|
|
(GMT+08:00)
2004-11-23 20:01:17
|
|
HeKo n-ro 252
cri
- KONSULTA ASEMBLEO DE LA KONGRESO DE LA POPOLOJ [Kapitulo] La Esperanta Civito partoprenis en la fondo de la Konsulta Asembleo de la Kongreso de la Popoloj, en aprilo 2004. Temas pri loza konsorcio de organizoj kaj organismoj engaĝitaj favore al la mondcivitaneco, kiu efektive fontas el la mondcivitana medio, kaj specife el la Kongreso de la Popoloj. La Konsulta Asembleo kunvenis unuafoje en Mulhuzo, 2-3 oktobro 2004, kie ĝi aprobis Ĉarton, kiel komunan platformon. Ĝi tiam elektis Buroon kaj Komitaton, kie troviĝas du Esperantianoj. Fakte Esperanto estas oficiala lingvo ĉe la Asembleo, kaj pri la tradukado de la dokumentoj responsas Marie-France Conde Rey, helpata de aliaj. Conde Rey estas la oficiala reprezentanto de la Civito tie. Sed ankaŭ s-ano Giorgio Silfer membras en la Komitato (kaj en la Buroo). Estas interese, ke pluraj instancoj uzantaj nian lingvon, sed ne esperantistaj asocioj, aliĝis al la Konsulta Asembleo. Krom la Civito, subjekto de internacia juro, estas la Internacia Registro de la Mondcivitanoj (societo laŭ la franca leĝo de 1 julio 1901) kaj unu regiona filio de EDE (la politika movado fondita de Kristian Garino cele al la EU-parlamentaj balotoj). La partopreno de la Civito rezultas el decido de la Kapitulo, sed ĝi kongruas ankaŭ kun la linio de la interna senata opozicio. Ĝi daŭros eĉ se la Senato havos novan majoritaton, post la balotoj de 2006. ----------------------------------------------------------------------------------------- HEROLDO DE ESPERANTO 2061 (14:2004): UNUA PAĜO La plej ofte aperanta gazeto en Esperanto atingis sian 14-an numeron fine de oktobro. La kreskanta forto de virinoj en Esperantio (almenaŭ en la nova) montriĝas per la atento al tri el ili: Elfriede Jelinek kaj Wangari Maathai (Nobel-premiitoj pri literaturo respektive paco) kaj Sibila Petlevski, kiu malfermos la feminisman kaj literaturan PEN-konferencon (Esperanto estos laborlingvo) en Svislando venontjare. La frunta linio vicigas ankaŭ informojn pri la nova ekzamena sistemo pri Esperanto, enkadrigota en la normoj de la Konsilio de Eŭropo; kronikon pri la jubileaj tagoj en Vieno; komentarion pri la salutmesaĝo de Koffi Annan, kun la mesaĝo mem, okaze de la UN-tago. La ĉefartikolo de Leen Deij reekvilibrigas la demandojn pri la tragika situacio en Ĉeĉenio kaj Osetio. Ŝultra artikolo kronikas pri la lasta Japana Esperanto-Kongreso. Funde, artikolo kaj komentario pri la ĉeesto de esperantistoj en la Eŭropa Socia Forumo en Londono. La internaj paĝoj prezentas multajn informojn el la Esperanto-mondo, la kutimajn rubrikojn kaj plurajn intervenojn de la legantoj. "Heroldo de Esperanto": provekzemplero petebla de ----------------------------------------------------------------------------------------- ZAMENHOFOLOGIA SEMAJNFINO EN KULTURA CENTRO ESPERANTISTA Kultura Centro Esperantista organizas, kunlabore kun Scienca Instituto Zamenhof (agnoskita de la Esperanta Civito), la jam tradician zamenhofologian aranĝon. Ĉi-foje temas pri la Novembra Kultura Monatfino, 27-28 novembro 2004, en Chaudefono. La zamenhofologia semajnfino inaŭguros la jubileon de la "Fundamento de Esperanto", kies manuskripto estis preta en aŭtuno 1904 kaj eldono en printempo 1905. La kvara artikolo de la Deklaracio de Esperantismo (Bulonjo-ĉe-Maro, 9an de aŭgusto 1905) igis la Fundamenton la denotacia normo de nia lingvo, fermante la unuan epokon de reformodiskutoj, sed samtempe, paralele kun la manifestiĝanta homaranismo de Zamenhof, ekpreparante la terenon por la eksplodo de la Ido-krizo. S-ano Francisko Degoul, prezidanto de SIZ, antaŭvidas interveni pri la koncepto "netuŝebleco". Kial tiu stranga vorto? Kion ĝi signifas kaj kion ĝi ne signifas? Kiel ĝi estis interpretita de Zamenhof, de la Bulonja kongreso, de la lingva komunumo? Kiel ĝia kunteksto esprimas la pli ĝeneralan problemon de limoj inter leĝo kaj konsilo? ------------------------------------------------------------------------------------- LA PLEJ RIĈA LITERATURA PREMIO EN ESPERANTIO Premio "La Verko de la Jaro" de LF-koop, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, fariĝis la plej riĉa literatura konkurso en la tuta historio de Esperantio. Ekde 2005 fakte, la aŭtoro de la premiita verko rajtos je senpaga restado (tranoktoj, manĝoj, asekuroj) en bela kastelo, disponigita de svisa fondumo apud la Lemana lago. La restado daŭras maksimume ses monatojn, kaj la verkisto engaĝas sin okupi tiun tempon per verkado kaj ripozo. La fondumo deziras ke alia instanco prizorgu eventualajn burokratajn demarŝojn, kaj tiurilate konsentus se tion farus la Esperanta PEN mem. Ĉi-lasta farus tion rekte por la propraj membroj. Por aliaj gastoj ĝi prefere konfidus la taskon al la Esperanta Civito, kadre de la avantaĝoj donitaj de la Pakto. ------------------------------------------------------- Unua Turisma Merkatumada Pintkunveno de la Mondo okazis en Nankino La Unua Turisma Merkatumada Pintkunveno de la Mondo okazis de la 21-a ĝis la 23-a de novembro en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco, Ĉinio. Ĝin organizis la Turisma Administracio de Ĉinio kaj Nanjing-a Popola Registaro kaj gastigis la Tutmonda Komercada Universitato de UN kaj la Turisma Administracio de Nanjing. Ĝin partoprenis pli ol 400 delegitoj el 48 landoj kaj regionoj. La ĉi-foja pintkunveno estas establita kiel havenda Internacia Komerca Forumo, Tutmonda Partnerada Platformo de la UN( Rezolucio de la UN /58). Ĝi akcelos la disvolviĝon de turismo tra la mondo, plibonigos kunlaboron inter Ĉinio kaj internacia turismo-industrio, kaj esploros novajn teknikojn en merkatumado por eksterlanda, enlanda kaj hejma turismo. AEL INFORMAS: Kiel anoncite okazis KUNVENO en Bonaero (Argentino) pri instruado de Esperanto fare de kursoj en la Reto, ĉefe "NESTO". AEL, Esperanto-LIGO de argentinanoj, favoras kaj apogas ĉiujn privatajn agadojn de siaj membroj, refere al la disvastigo kaj instruado de Esperanto, laŭ la spirito de planagadoj de UEA kaj niaj landaj regularoj. Prelegis pri la temo, Miguel Angel Ruffinengo, nun "reprezentanto" en Argentino, de la brazila grupo MONDA, kiu de nun administras la kurson NESTO http://www.monda.org/nesto . Resume kaj konklude de la kunveno ni povas informi ke: (1) La kurso NESTO KaPe-Gerda, antaŭe prizorgita de la UEA-Amerika Komisiono, senpage, estos nun administrata de Grupo MONDA, http://www.monda.org kiel "paga kurso" en la reto. Ĝi havos "reprezentantoj" en ĉiuj landoj. La reprezentanto en nia lando estos Miguel A. Ruffinengo, el Rosario mikaelo40@hotmail.com . Li distribuos novajn lernantojn inter instruistoj interesataj kunlabori. (2) Ĉiuj scias ke interreto estas granda ŝanco por la disvastigo de Esperanto, kaj AEL, Argentina Esperanto Ligo, ekde kelkaj jaroj enirigis en la Reton, sian kurson "Sabe Ud. Esperanto" http://www.geocities.com/sue_hess por ke ĉiu ajn interesito povu lerni sole la lingvon aŭ almenaŭ iniciatiĝi. En novembro 2002 D-ro Casartelli enretigis sian kurson http://www.institutoesperanto.com kun la eblo havi helpon de instruisto aŭ faciliganto por gvidi la lernadon. La Kurson en du jaroj havis pli ol 20 000 vizitoj, sed oni ne eblis kontroli kiom da lernantoj sekvis la kurson. (3) AEL konsideras ke NESTO KaPe-Gerda estas vere profesie administrata kaj sukcesa, do rekomendas kunlaboradon al la agado de M. A. Ruffinengo. (4) En nia venonta asembleo, ni rekonsideros la temon kaj studos novajn proponojn por varbi studentojn aŭ diplomitojn de la reto, almenaŭ kiel "virtualaj membroj" de la landa movado http://www.esperanto.org.ar .- Alcides P. Wentinck, Prezidanto R.Sartor, Sekretario.
|
|
|