• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-23 19:54:24    
Bonvenigaj Vortoj

cri
Nome de Loka Kongresa Komitato de la 90-a Jubiela Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 en la ĉefurbo de Litovio Vilnius, mi havas la honoron kaj respondecon bonvenigi vin ĉiujn al Litovio por partopreni en tiu ĉefa ĉiujara internacia esperantista manifestacio. Tamen tiu ĉi kongreso ne estos vica – ĝi okazos 100 jarojn post la unua UK en 1905 en Boulogne-sur-Mer. Do, en Vilnius ni kune festos 100 jarojn de Universalaj Kongresoj, 100 jarojn de egalrajta kaj demokratia internacia komunikado, 100 jarojn de aktiva dialogo inter kulturoj.
Gravas ankaŭ tio, ke la sekvontjara UK okazos en lando, kiu estas tiel forte ligita kun la vivo kaj agado de la kreinto de Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof kaj kun la ekesto de Esperanto ĝenerale, kaj kie estas tradicie forta Esperanto-movado. Litovio jam delonge meritas Universalan Kongreson, tamen pro historiaj kaŭzoj nur nun esperantistoj el ajna angulo de la mondo povos veni al siaj radikoj, al sia hejmo.
Litovio nur antaŭ 15 jaroj reaperis sur la mondmapo. Nun ĝi energie kaj vigle evoluas kaj kuraĝe eniras la tutmondan komunumon. Tamen ĝi havas longan historion, antikvan lingvon, unikan kulturon, belegan naturon. Ĝia ĉefurbo Vilnius estas malnova kaj samtempe moderna multnacia kaj multkultura urbo, kiu fams pro sia unika malnova urboparto, pro la impeta kaj rapidega evoluo, pro la toleremo al ĉiuj kulturoj, nacioj, lingvoj, pro la gastamaj kaj bonvolaj homoj. La ĉefurbon nur ofte oni nomas simbolo de la nova Eŭropo.
Loka Kongresa Komitato kaj Litova Esperanto-Asocio faras multe jam nun kaj faros ĉion eblan estonte, por ke la Universala Kongreso en Vilnius, kiel la jubilea tutmonda esperantista forumo, estu ankaŭ eksterordinare grava, interesa, utila kaj memorinda evento por vi ĉiuj. Ni kun helpo de la litova registaro, urba municipo de Vilnius kaj aliaj litovaj ŝtataj instancoj strebos, ke vi ĝuu la urbon, la landon, la kongreson, kaj ke vi ekhavu dum la kongreso la plej belajn impresojn pri via gastado en Litovio. Ni en Litovio konsideras Universalan Kongreson de Esperanto kiel eventon de nacia graveco kaj dediĉos ĉiujn niajn fortojn kaj kapablojn por sukcesigi ĝin. Ni deziras, ke ankaŭ laŭ la nombro de partoprenantoj tiu ĉi kongreso estu rekorda. Por litovaj esperantistoj la venonta UK estas ankaŭ kaŭzo por ĝenerale progresigi la litovan Esperanto-movadon ĉiudirekte.
Do, bonvenon al Vilnius, bonvenon al Litovio. Ni kune fortigu nian solidarecon, progresigu nian novadon, studu ĝiajn problemojn.
Povilas Jegorovas