece raportas, nome Heroldo deEsperanto. ZAMENHOF-FESTO EN TOGOLANDO Ekde la 5a de majo 2004 komenciĝis laboroj en Instituto Zamenhof en Togolando. La 13a de septembro estis grava tago en la historio de la instituto. Tiu ĉi malfermis siajn pordojn al pli ol ducent gelernantoj, kiuj nun lernas en ĝi laŭ la lernoprogramoj en Togolando. La 15a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof. La instituto ne prisilentu ĝin. Jen do la gvidantoj de la lernejo planas celebri la tagon, grandskale informante pri nia majstro kaj pri ties ideoj. La programo de la aranĝo enhavas prelegon pri la vivo de Zamenhof, kvizon pri la personeco de Zamenhof kaj pri ties idearo, diversajn ludojn, ekspozicion, ktp. Por tio estas bezonataj bildoj/fotoj, tolaĝoj, medaloj, ĉiaj esperantaĵoj pri Zamenhof. Krome, ĉar dum la kvizo oni premios la gelernantojn, kiuj trovos bonajn respondojn al demandoj, estus bone havi ankaŭ diversajn aferojn donacindajn al la partoprenantoj. Ankaŭ diversaj afiŝoj por informi estas do bezonaj. FEMINISMA KAJ LITERATURA ESPERANTO-KONFERENCO EN SVISLANDO Kultura Centro Esperantista, kunlabore kun Feminisma Esperanta Movado kaj sub la eventuala aŭspicio de PEN-Klubo, organizis en Ĉaudefono, 24-29 junio 2004, konferencon pri la temo: Esti virino kaj verkistino en la hodiaŭa mondo;. La konferencon partoprenis socie engaĝitaj verkistinoj el diversaj kontinentoj: inter la invititaj, jam akceptintaj, estas la prezidantinoj de la Kroata kaj de la Gvinea PEN. La konferenco disvolviĝis en du lingvoj (franca kaj esperanta) kun samtempa interpretado. Ĝi estis unua testo survoje al la mondkongreso de PEN, invitita al Ĉaudefono por 2009, okaze de la centjariĝo de la ekzisto de originala Esperanto-literaturo (oficiala agnosko, interna al Esperantio, okaze de la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj; la agnosko ekster Esperantio venis en 1993, fare de PEN Internacia).
|
|
|