• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-24 14:49:11    
Animo Profunda en Versoj Simplaj

CRI
Kara retleganto, bonvole aprecu jenan poemon:
Ĉe la amik' jam pretas koko kaj milio,
por min regali en vilaĝa familio.
Jen verdaj arboj la terenon ĉirkaǔprenas,
al la smeraldaj montoj la mureg' kurtenas.
Vizaĝe al la vasto korta kaj ĝardena,
ĉe vino ni babilas pri laboro grena.
Ho, kiam la Duobla Naǔo jam alvenos,
drinkadon inter krizantemoj ni plu prenos.
La supra poemo estas traduko el originalo de Meng Haoran (689—740), fama ermito en la dinastio Tang (618—907). Ĝenerale dirite, en la feǔda socio, ĉu klerulo burokratiĝu aǔ ermitiĝu, tio estis grava elekto de vivvojo kaj politika sinteno. Kaj ke ermito verku kaj ĉantu idilion, tio kutime rilatis kun malespero en politiko, signifis malkontenton aǔ neakordon de la ermito kontraǔ la reala socio kaj implicis deprimiĝon kaj rankoron. Kontraste al tio, Meng Haoran restis optimista. Li prikantis amikecon, aprecis pejzaĝon, kun ĝojo sincera, karaktero ŝajne naiva kaj animo profunda, kvazaǔ li zorgus nenion de la socio, sen sono de plendo. Bonvole relegu la 4 parojn da versoj! Ni faru analizon!
La 1-a paro temas pri tio, ke la poeto iris al la hejmo de la amiko kiu jam buĉis kokon kaj kuiris milion. Ĉi tiuj 2 versoj estas tre ordinaraj kaj vorte simplaj, tamen ĉiu vorto plenas de afableco de la amiko unuflanke kaj ĝojo de la aǔtoro aliflanke. Videblas facile, ĉu la afablo ĉu la ĝojo. Ĉu jam? Ne. Io kaŝiĝas en la 1-a paro da versoj. Foje Zilu 1) demandis survoje maljunulon kiu kunportis sarkilon, ĉu li scias, kie Konfuzio estas. La oldulo respondis, "Kia Konfuzo? Ne movas la 4 membrojn (por fizika laboro), nek distingas kio estas milio!" Gape starante, Zilu ne sciis kion fari plu. Vespere la maljunulo lin restigis por noktado kaj regalis per kokaĵo kaj miliaĵo. En la sekva tago, revidinte la majstron (Konfuzio), Zilu rakontis ĉion. Konfuzio ellasis nur unu vorton, "Ermito!" Sed baldaǔ li ordonis, ke Zilu iru fari klarigon al la maljunulo. Zilu do hastis al la hejmo de la oldulo, sed li vidis nur ties filon. Li do laǔte parolis pri tio, ke sen ofico oni povas fari nenion por la socio, Konfuzio klopodas gajni oficon ĝuste por realigi juston en la socio. Ĉi tiu epizodon pri Konfuzio kaj Zilu, troviĝantan en la klasika libro "Lunyu" (Analektoj de Konfuzio), certe legis Meng Haoran kiu tiam, vizitante la ermitan amikon, restis burokrato. Kara leganto, vi do divenas, ke la aǔtoro fandis ĉi tiun epizodon en la 2 1-ajn versojn kaj por sciigi, ke lia amiko estas ermito, kaj por aludi, ke li mem, kiel Konfuzio, por la justo restas en sia ofico. Sed kiel Meng Haoran povis fariĝi fama ermito, se li ankoraǔ burokratis? Momenton!
La 2-a paro priskribas la medion kaj situon de la hejmo de tiu amiko. Tiu vilaĝo, en kiu ties hejmo sidis, estis ĉirkaǔprenata de verdaj arboj, fone kun montaro etendiĝanta ĝis la murego de urbo. Tio ĉi signifas, ke la vilaĝo troviĝis ĉe antaǔurbo kun kvieta medio taǔga por la ĉiutaga vivo de ermito povanta kaj apreci ĉarman pejzaĝon de la naturo kaj mem fari kultivadon kaj kolekti spicojn el enoficaj kleruloj kiuj lin vizitu de tempo al tempo kun admiro kaj humilo! Aliflanke ĉi tiu paro da versoj subkomprenigas, ke la aǔtoro efektive admiris la ermitan vivon kaj ekhavis inklinon al ĝi. Ĝuste pro tio la babilo pri laboro grena povis okazi kaj daǔri, kiel dirite en la 3-a paro; kaj fine jam decidite en la lasta.
La lasta paro diras, ke en okazo de la Duobla Naǔo 2) la aǔtoro revenos al la vilaĝo de la ermito por esti tia, kia Tao Yuanming 3), ke ankaǔ li, kun alta eleganteco kaj granda delico, drinku fole dum florado de krizantemoj. Per ĉi lasta versoduo la aǔtoro esprimis ne nur kontenton pri la vizito, sed ankaǔ volontecon fariĝi ermito. La 2 versoj entenas anekdoton pri Tao Yuanming. Laǔ historia noto en "Biografio de Tao Yuanming" verkita de Xiao Tong 4), la 9-an de la 9-a monato laǔ la luna kalendaro de iu jaro en sia ermiteco, Tao Yuanming iris el ĉambro kaj sidiĝis meze de krizantemoj. Baldaǔ liaj manoj pleniĝis de floroj. Subite li vidis, ke Wang Hong, estro de la gubernio Jiangzhou, venas kunportante vinon. Ambaǔ fole drinkis ĝis ebriiĝo. Meng Haoran fandis tiun ĉi rakonton en la lastan paron da versoj por duobla aludo: Li laǔdis, ke la mastro kiu lin regalas per kokaĵo kaj milio, posedas elegantan manieron kaj noblan karakteron de Tao Yuanming, kaj esprimis sian inklinon sekvi la ekzemplon de Tao Yuanming. Per la lastaj du versoj la aǔtoro respondis nian demandon el la 1-a paro, kiel li povis famiĝi kiel ermito, se li ankoraǔ estis oficisto. Nur 8 versoj, sed ili jam ampleksas ĉion de la tuta procezo el la burokrateco en la ermitecon. Kia historia turno! Finiĝis la vizito kaj estis komencota la nova vivo. La vizito decidigis al li, ke li ne plu realigu "juston" en la socio nek faru ion por ĝi, sed kategorie ĝin forlasu kaj sin izolu. Kial? Ĉu ne absurde?
Kovante grandan ambicion, Meng Haoran ne hastis, sed sin preparis per studado en 30 jaroj por tuj sukcesigi sin. En la aĝo de 40 jaroj, li ensociiĝis, tamen la kortego blindis kontraǔ liaj talento kaj dokteco, tial li, ne povante elvolvi sian kapablon, sentis nur fortan indignon kaj elreviĝon, sekve li sobriĝis, la karaktero fortiĝis kaj deziro ŝanĝiĝis. Fine, post sia ermitiĝo, li ĝuis eĉ pli da respekto kaj tre altan renomon.
1) Zilu: Zhong You, 542 a.K.–480 a.K., unu el la disĉiploj de Konfuzio (en PIV estas Konfuceo)
2) Duobla Naǔo: Festo en la 9-a tago de la 9-a monato laǔ la luna kalendaro.
3) Tao Yuanming: (365—427) granda poeto kaj ermito kiun ni jam surface konigis en la reto, sub la titolo "Poemoj de Tao Yuanming".
4) Xiao Tong: (501—531) reĝido de la regno Liang en la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420—589), ankaǔ kompetenta literatoro kaj sutristo.