• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-07 16:58:57    
Saluto por Ĉina Radio Internacia----40-jaroj estas malmultaj kaj multaj

cri
40 jaroj estas malmultaj se oni rigardas la eventojn el historia perspektivo. El tiu perspektivo almenaŭ duona jarcento estas bezonata por la plej malgranda mezur-unuo, sed eble tuta jarcento estas pli oportuna.
Se, aliflanke, oni rigardas la eventojn el la vidpunkto de unuopa homo, 40 jaroj estas tre multaj. La lastaj 40 jaroj praktike estas mia tuta plenkreska vivo. Ĉio, kion mi faris en mia vivo, okazis en tiuj 40 jaroj (kaj verŝajne mi ne faros multon plian).
Ĉina Radio Internacia ne estas homo kaj do por ĝi ĉi tiuj unuaj 40 jaroj estas nur la komenco kaj ĝi povos ankoraŭ fari dum la postaj 400 jaroj, sed tamen 40 jaroj estas sufiĉaj por fari bilancon pri la faritaĵoj. Se mi faras tiun bilancon el la vidpunkto de la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto, mi devas diri nur pozitivajn aferojn. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento la ekapero de radiaj dissendoj estis ankoraŭ motivo por teknika fiero. Poste ili iĝis normalaj akompanantoj de la vivo de generacioj de esperantistoj. Mi mem memoras plurajn okazojn, en kiuj mi malbenis per tro fortaj vortoj mian bedaŭrindan radio-aparaton, ĉar ĝi ne sukcesis bone aŭdigi la voĉon de la parolanto, kaj mi ankaŭ memoras la infanecan ĝojon pro bona kaptado de la dissendo, pro klara aŭdado de forta ĉinecaj voĉo.  Mi kredas, ke pri tio mi nur estas ekzemplo de la normala esperantisto tra la mondo.
Sed, ĉar Ĉina Radio Internacia ne estas homo, ni povas peti ĝin, ke ĝi ankoraŭ faru ion por ni dum la venontaj jardekoj. La laboro farinda estas ankoraŭ tre granda kaj la venontaj jardekoj anonciĝas kiel tre gravaj por Ĉinujo, kiu daŭre kaj impete akiras ĉiam pli gravan rangon inter la landoj de la mondo. La espero de mi kaj de ĉiuj esperantistoj estas, ke Ĉinujo utiligos sian pli grandan gravecon, por subteni en la mondo pli justan evoluon de la internaciaj rilatoj. Ĝi subtenu la samrajtecon de ĉiuj popoloj kaj de iliaj kulturoj. Se Ĉinujo, kiu enhavas la plej grandan popolon de la mondo laŭnombre, subtenas tion, oni certe rigardos al ĝi kiel oni rigardas al la bona giganto, kiu helpas malgrandajn infanojn. La nunaj fortuloj, kvankam ne gigantaj, ne helpas la malfortulojn sed provas for-manĝegi ilin.
Se Ĉinujo iĝos porparolanto de justeco en la mondo, tiam ankaŭ la Esperanto-dissendoj de Ĉina Radio Internacia havos grandan signifon, ĉar Esperanto mem havos grandan signifon kiel la lingvo, kiu en la praktiko
permesas realigi tiun justecon en la kampo de lingvoj kaj kulturoj.
Mia penso iras nun al la generacioj de laborantoj ĉe Ĉina Radio Internacia, kiuj laboris diligente por porti ĝin al la nuna stadio, en kiu ni fiere povas rigardi al la estonteco. Al ili kaj al la nunaj laborantoj,
dankon kaj saluton!
Renato Corsetti
prezidanto de Universala Esperanto-Asocio